anatem/i JED anatemiserĉi 'anatemi' [anatem.0i] (tr) 1.[anatem.0i.tabui] En la Hebrea Biblio, tabui, apartigi por ofero: kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili (al la pastroj) [1]. 2.[anatem.0i.ekskomuniki] En la Nova Testamento kaj en la ortodoksismo, publike malakcepti ‐ eksigi (membron de eklezio) aŭ malaprobi (opinion rigardatan hereza aŭ kontraŭkristana): se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita (t.e. tiu ne rajtu resti membro de la eklezio) [2]; se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita [3]; ĉar mi volus, ke mi estu anatemita (t.e. disigita, apartigita) for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno, kiuj estas Izraelidoj [4]; malsaman interpreton de la koncepto anatemo demonstris la 5a Ekumena Koncilio, kiu anatemis origenismon, malgraŭ la opozicio de la okcidentaj episkopoj, kiuj ne komprenis, kiel eblas anatemi (en ilia interpreto, malbeni) mortinton. Rim.: En ortodoksismo anatemo rilate personon estas la sama afero kiel ekskomuniko en la okcidenta kristanismo. Ĝia celo estas ne puni la obstinulon, sed averti la fidelulojn pri ties herezo aŭ peko. [Sergio Pokrovskij] 3.[anatem.0i.malbeni] En katolikismo kaj iam en la malfrua judismo, solene kaj definitive rite eksigi kun eklezia aŭ sinagoga malbeno. elpeli, kondamni, malbeni1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 44:29.2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 16:223. La Nova Testamento, Al la Galatoj 1:84. La Nova Testamento, Al la Romanoj 9:3 angle: anathematize beloruse: праклінаць, заклінаць, абвяшчаць анатэму ĉeĥe: dát do klatby, uvalit klatbu, vyobcovat z církve ĉine: 3. 咒 [zhòu], 咒詛 [zhòuzǔ], 咒诅 [zhòuzǔ] france: jeter l'anathème (à, sur) germane: mit dem Bann belegen, mit dem Kirchenbann belegen, verfluchen hebree: החרים hungare: kiátkoz 2. kiátkozás, anatéma japane: のろう, 破門する [はもんする] katalune: 1. consagrar a l'extermini 2. anatematitzar, excomunicar nederlande: in de ban slaan pole: 2. ekskomunikować, wykluczyć ruse: 1. заклясть 2. анафематствовать, предавать анафеме 3. проклинать slovake: dať do kliatby, vyrieknuť kliatbu ukraine: проклинати anatemoserĉi 'anatemo' [anatem.0o] La ago anatemi: a)[anatem.0o.tabuo] En la Hebrea Biblio, tabuo, oferotaĵo: sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin [5]. b)[anatem.0o.ekskomuniko] En la Nova Testamento kaj en la ortodoksismo, publika malakcepto ‐ eksigo (de membro de la eklezio) aŭ malaprobo (de opinio rigardata kiel kontraŭkristana) fare de eklezia estraro: la anatemo de Leono Tolstoj konsistis en mallonga sinoda decido publikigita en la gazetaro. c)[anatem.0o.malbeno] En katolikismo kaj iam en la malfrua judismo, solena kaj definitiva rita eksigo akompanata per eklezia aŭ sinagoga malbeno. 5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:18. angle: anathema beloruse: пракляцьце, закляцьце, анатэма ĉeĥe: anatéma, církevní klatba france: anathème germane: Bann, Kirchenbann hebree: חֵרֶם hungare: 1.a Istennek szentelt dolog 1.b kiátkozás, anatéma japane: のろい, 破門 [はもん] katalune: 1.b anatema, excomunió latinece: 1.b excommunicatio major nederlande: banvloek pole: anatema, klątwa ruse: 1.a заклятие 1.b анафема 1.c проклятие slovake: kliatba ukraine: анафема, анатема, відлучення від церкви administraj notoj