1deklar/i JED deklariserĉi 'deklari' [deklar.0i] (tr) [deklar.0i.KOMUNE] Oficiale, publike aŭ formale sciigi: deklari militon al iu; li fikse rigardis ŝin kaj deklaris, ke estas granda honto, ke ŝi estas tiel ĉifone vestita [1]; li kutimvoĉe deklaris la tagordon kaj avertis, ke la sukceso dependos de la reciproka konfido Metrop ; mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi [2]; la marŝalo de la nobelaro deklaris al ĉiuj kaj al ĉiu, ke li venis sole por honori lin [3]; li deklaris ankaŭ, je granda miro de la ĉeestantoj, ke li decidis prokrasti por ia tempo la projekton [4]; oni deklaris ilin malamikoj de la homaro kaj de la ŝtato, kaj la edikto kontraŭ ili daŭre validis [5]; la oficiston […] respondis ĝentile: „ĉu vi havas ion por deklari, sinjoro?“ [6]; Lia Majesta Moŝto decidis, ke post la aprobigo de la kontraŭitalaj sankcioj ĝi deklaros defendmiliton kontraŭ Italio [7]; ĝi estas infektaĵo de lepro kaj la pastro […] deklaros, ke ĝi estas malpura [8]; mi decidis, ke ĉi tiu tago ne estos labortago por mi, mi deklaras ĝin libertago [9]; (figure) eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado [10]. anonciheroldi, profeti, proklamidifini, konigi, publikigi 1. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, X3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIV4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXX5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIX6. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro IX.7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:39. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Dormu trankvile10. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Malkontentas la mekanikisto beloruse: дэкляраваць, аб'яўляць, абвяшчаць, заяўляць ~i militon: аб'явіць вайну. ĉeĥe: deklarovat, prohlásit, pronést, vyhlašovat, vyhlásit, vyslovit ĉine: 发表 [fābiǎo], 发布 [fābù], 宣 [xuān], 公布 [gōngbù], 声言 [shēngyán], 揭晓 [jiēxiǎo] france: déclarer ~i militon: déclarer la guerre. germane: erklären, verkünden, bekannt machen, bekannt geben hebree: לְהַכרִיז hispane: declarar ~i militon: declararle la guerra a alguien. hungare: kinyilvánít, nyilatkozik, deklarál ~i militon: hadat üzen. japane: 宣言する [せんげんする], 宣告する [せんこくする], 表明する [ひょうめいする], 明言する [めいげんする], 申告する [しんこくする] katalune: declarar, manifestar, exposar ~i militon: declarar la guerra. nederlande: verklaren, aangifte doen ~i militon: oorlog verklaren. pole: deklarować, ogłaszać ~i militon: wypowiadać wojnę. portugale: declarar, declinar (seu nome), depor rumane: declara, anunța, afirma ~i militon: declara război. ruse: заявить, объявить, декларировать ~i militon: объявить войну. slovake: deklarovať, predložiť k precleniu ukraine: оголошувати, заявляти, проголошувати, декларувати deklaroserĉi 'deklaro' [deklar.0o] 1.[deklar.0o.KOMUNE] Tio, kion oni deklaras; dokumento, kiu enhavas la deklaritaĵon: per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn [11]; la oficiala esperantistaro, laŭ la deklaro de Boulogne, estas devigata al plena neŭtraleco [12]; post la deklaro inter ŝi kaj li, ili tute ne interparolis pri sia interrilato [13]; en Galicio, juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj oficialaj [14]; la provoj influi aliajn internaciajn laboristajn asociojn favore al Esperanto […]malofte rezultigis multe pli ol simpatideklarojn [15]; pola konsulo en ekstera lando […] eksplicite ricevis la kompetenton akcepti tiajn voldeklarojn […] esti plu pola ŝtatano [16]; la diversaj intencdeklaroj havis kelkajn komunajn trajtojn [17]; la lasta skribaĵo de Gaston Waringhien estis lia aliĝdeklaro al la Esperanta PEN [18]; enspezdeklaro; dogandeklaro. deklaracio 2.[deklar.0o.KOMP] Programlingva frazo indikanta tipon aŭ signifon de programa objekto (nomo, konstanto, variablo, proceduro) por iu programregiono (ekz-e bloko, proceduro). konstantodeklaro, tipdeklaro, variablodeklaro, procedurdeklaro, funkcideklaro. ordono 11. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona, 1909-12-0713. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto14. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto16. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 3817. Monato, Ivo Durwael: Kverelas la komunumoj, 200918. La Ondo de Esperanto, 2001, №6 angle: declaration beloruse: 1. дэклярацыя, аб'ява, аб'яўленьне, абвестка, абвешчаньне, заява enspez~o: дэклярацыя пра даходы. dogan~o: мытная дэклярацыя. 2. дэклярацыя, аб'яўленьне, апісаньне ĉeĥe: deklarace, prohlášení, vyhlášení, vyjádření, výrok ĉine: 1. 声明书 [shēngmíngshū], 声明 [shēngmíng], 申明 [shēnmíng] 2. 申明 [shēnmíng] france: déclaration enspez~o: déclaration de revenus. dogan~o: déclaration de douane. germane: 1. Erklärung, Verkündung, Deklaration simpati~o: Sympathiebekundung. vol~o: Willensklärung. intenc~o: Absichtsklärung. dogan~o: Zolldeklaration. 2. Festlegung, Deklarierung, Deklaration hebree: הַצהָרָה hispane: declaración enspez~o: declaración de ingresos. dogan~o: declaración de impuestos. hungare: deklaráció 1. nyilatkozat, kinyilvánítás, deklaráció enspez~o: jövedelembevallás. dogan~o: vámnyilatkozat. japane: 宣言 [せんげん], 声明 [しょうみょう], 表明 [ひょうめい], 申告 [しんこく] katalune: declaració 1. declaració enspez~o: declaració d'ingressos. dogan~o: declaració duanera. 2. ordre, instrucció nederlande: declaratie dogan~o: aangifte. pole: 1. deklaracja dogan~o: deklaracja celna. 2. deklaracja rumane: declarație, anunț, afirmație dogan~o: declarația vamală. ruse: 1. заявление, объявление, декларация dogan~o: таможенная декларация. 2. описание, объявление, декларация slovake: vyhlásenie ukraine: оголошення, заява, проголошення, декларація amdeklaroserĉi 'amdeklaro' [deklar.am0o] [deklar.am0o.KOMUNE] Deklaro, per kiu oni sciigas sian amon al alia persono: „li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.“ – „li pravas, tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto“ [19]; mi ŝatus forvojaĝi kun vi! tio ne estis deziro, eble amdeklaro [20]; Valdemaro petis de mi transdoni amdeklaron al Hilda [21]. amkonfeso 19. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉap. 320. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo21. Monato, Eriko Navaro: Naiva elreviĝo, 2011 beloruse: прызнаньне ў каханьні ĉeĥe: vyznání lásky ĉine: 愛情的表白 [àiqíngdebiǎobái], 愛的宣言 [àidìxuānyán] france: déclaration (d'amour) germane: Liebeserklärung, Liebesgeständnis hebree: הצהרת אהבה hispane: declaración de amor hungare: szerelmi vallomás japane: 愛の告白 [あいのこくはく] katalune: declaració d'amor nederlande: liefdesverklaring pole: wyznanie miłości rumane: declarație comună ruse: объяснение в любви slovake: vyznanie lásky militdeklaroserĉi 'militdeklaro' [deklar.milit0o] [deklar.milit0o.MIL] Oficiala deklaro pri komenco de milito kontraŭ alia partio: mi iĝis dekdu-jara kelkajn monatojn antaŭ la militdeklaro [22]; tiu kongreso, pro la militdeklaro bedaŭrinde ne povis okazi [23]. 22. R. Radiguet, trad. M.-D. Goninaz: Kun Diablo en la Korpo, 200623. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto beloruse: аб'яўленне вайны ĉeĥe: vyhlášení války ĉine: 宣战 [xuānzhàn] france: déclaration de guerre germane: Kriegserklärung pole: wypowiedzenie wojny rumane: declarație militară slovake: vyhlásenie vojny administraj notoj