*eminent/a UV *eminenta serĉi 'eminenta' [eminen1.0a] 1.[eminen1.0a.iu] (iu) Supera, distinginda pro sia rango, merito, talento aŭ scio: eminenta oratoro, profesoro, sciencisto; la plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo [1]; Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan [2]; unu el la plej eminentaj reĝaj princoj [3]; mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn [4]; la sanktulino de lia hejmo kaj de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio, la alte eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malriĉajn lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon [5]; Kandid havas multe da legantoj […], eĉ plej eminentaj literaturistoj relegas ĝin pro plezuro kaj distro [6]; eminentaj junaj artistoj deklamis poemojn [7]; eminenta ŝuldanto ― malbona paganto PrV . digna, fama, glora, merita, renoma, unuaranga 2.[eminen1.0a.io] (io) Supera, distinginda pro sia altkvaliteco, elstara, rimarkinda: eminenta pozicio [8]; eminenta deveno [9]; viaj meritoj ne estas verŝajne eminentaj [10]; ĉi tiu lingve, stile kaj kritike eminenta revuo estis dum longaj jaroj la publika debatejo pri literaturaj problemoj [11]; [la] branĉon de alta cedro […] Mi plantos ĝin sur monto alta kaj eminenta [12]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 6:94. La Nova Testamento, II. Korintanoj 11:55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIII11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 17:22 angle: eminent, distinguished, illustrious, noteworthy, outstanding, prominent beloruse: выдатны, выбітны, славуты, знатны, знакаміты ĉeĥe: dokonalý, eminentní, mistrný, ohromný, perfektní, vynikající, významný, znamenitý ĉine: 禕 [yī], 嘉 [jiā], 精 [jīng], 优异 [yōuyì] france: éminent germane: eminent, gehoben, ausgezeichnet, bedeutend 1. erhaben, hoch 2. hervorragend hispane: eminente hungare: kiváló, kiemelkedő, kitűnő, jeles, eminens japane: 傑出した [けっしゅつした], 抜きんでた [ぬきんでた], 優れた [すぐれた], 卓越した [たくえつした], 高位の [たかいの], 高名な [こうめいな], 著名な [ちょめいな] nederlande: 1. eminent 2. voortreffelijk pole: wybitny, znakomity portugale: eminente, conspícuo, distinto, alto, notável ruse: выдающийся, видный, знаменитый slovake: eminentný, vynikajúci, výborný, znamenitý svede: framstående ukraine: видатний, визначний, знаменитий, знатний eminentuloserĉi 'eminentulo' [eminen1.0ulo] [eminen1.0ulo.KOMUNE] Persono eminenta: po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu estu eminentulo inter ili [13]; esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto […] al multaj diversaj sciencaj eminentuloj [14]; pri multaj el niaj frujaraj eminentuloj mankas al ni biografiaj informoj [15]; iuj personoj estas eminentuloj en ĉiuj okazoj, aliaj estas eminentuloj nur en difinitaj medioj [16]; la oratoro devas precipe turni sin al la eminentuloj en la plej signifaj partoj de sia parolado [17]; diru tie al ĉiuj diversaj eminentuloj, senatanoj kaj admiraloj, ke jen via Ekscelenco, aŭ Princa Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij [18]. eminenco, gravulo, korifeo, moŝto, heroo 13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:214. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 190515. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto16. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto17. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara angle: dignitary, V.I.P., star, celebrity beloruse: знакамітасьць, славутасьць, зорка (чалавек) ĉeĥe: kapacita, vynikající osobnost ĉine: 知名人士 [zhīmíngrénshì], 傑出人物 [jiéchūrénwù], 名人 [míngrén] france: célébrité, personnalité (personne éminente) , sommité, vedette germane: eminente Persönlichkeit, hervorragende Persönlichkeit, prominente Persönlichkeit, wichtige Persönlichkeit hebree: איש דגול hispane: eminencia hungare: kiválóság, kiemelkedő egyéniség, híresség japane: 名士 [めいし], 著名人 [ちょめいじん], 高位の人 [たかいのじん], 優秀な人 [ゆうしゅうなじん], 要人 [ようじん] katalune: eminència (persona eminent) nederlande: vooraanstaand persoon, notabele, VIP pole: osobistość wybitna, znakomitość (osoba) portugale: personagem (notável), notabilidade, pessoa notável ruse: выдающаяся личность, знаменитость slovake: vynikajúci, významný človek ukraine: видатна особа, знаменитість eminentularoserĉi 'eminentularo' [eminen1.0ularo] [eminen1.0ularo.KOMUNE] Tuto de la eminentuloj, elito: jen ni eminentularo de l’ mondo marŝas per firma, samritma paŝo […] al ia-ajna makabra ideo [19]! 19. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Korpogvardia veterano angle: elite beloruse: знакамітасьці, эліта ĉeĥe: elita, společnost vynikajících osobností, výkvět ĉine: 高官政要 [gāoguānzhèngyào] france: gratin (les personnalités) germane: hochgestellter Personenkreis, Personen mit Rang und Namen, wichtige Persönlichkeiten hebree: מעמד גבוה hungare: előkelő társaság, kiválóságok, elit japane: 名士全体 [めいしぜんたい] nederlande: elite pole: elita, osobistości, znakomitości (osoby) portugale: alta-roda, fina-flor ruse: сливки общества, элита slovake: elita, zbor vynikajúcich maleminentaserĉi 'maleminenta' [eminen1.mal0a] [eminen1.mal0a.KOMUNE] Kiu ne eminentas, ne distingiĝas; ordinara, duaranga1, obskura3: li iris en la kastelon, sed ne en la festosalonon, ― por tio li estis tro maleminenta, li povis eniri nur en la servistejon Fab3 ; la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj, […] tute rigidiĝis de teruro, ke tia maleminenta persono kuraĝas sidi meze de ili ĉe la tablo Fab3 ; mi dissendis provan ĉapitron al eminentaj (kaj maleminentaj) geesperantistoj [20]. 20. M. Gazzetta: Helpu min kompreni, sce, 2014-12-24 angle: undistinguished beloruse: нязначны, сьціплы france: effacé germane: unbedeutend (Persönlichkeit), niedrig (Persönlichkeit), von niedrigem Rang japane: とるに足りない [とるにたりない] administraj notoj