tradukoj: be cs de en es fr hu pl pt ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

2ekvaci/o

ekvacio  

serĉi 'ekvacio'
[ekvaci.0o]
MAT[1]
Matematika problemo, konsistanta en serĉado de inversa bildo de iu elemento a per iu bildigo; ekvacio ofte prezentiĝas sub formo de egalaĵo f(x) = a, kie x estas la serĉata nekonato (plej ofte: nombro, punkto, vektoro aŭ bildigo): solvi ekvacion; la ekvacio x2+1 = 0 ne akceptas (ne havas) reelan solvon; la nombro 1 verigas la ekvacion x2-1 = 0; la funkcio sinuso verigas la ekvacion x″+x = 0; kartezia, polusa ekvacio de kurbo, surfaco (la ekvacio, kiun verigas la koordinatoj de ties punktoj); algebra ekvacio (kies solvo estas ĉiu inversa bildo de 0 per polinoma funkcio), transcenda ekvacio (ne estanta algebra); lineara ekvacio (en kiu f estas lineara funkcio).

ekvaciaro  

serĉi 'ekvaciaro'
[ekvaci.0aro]
MATPIV1
Aro da pluraj ekvacioj samtempe solvendaj: lineara ekvaciaro kun du nekonatoj; sensolva ekvaciaro. SIN:sistemo.

ekvaciigi  

serĉi 'ekvaciigi'
[ekvaci.0igi]
MAT[2]
Trovi la ekvaciojn, regantajn aŭ figurantajn fenomenon: ekvaciigi fizikajn fenomenojn.

diferenciala ekvacio  

serĉi 'diferenciala ekvacio'
[ekvaci.diferenciala0o]
MAT[3]
Ekvacio, kies nekonato estas funkcio aperanta en la egalaĵo kune kun ties derivaĵojdiferencialoj: ordinara diferenciala ekvacio de unua ordo havas la formon F(x,y,y′) = 0; ∂²u/∂x²+∂²u/∂y² = 0 estas elipsa diferenciala ekvacio en partaj derivaĵoj.

integrala ekvacio  

serĉi 'integrala ekvacio'
[ekvaci.integrala0o]
MATMatVort
Ekvacio, kies nekonato estas funkcio aperanta en integralo: en la integrala ekvacio kun nekonato φ de la tipo abK(s,t)φ(t)dt = f(s) oni nomas la funkcion K ĝia kerno.

neekvacio  

serĉi 'neekvacio'
[ekvaci.ne0o]
MAT[4]
Matematika problemo, konsistanta en serĉado de ĉiuj valoroj de nekonato, por kiuj validas iu neegalaĵo: la solvoj de neekvacio x2+y2 < 1 konsistigas malfermitan diskon.


tradukoj

anglaj

~o: equation; ~aro: system of equations; ~igi: put into an equation; diferenciala ~o: differential equation; integrala ~o: integral equation; ne~o: inequality. diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: partial differential equation.

belorusaj

~o: раўнаньне, ураўненьне; ~aro: сыстэма раўнаньняў; diferenciala ~o: дыфэрэнцыяльнае раўнаньне; integrala ~o: інтэгральнае раўнаньне; ne~o: няроўнасьць.

ĉeĥaj

~o: rovnice, rovnost; ~aro: soustava rovnic; ~igi: sestavit rovnici; diferenciala ~o: diferenciální rovnice; integrala ~o: integrální rovnice; ne~o: nerovnost.

francaj

~o: équation; ~aro: système d'équations; ~igi: mettre en équations; diferenciala ~o: équation différentielle; integrala ~o: équation intégrale; ne~o: inéquation. diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: équation aux dérivées partielles.

germanaj

~o: Gleichung; ~aro: Gleichungssystem; ~igi: eine Gleichung finden; diferenciala ~o: Differentialgleichung; integrala ~o: Integralgleichung; ne~o: Ungleichung. diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: partielle Differentialgleichung.

hispanaj

~o: ecuación; ~aro: sistema de ecuaciones.

hungaraj

~o: egyenlet; ~aro: egyenletrendszer; ~igi: egyenletbe foglal; diferenciala ~o: differenciálegyenlet; integrala ~o: integrálegyenlet; ne~o: egyenlőtlenség. diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: parciális differenciálegyenlet.

polaj

~o: równanie; ~aro: układ równań; ~igi: znajdować równanie (zdarzenie), opisywać równaniem (zdarzenie); diferenciala ~o: równanie różniczkowe; integrala ~o: równanie całkowe; ne~o: nierówność. diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: równanie różniczkowe cząstkowe.

portugalaj

~o: equação.

rusaj

~o: уравнение; ~aro: система уравнений; ~igi: установить уравнения; diferenciala ~o: дифференциальное уравнение; integrala ~o: интегральное уравнение; ne~o: неравенство. diferenciala ~o en partaj derivaĵoj: дифференциальное уравнение в частных производных.

slovakaj

~o: rovnica; ~aro: sústava rovníc; ~igi: zostaviť rovnicu; diferenciala ~o: diferenciálna rovnica; integrala ~o: integrálna rovnica; ne~o: nerovnosť.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 6
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 22
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 16

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aro: Mankas dua fontindiko.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diferenciala ~o: Mankas dua fontindiko.
diferenciala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
integrala ~o: Mankas dua fontindiko.
integrala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~o: Mankas dua fontindiko.
ne~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri diferenciala ~o:
    MatVort diras "parciala diferenciala ~o" anstataux nia ruseca
    "diferenciala ~o en partaj derivajxoj". "Parciala" estas nekonata
    en PIV1 kaj MatVort donas "parciala derivajxo" kiel sinonimon de
    "parta derivajxo".
    Kial ne eblis diri nur "parta diferenciala ~o"? Cxar eblus pensi, ke
    la ekvacio estas parta (cetere la esprimo estas mallogika, ecx kun
    "parciala" anstataux "parta", cxar "parciala ~o" nenion signifas).
    Kial do ne uzi "partdiferenciala" aux "partderivajxa ekvacio"?

    Noto: Bricard (p. 23) diras "lauxparta diferenciala ~o".
    [MB]
  
pri ne~o:
  Kontroli trd de/en/ru/pl. Gxenas, ke ili sxajne ne distingigxas
  de "neegalajxo". [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | ekvaci.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.33 2015/07/04 08:37:33