*ben/i UV *beni serĉi 'beni' [ben.0i] (tr) 1.[ben.0i.alvoki] Alvoki dian favoron sur iun aŭ ion: la avo ne volis beni sian nepon, sed li ankaŭ lin ne malbenis [1]; la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin [komprenigante]: Dio vin benu! BdV ; Mi preĝas // Dio vin savu! // Dio benu vin, sinjoro! [2]; oni devas beni la junan paron [3]; ŝi ĉirkaŭprenis lin kaj kaŝe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo de la kruco [4]; surprizita pro la malavara donaco [li] plenigis lian manon per kisoj kaj petis Dion beni la bonan donanton kaj ĉiujn liajn nepojn [5]. konsekrisanktigi 2.[ben.0i.doni] (Dio, destino, naturo kc) Doni sian favoron: Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin [6]; Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: […] multiĝu, kaj plenigu la teron [7]; la benata tempo, kiam la suno staras plej alte ViV ; liaj kolegoj troviĝis en tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia CKv ; kiu sian langon katenas, Dio lin benas PrV ; Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis PrV . favori 3.[ben.0i.danki] Respekte danksenti pro io: la posteuloj benos nian memoron [8]; La nepoj vin benos, // Se vi pacience eltenos [9]; ŝi obstine sieĝis mian pordon: kaj mi benas ŝin pro ŝia persisteco KPr ; li benis la ventegon, kiu, difektante lian ŝipon […] venkis lian voladon KPr ; vin benas la bonfaro, ne la gasto [10]. 1. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVI4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe en6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:18. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto10. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido angle: bless beloruse: бласлаўляць, жагнаць bretone: bennigañ bulgare: благославям ĉeĥe: žehnat ĉine: 1. 佑 [yòu] france: bénir germane: segnen hebree: לברך hispane: bendecir hungare: áld, megáld ide: benedikar japane: 祝福する [しゅくふくする] nederlande: zegenen pole: błogosławić portugale: abençoar ruse: благословить, благословлять slovake: žehnať, požehnať ukraine: благословляти benoserĉi 'beno' [ben.0o] 1.[ben.0o.ago] Ago aŭ vortoj por beni1: via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon [11]; la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo [12]; ŝi aŭdis la nomojn de siaj karaj […] en akompano de tiu beno, kiun oni uzas por mortintoj RBa ; okulo de mastro pli ol beno de pastro PrV . 2.[ben.0o.favoro] Favoro de Dio, destino kc: kie estas harmonio, estas beno de Dio PrV ; Kaj benu min, se vi ankoraŭ mem // Deziras havi benon de l’ ĉielo [13]; ŝi elrigardis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitis la teron BdV ; (figure) ilia amo estis akceptita per la oficiala beno (aprobo, subteno) de la banko KKr ; mi sentas la deziron […] turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon [14]. 3.[ben.0o.FIG] (figure) Io, kio efikas favora, prospera: estus efektiva beno por mia popolo […], se mi lin elektus por esti mia edzo! [15]; fruktoportado estas beno [16]; Sara vartadis, flegadis, laboradis, milda kaj pia, beno en la malriĉa domo [17]; en tiuj larmoj estis ia mirinda beno [18]; pluvu sur vin ĉiuj benoj: riĉaĵoj, potenco kaj saĝo [19]! ordo estas beno por ĉiu entrepreno PrV . favoro, prospero 11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:3512. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto13. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 190515. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia16. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX angle: blessing beloruse: блаславеньне bretone: bennozh bulgare: благословия ĉeĥe: bene, udělat si bene ĉine: 2. 惠 [huì] 3. 礽 [réng], 福分 [fúfēn] france: bénédiction germane: Segen hebree: ברכה hispane: bendición hungare: áldás ide: benediko japane: 祝福 [しゅくふく], 神の恵み [かみのめぐみ] nederlande: zegen, zegening pole: błogosławieństwo ruse: 1. благословление 3. благо slovake: požehnanie tibete: བྱིན་བརླབས་ ukraine: благословення, благо forbeniserĉi 'forbeni' [ben.for0i] Forigi per beno: voku do la konfesprenanton, ke li forbenu al mi miajn pekojn [20]. absolvi20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina beloruse: дараваць (грахі) ĉeĥe: zažehnat france: absoudre germane: lossprechen, vergeben machen hispane: absolver, perdonar nederlande: vergeven ruse: отпустить (грехи) slovake: zažehnať ukraine: відпускати гріхи благословенням malbeniserĉi 'malbeni' [ben.mal0i] 1.[ben.mal0i.REL] Alvoki la dian malfavoron sur: li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita [21]; per ĉiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun ĉi teruran momenton! [22]; li bruas kaj malbenas (damnas) [23]; la malbona virino laŭte malbenis kaj tiel ektimis, ke ŝi ne povis trankviliĝi [24]; ĉu vi ĵuras […], ke vi ĉiam min amos, ke neniam vi min malbenos KPr ? [li] malbenas sian patron [25]; ne malbenu surdulon [26]; kiu langon ne tenas, mem sin malbenas PrV . anatemi, ekskomuniki, sakri 2.[ben.mal0i.FIG] (figure) Malfavori: Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun // Per ĉio la naturo ja malbenis! [27]; [tiu] pekulo estos malbenata per aĝo centjara [28]; alproksimiĝis la benata-malbenata tempo, kiam, kiel ĉiam, el ferio fariĝis foriro [29]. 21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3322. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 191024. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:1726. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:1427. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 65:2029. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107) angle: curse (verb) beloruse: клясьці, праклінаць, праклясьці bretone: milligañ, mallozhiñ bulgare: проклинам ĉeĥe: klít, proklínat ĉine: 1. 詛 [zǔ] 2. 詈 [lì], 詛咒 [zǔzhòu], 被詛咒 [bèizǔzhòu] france: maudire germane: verdammen, verfluchen hispane: maldecir hungare: megátkoz ide: maledikar, imprekar japane: 呪う [のろう] nederlande: vervloeken pole: przeklinać (rzucać klątwę) ruse: проклинать, проклясть slovake: kliať, prekliať, preklínať, zlorečiť ukraine: проклинати malbenoserĉi 'malbeno' [ben.mal0o] 1.[ben.mal0o.ago] Ago aŭ vortoj por malbeni: nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi [30]; la pastro ĵurligos la virinon per ĵuro de malbeno [31]; mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo [32]; kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon PrV ; du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno ― neniam vivas sen reciproka malbeno PrV . 2.[ben.mal0o.malfavoro] La stato de malbenito: kiel trompanto […] mi venigos sur min malbenon [33]; vi ne forlasos min, kiam la malbenoj falos sur mian kapon IKr ? mia nigra sorto kaj malbeno [34]; super li pendas ia malbeno FK . malfeliĉo, sorĉo 30. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:2132. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:1234. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido angle: curse (noun) beloruse: праклён, кляцьба bulgare: проклятие ĉeĥe: kletba, prokletí ĉine: 2. 丧气 [sàngqì] france: malédiction, mauvais sort germane: Fluch 2. Pech hispane: maldición ide: malediko japane: 呪い [のろい] nederlande: vloek pole: klątwa ruse: проклятие slovake: kliatba ukraine: проклін administraj notoj