anatemi
(tr)
- 1.
- En la Hebrea Biblio, tabui, apartigi por ofero: kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili (al la pastroj) [1].
- 2.
-
En la Nova Testamento kaj en la ortodoksismo, publike malakcepti
‐ eksigi (membron de eklezio) aŭ malaprobi (opinion
rigardatan hereza aŭ kontraŭkristana):
se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita
(t.e. tiu ne rajtu resti membro de la eklezio)
[2];
se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu,
kiun vi ricevis, tiu estu anatemita
[3];
ĉar mi volus, ke mi estu anatemita
(t.e. disigita, apartigita) for de Kristo por
miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno, kiuj estas
Izraelidoj
[4];
malsaman interpreton de la koncepto anatemo demonstris
la 5a Ekumena Koncilio, kiu anatemis origenismon, malgraŭ
la opozicio de la okcidentaj episkopoj, kiuj ne komprenis,
kiel eblas anatemi (en ilia interpreto, malbeni) mortinton.
Rim.: En ortodoksismo anatemo rilate personon estas la sama afero kiel ekskomuniko en la okcidenta kristanismo. Ĝia celo estas ne puni la obstinulon, sed averti la fidelulojn pri ties herezo aŭ peko. [Sergio Pokrovskij]
- 3.
- En katolikismo kaj iam en la malfrua judismo, solene kaj definitive rite eksigi kun eklezia aŭ sinagoga malbeno.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 44:29.
2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 16:22
3. La Nova Testamento, Al la Galatoj 1:8
4. La Nova Testamento, Al la Romanoj 9:3
2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 16:22
3. La Nova Testamento, Al la Galatoj 1:8
4. La Nova Testamento, Al la Romanoj 9:3
- angle:
- anathematize
- beloruse:
- праклінаць, заклінаць, абвяшчаць анатэму
- ĉeĥe:
- dát do klatby, uvalit klatbu, vyobcovat z církve
- ĉine:
- 3. 咒 [zhòu], 咒詛 [zhòuzǔ], 咒诅 [zhòuzǔ]
- france:
- jeter l'anathème (à, sur)
- germane:
- mit dem Bann belegen, mit dem Kirchenbann belegen, verfluchen
- hebree:
- החרים
- hungare:
- kiátkoz 2. kiátkozás, anatéma
- japane:
- のろう, 破門する [はもんする]
- katalune:
- 1. consagrar a l'extermini 2. anatematitzar, excomunicar
- nederlande:
- in de ban slaan
- pole:
- 2. ekskomunikować, wykluczyć
- ruse:
- 1. заклясть 2. анафематствовать, предавать анафеме 3. проклинать
- slovake:
- dať do kliatby, vyrieknuť kliatbu
- ukraine:
- проклинати
anatemo
-
La ago anatemi:
- a)
- En la Hebrea Biblio, tabuo, oferotaĵo: sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin [5].
- b)
- En la Nova Testamento kaj en la ortodoksismo, publika malakcepto ‐ eksigo (de membro de la eklezio) aŭ malaprobo (de opinio rigardata kiel kontraŭkristana) fare de eklezia estraro: la anatemo de Leono Tolstoj konsistis en mallonga sinoda decido publikigita en la gazetaro.
- c)
- En katolikismo kaj iam en la malfrua judismo, solena kaj definitiva rita eksigo akompanata per eklezia aŭ sinagoga malbeno.
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:18.
- angle:
- anathema
- beloruse:
- пракляцьце, закляцьце, анатэма
- ĉeĥe:
- anatéma, církevní klatba
- france:
- anathème
- germane:
- Bann, Kirchenbann
- hebree:
- חֵרֶם
- hungare:
- 1.a Istennek szentelt dolog 1.b kiátkozás, anatéma
- japane:
- のろい, 破門 [はもん]
- katalune:
- 1.b anatema, excomunió
- latinece:
- 1.b excommunicatio major
- nederlande:
- banvloek
- pole:
- anatema, klątwa
- ruse:
- 1.a заклятие 1.b анафема 1.c проклятие
- slovake:
- kliatba
- ukraine:
- анафема, анатема, відлучення від церкви
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.