1fasad/o JED fasadoserĉi 'fasado' [fasad.0o] 1.[fasad.0o.ARKI] Fronto de konstruaĵo, enhavanta la ĉefan enirejon: ili haltis momenton, por admiri la simplan belecon de la fasado, konstruita plejparte el poluritaj granitblokoj [1]; li rigardis supren al la fasado de la unua domo por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la strato [2]; sur placo, ne malproksime de l' Kremlo, staras granda konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: „Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu“ [3]; sur la fasadoj, desegnante kaligrafiajn surskribojn, kvazaŭ seninterrompa rubando, fluas en vitraj tubetoj la briletanta elektro Metrop ; malantaŭ tiu mizera fasado troviĝis tre komforta, pli vasta konstruaĵo, kaj malantaŭ ĉi-lasta […] ĝardeno [4]. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri fronto, antaŭa parto, vizaĝo. 2.[fasad.0o.sxajno] (figure) Ekstera ŝajno, trompa ekstero: foje malantaŭ la skeptika fasado videblas idealismaj rebriletoj [5]; nuntempe ĉiu granda entrepreno […] volas ŝajnigi sin ekologiamika kaj verd-respondeca, sen ke la publiko tamen vere sciu pri la vereco de tiuj fasadaj elmontroj [6]; li devas senĉese prizorgi sian kovrilon el fasadbona moralo [7]; la gangstera vivo estas […] estas nur unu el la fasadoj de la talenta artisto [8]; la kontrasto inter la bela fasado de Holivudo kaj la realaj kondiĉoj de la germanaj fuĝintoj estis reflektita inter la scenejo kaj la industria halo, kie okazis la spektaklo [9]; aspekto1, masko3, nomo4, reputacio 3.[fasad.0o.KOMP] Ekstera interfaco de programo aŭ komputa sistemo kun la ekstera mondo: kun la uzantoj, kun komputila reto ktp: fasado povas faciligi uzadon de neafabla programo, disponigante menuojn ktp; la fasada skemo provizas simpligitan interfacon kaŝanta plurajn interfacojn de subsistemo; la socia retejo Ipernity malfermis al la publiko sian esperantlingvan fasadon [10]; TEJO lanĉas sian novan oficialan retpaĝon [por] anstataŭigi la malnovan retejon, kiu delonge havis malaktualan fasadon [11]. 1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto3. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Tri semajnoj en Rusio4. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino5. Monato, Kalle Kniivilä: Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado, 20066. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Saluton!7. Monato, Michel Marko: Senperforta respondo8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo9. Monato, Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono, 200310. Monato, Paŭl Peeraerts: Ĉio en unu programo, 200711. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj angle: 1. facade 3. front-end interface, look and feel beloruse: 1. фасад 2. фасад, зьнешнасьць 3. інтэрфэйс (праграмы) bulgare: 1. фасада ĉeĥe: fasáda, průčelí budovy ĉine: 1. 店头 [diàntóu], 店面 [diànmiàn], 房屋正面 [fángwūzhèngmiàn] france: 1. façade 3. interface germane: 1. Fassade, Frontseite, Stirnseite, Vorderseite 2. Fassade (Schein), Anschein 3. Benutzeroberfläche hispane: 1. fachada 3. Interfaz de Usuario (computacional, de programas de computadora) hungare: 1. homlokzat 3. felület itale: 1. facciata 3. interfaccia japane: 正面 [まとも], ファサード, ユーザーインターフェース nederlande: 1. façade, voorgevel pole: 1. fasada, fronton, front 3. interfejs portugale: 1. fachada, frontaria, frontispício (de edifício), portada ruse: 1. фасад 3. внешнее сопряжение slovake: fasáda, priečelie ukraine: фасад, зовнішній вигляд grafika fasadoserĉi 'grafika fasado' [fasad.grafika0o] [fasad.grafika0o.KOMP] Fasado3, homa-komputila interfaco en kiu por dialoga eneligo anstataŭ vortoj estas uzataj grafikaj elementoj: programo kun grafika fasado ruliĝas sub fenestrosistemo kaj ofertas diversajn fenestraĵojn: piktogramojn, butonojn, menuojn; grafikan fasadon la uzanto stiras movante la muskursoron inter tiuj objektoj kaj alklakante bezonatajn opciojn; al la vindozuloj plaĉas la konata grafika fasado [12]. 12. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10 angle: GUI, graphical user interface beloruse: графічны інтэрфэйс ĉine: 图形用户界面 [túxíngyònghùjièmiàn] france: interface graphique germane: grafische Benutzeroberfläche hispane: Interfaz Gráfica de Usuario hungare: grafikus felület itale: GUI, interfaccia grafica japane: グラフィカル・ユーザーインターフェース pole: interfejs graficzny ruse: графический интерфейс, графическая оболочка administraj notoj