* -et/ I. -etserĉi '-et' [et._0] [et._0.sufikso] Sufikso esprimanta rimarkinde malaltan gradon de grandeco aŭ intenseco, ofte kun specialigo de la radikvorta ideo: en nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj [1]; ili prenis ŝtonojn kaj faris monteton [2]; sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [3]; mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo [4]; mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj [5]; dornarbeto [6]; brueto de falanta folio [7]; iometo da verdaĵo [8]; verdeta aŭ ruĝeta [9]; li sidis en malvarmeta ĉambreto [10]; ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li [11]; kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo [12]? donacetoj subtenas amikecon PrV ; hejma dometo estas kiel patrineto PrV ; oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj PrV ; riveretoj fluas al riveroj PrV ; dronanto eĉ herbeton kaptas avide PrV ; malgranda birdeto, sed akra ungeto PrV ; ne ĉiu papereto estas banka bileto PrV ; por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas PrV ; nenia peketo restas longe sekreto PrV ; tio estas lia amata ĉevaleto PrV ; ŝi […] kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio [13]; sur la musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj [14]; tiel dense, kiel rafanetoj en fasko [15]. -egRim. 1: -et estas ofte (mis)uzata kun karesa senco, anstataŭ -ĉj, -nj: patreto kaj patrineto [16]. Rim. 2: Vd rimarkon ĉe -eg. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 382. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:463. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 384. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 265. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 386. La Nova Testamento, Mateo 7:167. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:368. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:4910. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:2011. La Nova Testamento, Mateo 2:1112. La Nova Testamento, Mateo 7:313. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto angle: -et, -ette, -let france: -ette germane: -chen, -lein hungare: -cska, -cske, -ka, -ke ide: -et nederlande: -je, -tje, -mpje, -pje, -etje portugale: -inho, -inha, -ico (sufixo que forma o diminutivo) volapuke: -il II. et-serĉi 'et-' [et.0_] [et.0_.prefikso] Prefikso esprimanta malgrandecon, malvastecon de la speco aŭ skalo al kiu apartenas la koncernato: etkomerco [17]; pundomoneroj estis falsataj etskale fare de malgrandaj falsistoj [18]; japanoj fariĝis riĉaj, sed ilia psiĥologio restas tipe etburĝa [19]; nu, la etburĝo estas fifantaziaĵo jam de Marks kaj poste de Lenin [20]; konservativa etburĝaro [21]; kia kverelema li estis kaj etanima (pedanta2, senindulga) [22]; la punktokomo estas sub mia dekstra etfingro [23]; muelŝtonoj kutime estas el etgrajna firma sabloŝtono aŭ kalkoŝtono [24]. Rim.: Per tiu ĉi neordinara pseŭdoprefiksa kunmeto oni reliefigas la abstraktecon de la eteco, rilatigas ĝin ne al la koncernato mem, sed al la karakteriza trajto. Etburĝo ne estas malaltstatura burĝo, sed homo kies burĝeco estas malaltranga; etfingro de viro povas esti pli granda ol ajna fingro de knabo. 17. Frederiko Engelso Pri la loĝejproblemo18. Monato, DJ Cane: Monfalsada ekonomio, 201219. Monato, Yamasaki Seikô: Busoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimoj, 200720. Hans-Georg Kaiser: Kio estas etburĝo? (eseo)21. Monato, Jomo Ipfelkofer: Volo de la popolo, 201022. Asizano 47 Porotce23. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 2024. Muelŝtono - Vikipedio angle: small- germane: ~komerco: Kleinhandel, Einzelhandel. ~burĝo: Kleinbürger. ~anima: kleinlich, kleingeistig, pedantisch. hungare: kis- ~burĝo: kispolgár. ruse: мелко- ~burĝo: мелкий буржуа. III. Samsignifa memstara vortero: etaserĉi 'eta' [et.0a] [et.0a.malgranda] Malgranda, malintensa: granda nubo, eta pluvo PrV ; sur Nilo svarmis etaj ŝipetoj [25]; etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe [26]; ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj [27]; kiun el niaj faroj oni elektos […], eble tre etan, forgesitan, tamen registritan ― pize malgrandan [28]. Rim.: En praktika uzado eta estas ofte uzata kiel pli forta esprimo ol malgranda. Ĝia celata senco estas do ofte pli komparebla al tre malgranda aŭ malgrandega. 25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole afrikanse: klein albane: vogël amhare: ጥቃቅን angle: tiny arabe: صغير armene: փոքրիկ azerbajĝane: miniatür beloruse: малы, маленькі, мініятурны, дробны, слабы bengale: অতি ক্ষুদ্র birme: အလွန်သေးငယ်သော bosne: maleni ĉeĥe: drobný, malinký, maličký, malý, nepatrný ĉine: 略小 [lüèxiǎo], 細小 [xìxiǎo], 体积小 [tǐjīxiǎo], 俴 [jiàn], 矬 [cuó], 更小 [gèngxiǎo], 更无足轻重 [gèngwúzúqīngchóng], 不明显 [bùmíngxiǎn], 裨 [pí], 芾 [fèi] dane: lille estone: väike filipine: maliit na maliit france: petit (adj.) galege: minúsculo germane: klein guĝarate: નાના haitie: ti haŭse: kankanin hebree: קטן hinde: छोटे hispane: pequeño, poco hungare: kis, kicsi, kicsiny ide: mikra igbe: obere irlande: beag bídeach islande: pínulítill japane: 小さな [ちいさな] jave: cilik jide: קליינטשיק jorube: aami kanare: ಸಣ್ಣ kartvele: პატარა kazaĥe: кішкентай kimre: bach kirgize: кичинекей kmere: តូច koree: 작은 korsike: petricaghju kose: zincinane kroate: maleni kurde: pito latine: vegrandis latve: niecīgs laŭe: ຂະຫນາດນ້ອຍ litove: mažytis makedone: мали malagase: kely malaje: kecil malajalame: തീരെച്ചെറിയ malte: ċkejkna maorie: iti marate: लहान monge: me me mongole: жижигхэн nederlande: klein, piepklein, miniem, minuscuul nepale: साना njanĝe: ting’onoting’ono okcidentfrise: lyts panĝabe: ਛੋਟੇ paŝtue: کوچنی pole: mały, malutki, drobny, tyci portugale: pequeno ruande: gito ruse: небольшой, мелкий, слабый samoe: laʻitiitī lava sinde: ٺهي sinhale: ඉතා කුඩා skotgaele: beag bìodach slovake: písmeno gréckej abecedy, éta, η slovene: droben somale: yaryar ŝone: dikidiki sote: nyenyane sunde: leutik pisan svahile: vidogo taĝike: майдаяк taje: จิ๋ว tamile: சிறிய tatare: кечкенә telugue: చిన్న tokipone: lili ukraine: крихітний urdue: چھوٹے uzbeke: kichkina vjetname: nhỏ volapuke: smalik zulue: omncanyana etuloserĉi 'etulo' [et.0ulo] Infaneto, ido: la anĝelo […] kisis […] la infanon, kaj la etulo duone malfermis siajn okulojn [29]; mi ludas [la dramojn] antaŭ la etuloj, kaj la etuloj ploras, kiel iam ploris patro kaj patrino [30]; En supra ĉambro lulo ... lulo ... / Anĝele dormas la etulo [31]. bebo, ido2, malgrandegulo, nano 29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto31. R. Schwartz: La diversaj aĝoj de l' homo angle: little one beloruse: малыш, малое, карантыш ĉeĥe: děťátko, mrně, prcek, škvrně france: petit (subst.) germane: Kleiner hebree: קטן hungare: pöttöm (ember), kicsike ide: mikro japane: 小さい人 [ちいさいじん], 子ども [こども] nederlande: kleintje pole: maluch, maluszek, berbeć, karzeł, kurdupel (obraźl.) ruse: малыш slovake: človiečik tokipone: jan lili ukraine: маля, малюк etigiserĉi 'etigi' [et.0igi] Malgrandigi: ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco [32]; ili klopodas kaŝi kaj etigi la krimojn de la reĝimo [33]; oni povas celi produkti malpli da varmo […], por tio helpas kaj uzi malpli da transistoroj kaj ilia etigo per progreso de fabrikado [34]. 32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino33. Monato, Bardhyl Selimi: Kosovo kaj Serbio ĉe vojkruciĝo, 200334. Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!, 2004 angle: shrink beloruse: зьмяншаць, памяншаць ĉeĥe: zmenšit ĉine: 使变小 [shǐbiànxiǎo], 比例縮小 [bǐlìsuōxiǎo], 减小 [jiǎnxiǎo] france: rapetisser germane: verkleinern, klein reden hispane: empequeñecer hungare: kicsinyít ide: mikrigar japane: 小さくする [ちいさくする] pole: zmniejszać, pomniejszać, umniejszać, zdrabniać slovake: zmenšiť ukraine: зменшувати administraj notoj