Aldoni tradukojn al ReVo:

*aÅ­PV

*aÅ­

serĉi 'aŭ'
[au.0]
1.
[au.0.disiga]
Disiga konjunkcio :
a)
[au.0.elekta]
elekta, uzata por prezenti plurajn frazelementojn, kiuj sence malebligas unu la alia(j)n, kaj indiki neceson elekti inter ili: ĉu vi trinkos teon aŭ kafon? ĉu jes aŭ ne? ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? [1]; unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro [2]. substantivon povas determini aŭ artikolo aŭ alia determinilo, sed ne ambaŭ [3].
b)
[au.0.listiga]
listiga, uzata por prezenti liston da ioj: oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn [4]; tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! [5]; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo [6].
Rim.: Por neprigi aŭ emfazi la disigajn sencojn oni povas ripeti la konjunkcion korelative (ankaŭ antaŭ la unua listano): ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono [7]; al ili antaŭstarus la sekvanta [elekto]: (1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj ..., (3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, (4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova [8].
2.
[au.0.kuniga]
Kuniga konjunkcio, samsignifa kun „kaj ankaŭ“: [fundamentaj leĝoj] ... en kiuj neniu havas la rajton fari ... ian ŝanĝon aŭ aldonon [9]; tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj [10]; la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [11]; jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batalantoj [12];
3.
[au.0.kontrauxmeta]
Kontraŭmeta konjunkcio, indikanta ke nerealigo de la unua parto sekvigos realigon de la dua; similsenca al alie2: li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, aŭ perei en la torento de la ordinareco [13].
4.
[au.0.klariga]
Konjunkcio enkondukanta klarigon aŭ sinonimon; samsenca kiel „tio estas“, „alivorte“: pomujo aŭ (alivorte, alidirite) pomarbo estas vortoj egale bonaj; Usono aŭ (alinome) Unuigitaj Ŝtatoj.
HOM:aÅ­! (aj!, interj.)
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §25.
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §14.
3. J. C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
5. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §40.
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §15.
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
9. Zamenhof: AntaÅ­parolo al la Fundamento de Esperanto
10. Zamenhof: AntaÅ­parolo al la Fundamento de Esperanto
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §27.
12. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
afrikanse:
of
albane:
ose
amhare:
ወይም
angle:
or
arabe:
أو
armene:
Õ¯Õ¡Õ´
azerbajĝane:
və ya
beloruse:
ці, альбо
bengale:
বা
birme:
သို့မဟုတ်
bosne:
ili
bretone:
pe
bulgare:
или
ĉeĥe:
nebo
dane:
eller
estone:
või
eÅ­ske:
edo
filipine:
o
finne:
tai, (toistettuna: aÅ­ ... aÅ­ ) joko ... tai, [en demandoj neprigantaj elekton] vai, [t.e., alivorte] eli
france:
ou
galege:
ou
germane:
oder
guĝarate:
અથવા
haitie:
oswa
haÅ­se:
ko
hebree:
או
hinde:
या
hispane:
o
hungare:
vagy (kötőszó)
ide:
o, od
igbe:
ma ọ bụ
indonezie:
atau
irlande:
nó
islande:
eða
itale:
o (cong.)
japane:
または
jave:
utawa
jide:
אָדער
jorube:
tabi
kanare:
ಅಥವಾ
kartvele:
ან
kazaĥe:
немесе
kimre:
neu
kirgize:
же
kmere:
ឬ
koree:
또는
korsike:
o
kose:
okanye
kroate:
ili
kurde:
an
latine:
vel
latve:
vai
laÅ­e:
ຫຼື
litove:
arba
makedone:
или
malagase:
na
malaje:
atau
malajalame:
അഥവാ
malte:
jew
maorie:
ranei
marate:
किंवा
monge:
los yog
mongole:
буюу
nederlande:
of
nepale:
वा
njanĝe:
kapena
norvege:
eller
okcidentfrise:
of
panĝabe:
ਜ
paŝtue:
او یا
pole:
lub, albo 4. czyli
portugale:
ou
ruande:
cyangwa
ruse:
или
samoe:
poʻo
sinde:
يا
sinhale:
හෝ
skotgaele:
no
slovake:
alebo
slovene:
ali
somale:
ama
ŝone:
kana
sote:
kapa
sunde:
atawa
svahile:
au
svede:
eller
taĝike:
ё
taje:
หรือ, หรือว่า
tamile:
அல்லது
tatare:
яки
telugue:
లేదా
tibete:
ཡང་ན་
tokipone:
anu
turke:
veya, ya da, yoksa, yahut
ukraine:
або
urdue:
یا
uzbeke:
yoki
vjetname:
hoặc
volapuke:
ü, üd
zulue:
noma

aÅ­... aÅ­...

serĉi 'aŭ... aŭ...'
[au.00]
Konjunkcio duopa, uzata por kunigi du vortojn aŭ propoziciojn, kiuj prezentas la sole eblajn elektojn: diru tion aŭ al la kapitano, aŭ al la leŭtenanto[14]. VD:jen, ĉu
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio
angle:
either... or...
bulgare:
или… или
france:
ou... ou...
germane:
entweder... oder...
nederlande:
of... of..., ofwel... ofwel...
norvege:
enten... eller...

aÅ­o MatStokTerm

serĉi 'aŭo'
[au.0o]
KOMPMAT
Logika ligilo4 kaj la duloka logika operacio respondaj al la gramatika konjunkcio aŭ (pli ĝuste, kajaŭ): ĝia rezulto estas vero, se ajna el la argumentoj estas tia: en la programlingvo C unuopa vertikala streko | indikas laŭbitan aŭon, kaj duopa vertikala streko ||, la sorbeman aŭ logikan aŭon.
angle:
OR operator, (logical) conjunction
bulgare:
логическо ИЛИ, дизюнкция
germane:
Und-Verknüpfung, Konjunktion (Logik)
itale:
OR (inf.)
nederlande:
OF-operator, OR-operator
pole:
operator logiczny lub, konjunkcja
ruse:
операция ИЛИ, логическое сложение, дизъюнкция

kajaÅ­

serĉi 'kajaŭ'
[au.kaj0]
Kunordiga konjunkcio, indikanta ajnan el la du koncernaj aferoj sole aŭ ambaŭ kune; t.e. „A kajaŭ B“ validas, se validas ajna el: „nur A“; „nur B“; „kaj A kaj B kune“: kunhavi ... iliajn kodon kajaŭ datumojn [15].
Rim.: Imitante skribon nacilingvan, oni ofte skribas „kaj (aŭ)“ ktp; sed en la kunmetema Esperanto estas pli konforme al la spirito de la lingvo fari normalan kunmetitan vorton. [Sergio Pokrovskij]
angle:
and/or
bulgare:
и/или
germane:
und/oder, bzw.
itale:
ovvero
nederlande:
en/of
norvege:
og/eller
pole:
i/lub
ruse:
и (или)

kajaÅ­o PIV2

serĉi 'kajaŭo'
[au.kaj0o]
KOMPMAT
aÅ­o (pli emfaza termino, kontraste al disaÅ­o).
angle:
OR operator, (inclusive) disjunction
bulgare:
логическо ИЛИ, включващо ИЛИ, дизюнкция
germane:
(inklusives) Oder, (nicht-ausschließende) Disjunktion, Adjunktion
itale:
OR (inf.)
ruse:
операция ИЛИ, логическое сложение, слабая дизъюнкция

disaÅ­o PIV2

serĉi 'disaŭo'
[au.dis0o]
KOMPMAT
Logika ligilo4 kaj la duloka logika operacio respondaj al la disiga konjunkcio aŭ: ĝia rezulto estas vero, se tia ajna el la argumentoj, sed ne ambaŭ kune.
angle:
XOR operator, exclusive disjunction
bulgare:
изключващо ИЛИ, събиране по модул 2, равнозначност
germane:
exklusives Oder, ausschließende Disjunktion, Kontravalenz, XOR
itale:
XOR (inf.)
nederlande:
XOR-operator
ruse:
разделительное ИЛИ, сложение по модулю 2, строгая дизъюнкция

malaÅ­o

serĉi 'malaŭo'
[au.mal0o]
KOMPMAT
Logika ligilo4 kaj la duloka logika operacio kiu malveras se almenaŭ unu el ĝiaj argumentoj estas vera: x MALAŬ y = NE (x AŬ y) = (NE x) KAJ (NE y): ĝi do respondas al la komunlingva nek ... nek ...: malaŭo estas speciale interesa tial, ke ajna Bulea funkcio estas esprimebla per tiu sola operacio [16].
angle:
NOR operator, Peirce function, Nicod function, antialternative, joint denial, Peirce's arrow
bulgare:
логическо ИЛИ-НЕ, стрелка на Пирс
germane:
NOR-Verknüpfung, NOR-Gatter, Peirce-Funktion
itale:
NOR (inf.)
nederlande:
NOR-operator
ruse:
функция НЕ-ИЛИ

administraj notoj

~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kaj~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kaj~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.