1format/oJED formatoserĉi 'formato' [format.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] La dimensioj de io, precipe de dokumento aŭ ties prezenta prezenta rimedo. a)[format.0o.TIP] Dimensioj de libro aŭ bildo laŭ alteco kaj larĝeco: duonfolia formato, kvaronfolia, okonfolia (kies tipa paperfoliego estas faldita laŭ du, kvar aŭ ok folioj); granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato [1]; lenso […] grandigis la bildon al la dezirata formato [2]; paperaj folioj, havanta[j] la formaton de ordinara letera papero [3]; formato iom sub A4 [4]; la formato de la skanita dokumento kutime ne egalas al la formato de la skanilo [5]; [ili] ne povis trovi filmojn taŭgajn por la maŝinoj, diable! la filmoj havis specialan formaton [6]! b)[format.0o.de_io] La dimensioj de alia, precipe rektangula, afero: ĝis la mezo de la 19a jarcento ĉiu urbo aŭ monaĥejo preferis alian formaton por brikoj [7]; tekokomputilo […] en faciluza formato [8]; la formato de la ekranoj daŭre pligrandiĝas [9]; Intel difinis novan kartetan formaton kaj konektilon [10]; ĉu viŝtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi [11]? mi avide kolektas ilin, elefantojn de ĉiuj formatoj kaj koloroj [12]. grando, proporcio c)[format.0o.FIG] (figure) (pri eminentulo) Alta nivelo, kompetento, karaktero: Abraham Lincoln, […] kiu, kvankam certe ne povas esti konsiderata kiel oratoro de monda formato, tamen faris kelkajn tre bonajn paroladojn [13]. staturo3 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ŝabloneca aranĝo de informoj konforme al iu konvencio. a)[format.0o.KIN] Aranĝo laŭ kiu estas produktita serio de samspecaj elsendoj: la produktistoj devis spici la formaton: steluletoj, nur kvazaŭ famaj, aŭ politikistoj, kiuj farus eĉ ion pli teruran por levi sian popularecon, aperis por kelkaj horoj en la domo por diskuti kun la loĝantoj [14]. ĝenro b)[format.0o.KOMP] KompLeks Aranĝo de tekstero, dokumento aŭ datumoj konforme al iu aparta konvencio: la reviviĝanta revuo […] aperos ne nur papere sed ankaŭ en komputila formato [15]; [li] priskribas malfacilaĵojn, kiujn devas atenti la tradukisto: ekzemple, la formaton de datoj kaj nombroj [16]; formato multpaĝa TIFF [17]; vi povas jam nun sendi viajn filmojn en VHS-formato [18]; mendi la revuon en unu el la elektronikaj formatoj oportuna por ili: HTML, simpla teksto aŭ PDF [19]. fasono, kodo, ŝablono2Rim.: En la komputila fako la termino „skemo“ estas limigita al la logika, abstrakta, aranĝo de informoj (ekz-e de objektspecoj kaj ties eblaj atributoj kaj rilatoj), dum por la fizika aranĝo de datumoj en dosiero aŭ sur datumportilo oni preferas la terminon „formato“. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru formo, informaranĝo. formo, skemo 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro2. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 20043. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).4. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 20045. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 20126. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 17. Fripono Ĉie Sian Nomon Skribas.7. Monato, Walter Klag: Briko-muzeo, 20138. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 20059. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 200810. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 1611. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.12. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 33. Plej Bone Ridas Kiu Laste Ridas.13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto14. Monato, Marko Naoki Lins: Torturado televida, 200515. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)16. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 200817. M. Bavant: Re: Maraj terminoj, terminologio, 2006-05-2018. La Ondo de Esperanto, 2003, № 119. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110) angle: format beloruse: фармат (кнігі і да г.п.), памер (кнігі і да г.п.) ĉeĥe: formát, rozměr, tvar, velikost ĉine: 格式 france: format germane: Format, Größe, Abmessungen hispane: formato hungare: formátum, nagyság, méret japane: 判 [はん] katalune: format nederlande: formaat, afmeting portugale: formato ruse: формат, размер slovake: formát, rozmer, tvar ukraine: формат, розмір administraj notoj