renom/o

renomo

Granda diskonateco: oni gloros la renomon de Via granda boneco [1]; disvastiĝis via renomo inter la nacioj pro via beleco, ĉar ĝi estis perfekta [2]; [li] havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboĉe kaj al neniu faris ion malbonan BdV ; la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn [3]; la renomo de la artisto allogis tiom da homoj [4]. SIN:famo, reputacio, gloro.
angle:
renown
beloruse:
рэнамэ, рэпутацыя, слава
bulgare:
известност
ĉeĥe:
dobrá pověst, renomé
france:
renommée, renom
germane:
Ruf, Leumund, Renommee, Ansehen
hungare:
hírnév, ismertség, renomé
japane:
名声 [めいせい], 有名 [ゆうめい], 評判 [ひょうばん]
nederlande:
faam, vermaardheid
pole:
renoma
portugale:
renome
rumane:
faimă, renume
ruse:
репутация, реноме
slovake:
dobrá povesť, dobré meno, renomé
ukraine:
популярність, репутація, реноме

renoma

Tre konata, fama: unu el la plej grandaj kaj renomaj ĵurnaloj [5]; apenaŭ estas iu renoma aŭtoro grava en la Esperanto-kulturo, kies nomo neniam aperis en tiu ĉi revuo [6].
5. Maul Stefan: Reform-fiasko, Monato, 2000/11, p. 12
6. Monato, Stefan Maul: Aŭtoroj, 2003
beloruse:
слынны, славуты, вядомы
germane:
angesehen, renommiert
japane:
名の通った [なのとおった], 評判のよい [ひょうばんのよい]
pole:
renomowany
rumane:
renumit, faimos

administraj notoj