Aldoni tradukojn al ReVo:

*fest/i PV

*festi

serĉi 'festi'
[fest.0i]
(x)
[fest.0i.KAL]
Fari feston pro: festi la geedziĝon [1]; ni festas ĉiujare la memoron de lia naskiĝo [2]; ili aranĝis kuŝejon same kiel lastfoje, kaj por festi la somermezon ili starigis ĉirkaŭ ĝi betulbranĉojn, tiel ke fariĝis malalta laŭbo [3]; dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu [4]; festi la feston de laŭboj [5]; Serebrovskij transloĝiĝis la novan domon marde, kaj dimanĉe li jam festis ĉi tiun feliĉan okazon Metrop ; la homoj festis la Silvestran vesperon [6]; por festi tiun festan tagon ili surmetis la livreojn [7]; mi povos baldaŭ festi mian centan naskiĝtagon [8]; vespere ni festos la interedziĝon! [9]; Damono edziĝon de frato forfestis, ⫽ En tria mateno tre frue sin vestis FK ; Aŭgusto festis sian triumfon [10]; la loĝantaro de Bamako festis lin kiel heroon [11]; fianĉiĝon festas nevo mia [12]; kun kiu vi festas, tia vi estas PrV . VD:celebri, glori, soleni
angle:
party
beloruse:
сьвяткаваць
ĉeĥe:
oslavit, slavit
ĉine:
庆祝 [qìng zhù], 过(节) [guò]
france:
fêter
germane:
feiern, feierlich begehen
hispane:
festejar
hungare:
ünnepel
indonezie:
berpesta, memperingati, memestakan, merayakan
japane:
祝う [いわう]
nederlande:
feesten
pole:
świętować
portugale:
festejar
ruse:
праздновать
slovake:
sláviť, svätiť
svede:
fira, festa
ukraine:
святкувати

festo

serĉi 'festo'
[fest.0o]
[fest.0o.KAL]
KAL Publikaj aŭ privataj ceremonioj kaj plezuroj por soleni iun okazaĵon: ĝojan feston! [13]; la festo de Kristonasko FK ; geedziĝa festo; tri fojojn festu al Mi dum la jaro, la feston de la macoj […], la feston de la rikolto […] kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro [14]; terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj [15]; du fraŭlinoj […] rigardis almenaŭ kvardekan fojon la feston de Ĉieliro [16]; ili alvenis […] la antaŭtagon de la Sankt’ Johana festo [17]; la festo de Anunciacio falos sur la Grandan Vendredon FK ; festotago. pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta PrV ; kies gasto mi estas, ties feston mi festas PrV ; post la fasto venas festo PrV . festojVD:ferio, soleno
beloruse:
сьвята, фэст
ĉeĥe:
slavnost, svátek
ĉine:
~otago: 节日 [jié rì].
france:
fête
germane:
Fest, Feier, Fete
hispane:
fiesta
hungare:
ünnep
indonezie:
festival, pesta, peringatan, perayaan, hari raya
itale:
festa
japane:
祝い [いわい], 祝祭 [しゅくさい], 祭 [まつり]
nederlande:
feest
pole:
święto
portugale:
festa, festejo, festividade
rumane:
sărbătoare
ruse:
праздник
slovake:
slávnosť, sviatok
svede:
fest
ukraine:
буде і на нашій вулиці свято

kunfesti

serĉi 'kunfesti'
[fest.kun0i]
(x)
[fest.kun0i.KOMUNE]
Plurope, komune festi: ĉiujunie mi iras kunfesti unu aŭ eĉ plurajn jubileajn renkontiĝojn [18]; televidaj kaj radiaj steluloj kuniĝu por koncerte kunfesti la datrevenon [19]; festu, se vi volas, la alvenon de la nova jarmilo […], mi ne kunfestos [20].
18. Zdenka: Miaj lernantoj estas miaj infanoj, en: Vivprotokoloj, 2009
19. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 11
20. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
beloruse:
сьвяткаваць разам
france:
fêter ensemble
germane:
zusammen feiern
indonezie:
memperingati (bersama), berpesta (bersama), memestakan (bersama), merayakan (bersama)

prifesti

serĉi 'prifesti'
[fest.pri0i]
(tr)
[fest.pri0i.KOMUNE]
Festi pro homo, okazaĵo, kiun oni honoras aŭ memorigas: prifesti la jarŝanĝon sole en la naturo, manĝante en nia tendo pastaĵojn kun tomata saŭco neniel romantikas [21].
21. C. Pinardon, R. Sanz: Du Bicikloj je la Horizonto, [2010]
beloruse:
сьвяткаваць (зь некай нагоды)
france:
célébrer, fêter (tr. qqch, qqun)
germane:
feiern (etwas)
hispane:
homenajear
indonezie:
memperingati
itale:
festeggiare
pole:
obchodzić (świętować)
ruse:
праздновать (что-л.)

dekduopa festo

serĉi 'dekduopa festo'
[fest.dekduopa0o]
[fest.dekduopa0o.KRI]
KALKRI En orienta kristanismo, ĉiu el la dek du speciale gravaj festoj: Kristnasko kaj Epifanio estas dekduopaj festoj; Pasko estas ekster la listo da dekduopaj festoj, ĉar ĝi estas nekompareble pli grava ol ĉiuj aliaj festoj.
beloruse:
дванадзясятае сьвята
france:
douze grandes fêtes
germane:
Kirchenjahr
indonezie:
Dua Belas Perayaan Agung
ruse:
двунадесятый праздник

dipatrina festo

serĉi 'dipatrina festo'
[fest.dipatrina0o]
[fest.dipatrina0o.KRI]
KALKRI Iu el pluraj kristanaj festoj dediĉita al la Dipatrino (naskiĝo, ĉieliro de Mario): Endormiĝo estas unu el la dipatrinaj festoj.
france:
fête mariale
germane:
Marienfest
hispane:
fiesta de la Virgen, fiesta de la madre de Dios
indonezie:
Hari Raya Maria
ruse:
богородичный праздник

geedziĝofesto, geedziĝfesto, edziĝfesto, geedziĝa festo, edziĝa festo

serĉi 'geedziĝofesto'
serĉi 'geedziĝfesto'
[fest.geedzigxo0o]
[fest.geedzigxo0o.MOR]
Privata festo farata okaze de geedziĝo; nupto: la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj [22]; ŝi surmetis la veston kaj iris al la edziĝa festo [23]; la geedziĝa festo estis luksa kaj belega [24]; onklo por vi pripensas jam edziĝofeston [25]; tiel maljunaj, ke tia geedziĝo tro similus arĝentan edziĝfeston [26]; nia geedziĝfesto estis organizita en la domo de miaj bogepatroj [27].
beloruse:
вясельле
ĉine:
婚典礼 [hūndiǎnlǐ], 喜酒 [xǐjiǔ]
france:
noce
indonezie:
pesta pernikahan
japane:
婚礼 [こんれい], 結婚祝い [けっこんいわい]
ruse:
свадьба

maskofesto

serĉi 'maskofesto'
[fest.masko0o]
[fest.masko0o.KOMUNE]
Festo en kiu homoj surhavas maskojn, alivestojn: ha, kion? Maskofesto? [28]; tri knaboj […] vizitas fantazian maskofeston en kiu okazas strangaj aferoj: la loĝantoj de la domo estas spirito, diablo kaj aliaj fantomoj [29]. VD:karnavalo
28. Ŝekspiro, trad. A. E. Wackrill: La venecia komercisto, 1914
29. UEA: 87a Universala Kongreso..., 2003-03-15
beloruse:
маскарад
ĉeĥe:
maškara, maškarní rej, maškaráda, mumraj
ĉine:
化装舞会 [huàzhuāngwǔhuì]
france:
mascarade
germane:
Kostümfest, Maskenball
hispane:
mascarada
indonezie:
pesta topeng, pesta kostum
japane:
仮装の会 [かそうのかい], 仮装行列 [かそうぎょうれつ]
pole:
bal maskowy, maskarada
slovake:
maškarný ples, maškaráda

nomfesto

serĉi 'nomfesto'
[fest.nom0o]
[fest.nom0o.KAL]
KAL En iuj landoj festo al homoj kun sama persona nomo, okazanta en jartago dediĉita al tiu nomo: lia nomfesto estas en la tago de la sankta Antono [30]; li havas hodiaŭ nomfeston, sed vi degnis dormi [31].
angle:
name day
arabe:
يوم الاسم
beloruse:
імяніны, мяніны
ĉeĥe:
jmeniny, oslava jmenin
ĉine:
命名日
france:
fête (d'un prénom)
germane:
Namenstag
hispane:
onomástica
itale:
onomastico
japane:
聖名祝日 [せいめいしゅくじつ]
koree:
영명 축일
nederlande:
naamdag
pole:
imieniny
rumane:
zi onomastică
ruse:
именины
slovake:
meniny
turke:
isim günü
ukraine:
іменини

AÅ­tunmeza Festo, Luna Festo

serĉi 'Aŭtunmeza Festo'
serĉi 'Luna Festo'
[fest.Auxtunmeza_0o]
[fest.Auxtunmeza_0o.KAL]
KAL Festo solenata en Ĉinujo kaj najbaraj landoj meze de aŭtuno, okazanta en la dekkvina tago de la oka monato: pasis pli ol dek tagoj post la Aŭtunmeza Festo [32], en Japanio oni festas Lunan feston en aŭtuno laŭ japana malnova kalendaro [33].
32. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
33. Kuromaru Karasutengu: 【月見】Luna festo, 2019-05-05
beloruse:
Сьвята сярэдзіны восені
ĉine:
中秋節, 中秋节
france:
Fête de la mi-automne
germane:
Mondfest
indonezie:
Festival Pertengahan Musim Gugur
itale:
Festa di metà autunno

Dankofesto CEE

serĉi 'Dankofesto'
[fest.Danko0o]
[fest.Danko0o.KAL]
KAL Festo kutime okazigita en aŭtuno por danki Dion pro la rikolto: la Nordamerikan Dankofeston oni celebras je la 4a ĵaŭdo de novembro en Usono, kaj je la 2a lundo de oktobro en Kanado; la 7an de septembro […] ĉi tie preĝis papo Johano Paŭlo la 2a […], la solenaĵo en Šiluva finiĝis per dankfesto [34]. SIN:Dankotago
angle:
Thanksgiving Day
beloruse:
Дзень дзякаваньня
ĉine:
感恩 [gǎnēn], 收穫節 [shōuhuòjié], 收穫感恩節 [shōuhuògǎnēnjié], 感恩節 [gǎnēnjié], 丰年祭 [fēngniánjì]
france:
Thanksgiving
germane:
Erntedankfest, Dankfest
hispane:
Día de Acción de Gracias
hungare:
hálaadó ünnep
indonezie:
Hari Thanksgiving
katalune:
dia d'acció de gràcies
nederlande:
dankdag
norvege:
høsttakkefest, takkefest
pole:
Święto Dziękczynienia
portugale:
Dia de acção de graças
ruse:
День Благодарения

Festo de Duobla Kvino, Drakboata Festo

serĉi 'Festo de Duobla Kvino'
serĉi 'Drakboata Festo'
[fest.0o_de_Duobla_Kvino]
[fest.0o_de_Duobla_Kvino.KAL_cxina]
KAL Somerkomenca festo en la kvina tago de la kvina monato, solenata en Ĉinujo kaj najbaraj landoj: zongzi-o estas tradicia manĝaĵo de la Festo de Duobla Kvino [35]; la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina kalendaro estas la Drakboata Festo [36].
35. Ĝoja: Zongzi-o, Ĉina Radio Internacia, 2022-05-31
36. -: Dolĉa? Sala? Kian zongzi-on vi preferas?, Esperanto.china.org.cn, 2022-06-15
beloruse:
Сьвята чоўнаў-цмокаў, Сьвята чоўнаў-драконаў
ĉine:
端午節, 端午节
france:
Fête des bateaux-dragons
germane:
Drachenbootfest
indonezie:
Perayaan Perahu Naga, Peh Cun
itale:
Festa delle barche drago

Festo de LaÅ­boj

serĉi 'Festo de Laŭboj'
[fest.0odelauxboj]
[fest.0odelauxboj.JUD]
REL Septaga judisma vintra festo, dum kiu oni tradicie restas sub laÅ­bo aÅ­ en kabano memorige pri la bibliaj Eliro kaj migrado tra la dezerto; ankaÅ­ nomata Sukoto: diru al la Izraelidoj jene: Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de laÅ­boj dum sep tagoj [37].
beloruse:
Сьвята кушчаў, Сукот
ĉine:
住棚節 [zhùpéngjié]
france:
Fête des cabanes, Fête des tentes
germane:
Laubhüttenfest
hispane:
Fiestas de las tiendas, Sucot
indonezie:
Hari Raya Pondok Daun
pole:
Święto Namiotów, Sukkot, Kuczki

Festo de Semajnoj

serĉi 'Festo de Semajnoj'
[fest.0o_de_Semajnoj]
La juda dankofesto 50 tagoj post Pasko: tri fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la Eternulo, via Dio […]: en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj [38]. VD:Pentekosto
angle:
Shavuot
beloruse:
Шавуот, Швуэс
france:
Chavouot
germane:
Wochenfest, Schawuot
hebree:
שָׁבוּעוֹת
indonezie:
Shavuot, Hari Raya Tujuh Minggu

Lanternofesto, Lanterna Festo

serĉi 'Lanternofesto'
serĉi 'Lanterna Festo'
[fest.Lanterno0o]
[fest.Lanterno0o.KAL]
Lasta tago de la Printempa Festo, en kiu oni nokte promenas kun ruĝaj lanternoj: la koreaj gastoj povas spekti la lanternofeston, sed ŝajne estos tro malfrue resti ĝis 21:30 por vidi la fajroteknikaĵojn en la sama loko [39]; elirmalpermeso estis ĝenerale efektivigita en antikva Ĉinio, sed la elirmalpermeso estis nuligita dum la Lanterna Festo kaj viroj kaj virinoj povis eliri kaj ludi tutan nokton [40].
39. Yûiti Sawaya: Bunta vespero..., 2017-01-31
40. Shanny: Lanterna Festo estas ĉina “Valentena Tago”!, YouTube, 2022-02-15
beloruse:
Сьвята ліхтароў
ĉine:
元宵節 燈節, 元宵节 灯节
france:
Fête des lanternes
germane:
Laternenfest
indonezie:
Festival Lampion
itale:
Festa delle lanterne

Printempa Festo

serĉi 'Printempa Festo'
[fest.Printempa0o]
[fest.Printempa0o.KAL]
Jarkomenca festo laŭ la ĉina kaj orientazia kalendaro, ankaŭ nomata Teto en Vjetnamujo, aŭ simple Novjaro: la 31-an de januaro en la Konfucea Instituto en la Universitato Kartumo en Sudano okazis vespero por bonvenigi la Printempan Feston de la Jaro de Simio [41].
41. Chen Ji: Printempa Festo en aliaj landoj, El Popola Ĉinio, 2016-02-02
beloruse:
Сьвята вясны, Кітайскі новы год
ĉine:
農曆新年 春節, 农历新年 春节
france:
Fête du printemps, Nouvel an chinois
germane:
Chinesisches Neujahrsfest
indonezie:
Festival Musim Semi, Tahun Baru Imlek
itale:
Festa di primavera, capodanno cinese

Saturnofesto, Saturna Festo

serĉi 'Saturnofesto'
serĉi 'Saturna Festo'
[fest.saturno0o]
1.
[fest.saturno0o.KAL]
HISKAL Romia karnavala festo dediĉita al la dio Saturno, kun konfuzo de sociaj roloj kaj diboĉo: longe antaŭ la komenco de la Saturna festo, mi jam sciis, ke alproksimiĝas ia ĝoja okazo [42]; la moderna lotumo […] enradikiĝas en la romiaj saturnofestoj [43].
2.
[fest.saturno0o.FIG]
(figure) =diboĉo
42. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
43. M. Pancorbo Castro: malnova bitakoro, 2003-12-21
angle:
Saturnalia
beloruse:
сатурналіі
france:
Saturnales
germane:
Saturnalien
hispane:
Saturnalia
indonezie:
Saturnalia
pole:
saturnalia
ruse:
сатурналии

administraj notoj

dekduopa ~o: Mankas dua fontindiko.
dekduopa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dipatrina ~o: Mankas dua fontindiko.
dipatrina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.