*degrad/i UV *degradi serĉi 'degradi' [degrad.0i] (tr) 1.[degrad.0i.rango] Senigi iun je lia rango, malaltigi ies rangon: sep altrangaj oficiroj estis degraditaj [1]. 2.[degrad.0i.FIG] (figure) Malbonigi, disfaligi: la funkcio de […] mediacianto, kiu utilis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, estas nun komercigita, senvalorigita kaj degradita [2]; dum pli ol triona jarcento […] Israelo submetas la palestinanojn al arbitra kaj degradanta okupado [3]; mi ne robotos plu, degradiĝinte en hom-maŝinon por ke post la monotona laboro mi rigardu la maron VaK ; dum la regno de Mobutu la lando pli kaj pli degradiĝis [4]; granda proprieto materiigas perversojn kaj ekscesojn […], deformas la demokration mem, kaj en la ĝenerala degrado de la kulturo, en la eksplodo de kruelo kaj barbareco, […] ni vidas la konturojn de tiu deformado [5]. degenerigi, korupti, ruinigidekadenci, disfali, kadukiĝi, ŝanceliĝi2 1. Monato, Bardhyl Selimi: Altranga protesto, 20102. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La kvina potenco3. Monato, Eskil Svane: Misinformaj komentoj, 20034. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola: Ŝuldo reduktita, 20035. La Ondo de Esperanto, Valentin Melnikov: Sistemo de kompromisoj angle: 1. demote, downgrade, degrade beloruse: 1. разжалаваць, панізіць у званьні, пазбавіць званьня 2. пагаршаць ĉeĥe: 1. degradovat, sesadit, snížit hodnost; zbavit funkce ĉine: 1. 使降級 [shǐjiàngjí], 小視 [xiǎoshì] france: 1. dégrader germane: 1. degradieren, herabsetzen, zurückstufen hebree: 1. לְהַשְׁפִּיל hispane: 1. degradar hungare: 1. lefokoz, degradál japane: 剥奪する [はくだつする], 免職する [めんしょくする], 降格させる [こうかくさせる] pole: 1. degradować (kogoś) portugale: 1. degradar, rebaixar ruse: 1. разжаловать, понизить в звании slovake: 1. degradovať, zbaviť hodnosti, zosadiť ukraine: розжалувати, понизити в посаді administraj notoj