*dub/i UV *dubi serĉi 'dubi' [dub.0i] (x) Ne esti certa pri io, ne scii, ĉu ĝi estas vera aŭ ne: mi dubas, ĉu vi estas feliĉa [1]; ĉu vi povas tion ĉi dubi? EE ; ho malgrandfidulo, kial vi dubis? [2]; kiam unu el ili diris, ke li estas ebria, li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj [3]; ili ne dubis plu, ke tio estis ilia perdita filino [4]; Dio, nia kreinto estas plej saĝa kaj plej amanta, ― kiu povas dubi pri tio [5]? ve al tiu, kiu kuraĝus laŭte dubi pri la ĉiopoveco de l' faraono [6]; pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi EE ; jen ŝi estis certa, ke li venos, jen ŝi dubis IK ; ni forte dubas, ĉu iu serioze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon [7]; ke konstanta regulo […] estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula neniu dubos [8]. sin demandi, heziti, skrupulo, ŝanceliĝi 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 262. La Nova Testamento, Mateo 14:313. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko angle: doubt beloruse: сумнявацца bulgare: съмнявам се ĉeĥe: mít pochyby (o něčem), pochybovat ĉine: 疑 [yí], 拿不准 [nábùzhǔn], 踌 [chóu], 疑慮不安 [yílübùān] france: douter germane: zweifeln, bezweifeln, unsicher sein hispane: dudar hungare: kételkedik, kétségbe von indonezie: bimbang, ragu, meragukan, sangsi, menyangsikan japane: 疑う [うたがう], 怪しむ [あやしむ], 危ぶむ [あやぶむ] pole: wątpić, powątpiewać portugale: duvidar, ter dúvida, estar em dúvida ruse: сомневаться slovake: pochybovať ukraine: сумніватися duba, dubebla, pridubebla serĉi 'duba' serĉi 'dubebla' [dub.0a] Pri kio oni povas dubi: dubaj disputadoj [9]; la rezultato de la batalo tre duba [10]; nedubeble ŝi lavas la tolaĵon, ŝi ja portas la kuveton IK ; vi posedas nedubeblan talenton Marta ; tia elekto ne ŝajnis al ŝi dubebla ChL ; la ŝipestro akceptis nur aŭtentikajn varojn kaj deklaris ilin tiel precize, ke eĉ punkteto ne estis pridubebla MortulŜip ; la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba EE ; en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn [11]; la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado [12]; granda parolisto estas duba faristo PrV . malcerta 9. La Nova Testamento, Romanoj 14:110. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI11. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907 angle: doubtful beloruse: сумнеўны bulgare: съмнителен ĉeĥe: pochybný ĉine: 令人怀疑 [lìngrénhuáiyí], 可疑地 [kěyíde], 不三不四 [bùsānbùsì], 疑意 [yíyì], 愰 [huǎng], 暧 [ài] france: douteux (incertain) germane: zweifelhaft, fraglich, bedenklich, unsicher hispane: dudoso (incierto) hungare: kétséges, kétségbe vonható indonezie: bimbang, meragukan, sangsi japane: 疑う余地のある [うたがうよちのある], 怪しい [あやしい] pole: wątpliwy, niepewny ruse: сомнительный slovake: pochybný ukraine: сумнівний duboserĉi 'dubo' [dub.0o] Stato de necerteco ĉe tiu, kiu dubas: pri la vojo […] li ŝajnis esti en dubo [13]; kun dubo en la koro li iris hejmen [14]; trankviligi la dubojn [15]; sen ia dubo [16]; vekiĝis en li nova dubo [17]; mi vidis kun ĝojo, ke miaj duboj estis vanaj [18]; neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi VivZam . risko 13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a) angle: doubt beloruse: сумненьне, сумнеў bulgare: съмнение ĉeĥe: pochyba, pochybnost ĉine: 不安全感 [bùānquángǎn], 不确定 [bùquèdìng], 狐疑 [húyí], 置疑 [zhìyí], 疑問 [yíwèn], 疑惑 [yíhuò] france: doute, incertitude germane: Zweifel, Unsicherheit hispane: duda, incertidumbre hungare: kétely, kétség indonezie: kebimbangan, keraguan, kesangsian, syak japane: 疑い [うたがい], 疑念 [ぎねん], 疑問 [ぎもん] pole: wątpliwość, zwątpienie ruse: сомнение slovake: pochybnosť tibete: དོགས་པ་ ukraine: сумнів dubemaserĉi 'dubema' [dub.0ema] [dub.0ema.PSI] Inklina al dubo, nekredema, skeptika: ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj [19]; mi provis kvietigi lian dubeman animon Lanti ; li faris iom dubeman mienon [20]. 19. La Nova Testamento, Luko 12:2920. F. W. Ellersieck: Pro kio?, 1920 beloruse: сумнявальны, скептычны ĉeĥe: nevěřící, pochybovačný, skeptický ĉine: 不相信 [bùxiāngxìn] france: dubitatif germane: zweifelnd, skeptisch hispane: indeciso indonezie: skeptis japane: 懐疑的な [かいぎてきな] slovake: neveriaci, skeptický ukraine: схильний до сумнівів dubemoserĉi 'dubemo' [dub.0emo] [dub.0emo.PSI] Nekredemo: el lia vizaĝo […] foriĝis per si mem la dubemo [21]. 21. N. Gogol, trad. A. Korĵenkov: Palto, 2003 beloruse: сумнявальнасьць, скептыцызм ĉeĥe: pochybovačnost, skeptičnost ĉine: 怀疑论 [huáiyílùn], 怀疑主义 [huáiyízhǔyì], 不信任 [bùxìnrèn] france: défiance germane: Skepsis hispane: desconfianza japane: 懐疑 [かいぎ] slovake: pochybovačnosť dubigiserĉi 'dubigi' [dub.0igi] (tr) 1.[dub.0igi.iun] Igi iun dubanta: Viktoro […] lin ŝancelis kaj momente lin dubigis pri la ebleco de la venĝo KPr ; afero, kiu konfuzas la saĝon, kaj kiu dubigas pri la atesto de sentoj ChL . 2.[dub.0igi.ion] Igi ion necerta: ekzistis neniu kiu [povus] dubigi ilian posedrajton LGA . beloruse: 1. выклікаць сумнеў 2. браць пад сумнеў ĉeĥe: zpochybnit, zpochybňovat ĉine: 2. 質疑 [zhìyí] france: faire douter, mettre en doute germane: 1. verunsichern 2. in Frage stellen, anzweifeln hebree: להטיל ספק hispane: hacer dudar (a alguien) hungare: 1. kételkedővé tesz 2. kétségessé tesz indonezie: meragukan, menyangsikan pole: kwestionować, podawać w wątpliwość , skłaniać do wątpienia ruse: подвергнуть сомнению 1. заставить сомневаться slovake: spochybniť dubindaserĉi 'dubinda' [dub.0inda] 1.[dub.0inda.malcerta] Pri kiu oni ne povas ne dubi, malcerta: la fidindeco de lia parolo aspektos dubinda Iŝtar ; estas dubinde, kion diros la socio! Metrop . 2.[dub.0inda.kompromita] Kompromita, suspektinda, malbonfama: en la korto de unu el la duaklasaj gastejoj dancis kaj kantis dubindaj virinoj Iŝtar ; ĉu […] Potifar ne eksigu vin de tiu dubinda oficaĉo SkandalJozef ? oni min aĉetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos MkM . angle: 2. shifty, shady beloruse: сумнеўны ĉeĥe: pochybný ĉine: 令人怀疑 [lìngrénhuáiyí], 可疑地 [kěyíde], 暧 [ài] france: douteux (à mettre en doute) germane: zweifelhaft, fraglich 2. zwielichtig hispane: dudoso hungare: gyanús (kétséges) indonezie: diragukan japane: 疑うべき [うたがうべき], 怪しい [あやしい] pole: wątpliwy ruse: сомнительный slovake: pochybný ukraine: сумнівний, недостовірний nedubeble, sen ia duboserĉi 'nedubeble' serĉi 'sen ia dubo' [dub.ne0eble] [dub.ne0eble.ARG] Tre certe, tiel ke oni ne povas dubi: la estonta akademio aŭ kongreso farus en la Volapüka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük EE ; „vi estas nedubeble falsisto kiam vi argumentas, Sokrato,“ li diris [22]. 22. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 2000 angle: for sure, surely beloruse: без аніякага сумневу ĉine: 确信无疑 [quèxìnwúyí], 毋容怀疑 [wúrónghuáiyí], 紅口白牙 [hóngkǒubáiyá], 毫无疑问地 [háowúyíwènde], 无疑地 [wúyíde] france: indubitablement, sans aucun doute germane: unzweifelhaft, ohne Frage hispane: indudablemente indonezie: memang, pasti, tentunya, tentu saja senduba, eksterdubaserĉi 'senduba' serĉi 'eksterduba' [dub.sen0a] Pri kiu oni ne povas dubi: celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota EE ; konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso [23]; kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato […] rudimenta, neprilaborita Marta ; la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba [24]. 23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 191024. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912 beloruse: несумнеўны ĉeĥe: neklamný, nepochybný ĉine: 无疑地 [wúyíde], 不愧 [bùkuì] france: certain (hors de doute), hors de doute germane: zweifellos, ohne Zweifel, außer Zweifel hispane: cierto (sin duda), sin duda hungare: kétségtelen, biztos (kétségtelen) pole: niewątpliwy, bezsprzeczny ruse: несомненный slovake: nepochybný ukraine: безсумнівний sendubeserĉi 'sendube' [dub.sen0e] [dub.sen0e.ARG] Certe: kiel vi sendube scias […] [25]; sendube ĉi tiu viro estas mortiginto [26]; li helpis nin en la mizero, li estas sendube bona homo [27]. 25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo26. La Nova Testamento, La agoj 28:427. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo angle: undoubtedly beloruse: несумненна ĉeĥe: asi (patrně), bezpochyby, nepochybně ĉine: 毫无疑问 [háowúyíwèn], 毋庸置疑 [wúyōngzhìyí] france: assurément, sans aucun doute, sans l'ombre d'un doute germane: zweifellos hebree: בהחלט, ללא ספק hispane: sin duda, sin duda alguna, sin ninguna duda, sin sombra de duda hungare: kétségtelenül, biztosan (kétségtelenül) japane: 疑いなく [うたがいなく], 明らかに [あきらかに] pole: niewątpliwie, bezsprzecznie ruse: несомненно, без сомнения slovake: nepochybne, nesporne ukraine: без сумніву, безсумнівно konsciencduboserĉi 'konsciencdubo' [dub.konscienc0o] Skrupulo: [ili] sen iu konsciencdubo ĉasoŝtelis en la bieno de la markizo [28]; kiam la pasio ŝin ekkaptas, la konsciencduboj sin ĝenas malmulte [29]. konsciencriproĉo 28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara29. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa beloruse: згрызота, душэўная мука ĉine: 愧疚 [kuìjiù], 疚 [jiù], 良心的責備 [liángxīndezébèi], 极为后悔 [jíwéihòuhuǐ], 自責 [zìzé], 良心的呵責 [liángxīndeāzé], 悔恨 [huǐhèn], 顧忌 [gùjì], 后悔 [hòuhuǐ] germane: Skrupel, Gewissensbiss administraj notoj