fortun/o PVEF fortunoserĉi 'fortuno' [fortun.0o] [fortun.0o.KOMUNE] Bona sorto: la plej juna princo volis sekvi la fratojn kaj serĉi fortunon, sed la patro ne permesis [1]; li meditis, ke ne tiel rapide ŝanĝiĝas la vento […] kiel la fortuno de malfeliĉa oficiro [2]; kun li mi partoprenos la bonan aŭ la malbonan fortunon unuvorte, […] mi estos la kunulino de lia vivo en ĉiuj ajn cirkonstancoj ChL ; la princino edziniĝis kun la favorato de la fortuno kaj ĉar li estis bela kaj afabla, ŝi vivis feliĉa [3]. bonsorto, bonŝancobonstato, destino, hazardo, fato, prospero 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo angle: fortune beloruse: фартуна, удача bulgare: късмет ĉeĥe: fortuna, úspěch, štěstí, štěstěna ĉine: 紅運 [hóngyùn], 福气 [fúqì] france: fortune (chance), chance germane: Glück, Gunst des Schicksals hispane: fortuna hungare: szerencse, jó sors nederlande: fortuin pole: fortuna, szczęście portugale: fortuna, sorte, acaso, felicidade, destino, fado ruse: фортуна, везение slovake: fortúna, úspech, šťastena Fortunoserĉi 'Fortuno' [fortun.f0o] [fortun.f0o.PERS] Diino aŭ personigo de la ŝanco: sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto [4]; dankon al vi, kaj malavare favoru vin Fortuno QuV ; per kio vi […] kolerigis la Fortunon, ke ŝi vin sendis tien ĉi en la malliberejon [5]? ĉu al ŝi ne estis rezervita la rolo korekti tiun blindecon de Fortuno ChL ; eble al vi ankaŭ ridetus Fortuno QuV . 4. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto5. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto angle: Fortuna beloruse: Фартуна bulgare: Фортуна ĉeĥe: fortuna, úspěch, štěstí, štěstěna france: Fortune germane: Fortuna hungare: Fortuna japane: 幸運 [こううん] nederlande: Fortuna pole: Fortuna portugale: Fortuna ruse: Фортуна slovake: fortúna, úspech, šťastena ukraine: Фортуна fortuniserĉi 'fortuni' [fortun.0i] [fortun.0i.al_iu] (ntr) Prosperi, brile sukcesi pro bonŝanco: kial al li tiel fortunis, — pensis mi, — kial [6]? 6. A. Grin, trad. J. Finkel: La ora ĉeno, 2009 beloruse: мець удачу, дасягаць посьпеху ĉeĥe: mít štěstí ĉine: 遂 [suì], 得逞 [déchěng] france: réussir (à qqun) germane: glücken, gelingen slovake: mať šťastie misfortuno, malfortuno serĉi 'misfortuno' serĉi 'malfortuno' [fortun.mis0o] Okazaĵo kiu malhelpas bonan sorton; malbonŝanco: mi ne volis tenti misfortunon [7]; hazardo, misfortuno, malbonŝanco kunigis min kaj vin por kelkaj horoj [8]; la filo estas ege deprimita pro la malfortuno de la gepatroj, kaj pro tio, ke li ne povas ilin helpi [9]; mi parolas pri persono kiun trafas la misfortuno ne nur tiranspirite vivi, sed pro ia kaŭzo fariĝi tirano [10]. 7. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria8. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov9. Sándor Petőfi, trad. Kálmán Kalocsay: Poemoj de Sándor Petőfi, Enkonduko10. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Naŭ beloruse: няўдача, няшчасьце, ліха germane: Missgeschick, Pech administraj notoj