*dres/i UV *dresi serĉi 'dresi' [dres.0i] (tr) 1.[dres.0i.malsovagxigi] Instrui beston por iu celo: punita, kiel bovido ne dresita [1]; li povis dresi hundon nombri de unu ĝis tri Ret ; [li] dresis sian hundon tiamaniere, ke li ĵetis al ĝi paperpeceton kaj […] la hundo devis ĝin kapti kaj gluti VaK ; (figure) ŝi estas nedresebla (sovaĝa) leonino [2]. 2.[dres.0i.disciplini] (figure) Disciplini: „bone,“ respondis li, „mi dresos la gigantojn kaj ne bezonas por tio la cent kavalirojn: kiu faligas sep per unu bato, tiun ne timigas du“ [3]; nur la energia disciplino de la kolegio estas kapabla dresi tiun komandeman kaj kolereman karakteron KPr ; ĝentilaĵoj de iuj „Vienaj Skoloj pri bona konduto“ per kiuj oni dresis min en infanaĝo neniam infektis lin. [4]; mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj [5]. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri malsovaĝigi. eduki, ekzerci, kondutigi, malsovaĝigi, trejni1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 31:182. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua angle: 1. train 2. discipline, restrain beloruse: 1. дрэсіраваць 2. муштраваць, дрэсіраваць, наладжваць дысцыпліну ĉine: 馴 [xún], 訓 [xùn], 培育 [péiyù], 培植 [péizhí], 培訓 [péixùn] france: 1. dresser (un animal) germane: dressieren, abrichten ne~ebla: unbändig. 2. disziplinieren, zügeln hispane: 1. entrenar (un animal) itale: 1. addestrare japane: 調教する [ちょうきょうする], 訓練する [くんれんする], 仕込む [しこむ] pole: 1. tresować portugale: 1. domar, amansar, adrestar, ensinar, educar (animais) ruse: 1. дрессировать ukraine: дресирувати, муштрувати dresisto serĉi 'dresisto' [dres.0isto] Homo, kiu profesie dresas bestojn: cirka dresisto KrM ; bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo FK ; en la korton eniris du […] dresistoj de serpentoj kun sako plena de venenaj rampaĵoj kaj komencis spektaklon [6]. 6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX angle: tamer, animal tamer, trainer beloruse: дрэсіроўшчык ĉine: 馴獸師 [xúnshòushī], 訓練者 [xùnliànzhě], 馴養人 [xúnyǎngrén], 馴養者 [xúnyǎngzhě] france: dresseur germane: Dompteur, Tierbändiger hispane: entrenador japane: 調教師 [ちょうきょうし] pole: treser ukraine: дресирувальник, приборкувач (звірів) administraj notoj