*arbitr/a *arbitra serĉi 'arbitra' [arbitr.0a] Ne antaŭvidebla nek influebla de aliaj, sed nur laŭ ies volo aŭ kaprico: arbitraj reguloj [1]; obei la arbitrajn kapricojn de […] diktatoro [2]; tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, […] sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera [3]; estis surprize, kiel proksime li atingis la ĝustan rezulton per tia stranga, arbitra metodo [4]; ĉiuj pluaj transformiĝoj okazis ne kiel rezulto de individua arbitra volo, sed kolektive, en la kadro de la socio [5]; gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj [6]; la junan poeton defendis de arbitra juĝa persekuto tiaj famuloj, kiel la poetino Anna Aĥmatova [7]. konsekvenca, konvencia, orda, regula1aleatora, despota, hazarda, kaprica, libervola, subjektiva 1. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo2. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco7. Monato, Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto, 2003 angle: arbitrary beloruse: самавольны, адвольны, самаўпраўны, свавольны bretone: tidel bulgare: произволен, съзнателен, преднамерен ĉeĥe: arbitrární, arbitrérní, jednostranný, libovolný, svévolný france: arbitraire (adj.) germane: willkürlich, beliebig hebree: שרירותי hispane: arbitrario hungare: önkényes japane: 任意の [にんいの], 勝手気ままな [かってきままな] nederlande: willekeurig, arbitrair pole: arbitralny portugale: arbitrário rumane: arbitrar ruse: произвольный, своевольный, самоуправный slovake: náladový, svojvoľný, voľný svede: godtycklig tibete: གང་བྱུང་མང་བྱུང་ ukraine: довільний, самовільний, самочинний, свавільний arbitre serĉi 'arbitre' [arbitr.0e] En arbitra maniero: neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon [8]; [en] Volapuk [la] vortoj […] estas arbitre elpensitaj [9]; ŝtataj aferoj, arbitre decidataj de la pastroj [10]; nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn [11]; mi devis arbitre decidi pri kelkaj principoj [12]. laŭvole, trafe-maltrafe 8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo9. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto12. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto angle: arbitrarily beloruse: адвольна, свавольна france: arbitrairement germane: willkürlich, beliebig japane: 任意に [にんいに], 恣意的に [しいてきに] arbitroserĉi 'arbitro' [arbitr.0o] Agmaniero, decidmaniero arbitra: severaj [leĝoj] permesantaj nenian escepton nek arbitron [13]; ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro [14]; la virinoj en Romo admiris lian flekseman menson kaj la guston, pro kiu li gajnis la titolon de arbitro de eleganteco [15]; erari apartenas nur al la arbitro de la homaj kapabloj [16]; la aŭtoro ne agis laŭ propra arbitro, sed konsultis diversajn fakulojn [17]; legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro [18]. kaprico Rim.: Ne konfuzu kun arbitracio. 13. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V14. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI15. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I16. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 517. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 200718. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55) beloruse: свавольства, свавольле, самаўпраўнасць, самаўпраўства, самадурства bretone: tid bulgare: произвол ĉeĥe: libovůle, svévole france: arbitraire (subst.) germane: Willkür, Beliebigkeit hebree: שׁוֹפֵט hispane: arbitrariedad hungare: önkény nederlande: willekeur ruse: произвол, своеволие, самоуправство slovake: svojvôľa, svojvoľnosť administraj notoj