Aldoni tradukojn al ReVo:

3blok/o PV

bloko

serĉi 'bloko'
[blok.0o]
1.
[blok.0o.maso]
Peza, unupeca maso da materio: tie kuŝis grandaj blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko [1]; li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtono, kie la akvo trasorbiĝadis el la alta musko [2]; TEKS ŝtofbloko; [ŝi] disvolv[is] antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo Marta ; lignobloko (vd ŝtipo, stumpo); memfida kaj firma kiel granita bloko (aplomba, neŝancelebla) HsT . VD:barikado, kompleksa, masiva, peco1, ŝtipo
2.
[blok.0o.agregata]
TEKKOMP Kune muntita aro da aparatpecoj, facile demetebla kaj anstataŭigebla: nutrobloko. VD:aranĝaĵo, modulo, organo1.c
3.
[blok.0o.foliaro]
TIP Paperfoliaro malfirme kunigita ĉe unu flanko: Arne kunportis paperblokon kaj krajonon por eventualaj notaĵoj InfanTorent2 ; la stenografia kopio [estas] sur notbloko en mia oficejo ChV ; paperfolieto elŝirita el la notbloko MkM . VD:broŝuro, kajero, oktavo2
4.
[blok.0o.kohera_teksto]
TIPKOMP Kohera tekstparto de strukturita dokumento, de paĝaranĝo, de komputila programo: oni voĉdonos ne bloke, sed por ĉiu unuopa artikolo EeP . VD:alineo1, alkadrigi, paragrafo1
5.
[blok.0o.POL]
POL Koalicio de pluraj saminteresaj partioj aŭ ŝtatoj: malvarma milito kun du malamikaj blokoj EeP ; la kreo de aliancoj aŭ blokoj estas neevitebla sekvo de tia sistemo, ĉar se mankas unu supera senpartia protekto, la diversaj ŝtatoj emas serĉi alian protekton, pli partian, malpli perfektan, laŭ sia geografia situacio aŭ ideologia prefero FSp . SIN:alianco, konfederacio
afrikanse:
blok
albane:
bllok
amhare:
ብሎክ
angle:
block nutro~o: power supply unit.
arabe:
كتلة
armene:
Õ©Õ¡Õ²Õ¡Õ´Õ¡Õ½
azerbajĝane:
məhəllə
beloruse:
1. Ð±Ð»Ñ‘к, кавалак 2. Ð±Ð»Ñ‘к, агрэгат, вузел (мэханізма) nutro~o: блёк сілкавання.
bengale:
ব্লক
birme:
ပိတ်ဆို့
bosne:
blok
ĉeĥe:
balvan, blok, svazek, Å¡palek
ĉine:
1. æ–­å— [duànkuài], 木头 [mùtou] 2. æ±½ç¼¸æœ¬ä½“ [qìgāngběntǐ], 一組 [yÄ«zǔ], 一个人 [yígèrén]
dane:
blok
estone:
plokk
eÅ­ske:
bloke
filipine:
bloke
france:
bloc nutro~o: bloc d'alimentation.
galege:
bloque
germane:
1. Block, Klotz, Brocken ŝtof~o: Stoffballen. ligno~o: Holzklotz. 2. Aggregat, (Motor-)Block nutro~o: Versorgungsaggregat. 4. Textblock
guĝarate:
બ્લોક
haitie:
blòk
hebree:
גוש
hinde:
खंड
hispane:
1. bloque 2. bloque, módulo
igbe:
gbochie
irlande:
bloc
islande:
blokk
japane:
ブロック
jave:
pemblokiran
jide:
פאַרשפּאַרן
jorube:
Àkọsílẹ
kanare:
ಬ್ಲಾಕ್
kartvele:
ბლოკი
kazaĥe:
блок
kimre:
bloc
kirgize:
тосуу
kmere:
ប្លុក
koree:
블록
korsike:
pacchettu
kose:
ibhloko
kroate:
blokirati
kurde:
deste
latine:
clausus
latve:
bloks
laÅ­e:
ຕັນ
litove:
blokas
makedone:
блок
malagase:
andian-tsoratra
malaje:
blok
malajalame:
ബ്ലോക്ക്
malte:
blokk
maorie:
poraka
marate:
ब्लॉक
mongole:
блок
nederlande:
blok 1. blok 4. tekstblok
nepale:
ब्लक
njanĝe:
chipika
okcidentfrise:
blok
panĝabe:
ਬਲਾਕ
paŝtue:
د بنديز
pole:
1. blok, kloc ligno~o: kłoda, kloc. 2. blok, jednostka nutro~o: jednostka zasilająca.
ruande:
guhagarika
ruse:
блок ŝtof~o: штука (материи). ligno~o: брус, брусок, колода. 2. ÑƒÐ·ÐµÐ» nutro~o: блок питания.
samoe:
pupuni
sinde:
بلاڪ
sinhale:
දරන ඉඩම් ෙකොටස්ෙලස ෙපන්නුම් ෙකොට ඇත්තා
skotgaele:
bacaidh
slovake:
blok dát, skupina
slovene:
blok
somale:
joojin
ŝone:
misa
sote:
thibela
sunde:
blok
svahile:
kuzuia
svede:
1. block, kloss
taĝike:
блок
taje:
บล็อก
tamile:
தொகுதி
tatare:
блок
telugue:
బ్లాక్
ukraine:
блок
urdue:
بلاک
uzbeke:
blok
vjetname:
khối
zulue:
isixa

bloki

serĉi 'bloki'
[blok.0i]
(tr)
1.
[blok.0i.KOMUNE]
Bari per bloko(j): kiam la ligna barilo estis flankenŝovita, nenio blokis mian superrigardon al la suba deklivo [3]; ŝi ne povis klarigi pli, kvazaŭ klapo fermiĝis ie sur la spirvojo kaj ŝia voĉo blokiĝus ChR ; (figure) li donis ordonojn por bloki ĉiujn elirejojn ChR ; (figure) por eviti, ke la rigardantoj bloku la aleon, ni movis la tablon malantaŭen KrM . VD:barikadi, obstrukci, ŝtopi
2.
[blok.0i.blokadi]
Blokadi: la Sekretariato mem blokis la Proponon kontraŭe al la Ĉarto kaj al la Procedura Regularo de UN EeP .
Rim.: En figura senco oni „blokas“ ion ankaŭ per malpli masa objekto ol bloko, ekz-e per sia korpo, gardistaro, ŝtopilo, argumento ks sed aŭ senintence aŭ kun la intenco protekti kontraŭ el- aŭ alfluo de io damaĝa, dum oni „blokad·as“ strategie kun la intenco apartigi kontraŭulon de rimedo, kiun li bezonas. [Wolfram Diestel]
3. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
beloruse:
блякаваць
ĉeĥe:
blokovat, vázat (sílu)
ĉine:
街段 [jiēduàn], 木块 [mùkuài], 挡 [dǎng], 被冻结 [bèidòngjié], 被阻塞 [bèizǔsè], 力阻 [lìzǔ], 阻絕 [zǔjué], 抑制 [yìzhì]
france:
1. bloquer 2. assiéger
germane:
blockieren 1. abriegeln, absperren 2. abblocken
hebree:
לַחסוֹם
hispane:
bloquear
japane:
ふさぐ, さえぎる
nederlande:
blokkeren
pole:
blokować, tarasować
ruse:
блокировать
slovake:
blokovať, nablokovať
tibete:
གོག བཀག དགག ཁོག་
ukraine:
блокувати (у різн. знач.)

dombloko

serĉi 'dombloko'
[blok.dom0o]
[blok.dom0o.ARKI]
ARKI Ĝenerale kvarangula grupo de domoj sen interaj liberaj spacoj aŭ irejoj: Parvenua magnato konstruigis iam en la kvindekaj aŭ sesdekaj jaroj ĉiujn kvartalajn domblokojn senfenestraj por eviti pli altan koston MMa ; ĉe la angulo de la dombloko […] oni povis aĉeti la plej diversajn manĝaĵetojn [4]; je distanco de duona dombloko la policisto vidis viron kurantan por atingi tramon [5].
4. Ann Löwenstein: La ŝtona urbo
5. O. Henry, trad. S. Johansson: Policisto kaj himno, La Ondo de Esperanto. 2002:11 (97)
beloruse:
квартал, група дамоў, забудова
france:
pâté de maisons
germane:
Häuserblock
japane:
集合住宅 [しゅうごうじゅうたく]
nederlande:
huizenblok

ŝtonbloko

serĉi 'ŝtonbloko'
[blok.sxton0o]
[blok.sxton0o.GEOL]
GEOL Granda ŝtonpeco natura aŭ eventuale artefarita: grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili en plej fantaziaj formoj [6]; frapis sandaletoj super la eluzitaj ŝtonblokoj, en kiuj apenaŭ eblis vidi antaŭ jarcentoj ĉizelitajn stelojn [7]; Sanlang eklevis grandan ŝtonblokon kaj ĵetis al la fenestrokadro, kiu frakasiĝis [8].
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
8. Pu Songling, trad. Guozhu: Instruitulo de Fengyang, en: Strangaĵoj de Liaozhai, 1992
ĉine:
砬 [lá], 磥 [lěi]
france:
bloc de pierre, rocher
germane:
Steinblock, Felsbrocken
ruse:
глыба

administraj notoj