3arbitraci/o PV

arbitracio

JUREKON Decido pri ia grava malkonsento, farita de juĝanto elektita de la disputantoj: ĉiu internacia malkonsento devus esti finita per arbitracio; antaŭ […] arbitracia juĝantaro, la paroladoj povas daŭri eĉ plurajn tagojn [1]; la Internacia Arbitracia Kortumo en Hago [2]; en 1905 aperis la originala verko de Gaston Moch Historio Resuma de l’ Arbitracio Konstanta [3]; la Ligo sukcesis almenaŭ eviti plurfoje militon inter malgrandaj landoj kaj ilin devigi al arbitracio [4]; la demando devas esti submetita al arbitracia tribunalo, kiu konsistas el la ĝenerala sekretario de UEA kaj du membroj de la Estraro [5]. SUP:juĝoVD:mediacio
angle:
arbitration
beloruse:
арбітраж, арбітражны суд
ĉeĥe:
arbitráž, rozhodování, smírčí řízení
ĉine:
仲裁裁决 [zhòngcáicáijué], 仲裁裁決 [zhòngcáicáijué], 公断 [gōngduàn], 公斷 [gōngduàn]
france:
arbitrage (juridique)
germane:
Schiedsspruch, Schiedsurteil
hebree:
בוררות
hispane:
arbitraje
hungare:
választott bírósági döntés, választott bírósági ítélet
japane:
仲裁 [ちゅうさい]
katalune:
arbitratge
ruse:
арбитраж, третейский суд
slovake:
arbitráž, rozsudok, zmierovací súd
ukraine:
арбітраж, третейський суд

arbitracii

(tr)
Juĝi per arbitracio: la milita leĝo rajtigis la armeon arbitracii la konflikton [6]; Unuiĝintaj Nacioj ne sukcesis arbitracii la konflikton en eksa Jugoslavio [7]; la Eŭropa Juĝkortumo arbitracius disputojn inter la komisiono kaj la membroŝtatoj [8].
6. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
7. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
8. Monato, Lenio Marobin: Eŭropo: nepras forta, centra administrado, 2014
angle:
arbitrate
beloruse:
судзіць (аб арбітражным судзе), праводзіць арбітраж
ĉeĥe:
rozhodnout rozhodčím, vynést rozsudek
ĉine:
刨光 [páoguāng]
france:
arbitrer
germane:
durch Schiedsspruch entscheiden, schlichten, vermitteln
hebree:
לעשות בוררות
hispane:
arbitrar
hungare:
döntőbíráskodik, döntőbírósági ítéletet hoz
japane:
仲裁する [ちゅうさいする]
katalune:
arbitrar
slovake:
vyniesť rozsudok

arbitracianto, arbitraciulo, arbitraciisto

1.
JUR Interkonsentita juĝonto: ne ekzistas inter ni arbitracianto, kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ [9]; la koncernaj partioj, interkonsente, decidas elekti trian sendependulon, nomatan arbitracianto, kiu respondecos solvi la konflikton [10]. VD:mediacianto, mediatoro1, ombudo
2.
SPO Iu, kiu zorgas pri la respektado de la reguloj dum sporta konkurso: [en la] futbalmatĉo inter Albanio kaj Nederlando […] venkis la nederlandanoj, kvankam dubinde, pro diskutebla decido de la brita arbitraciisto [11]; semajnfine ŝi agas kiel arbitraciantino ĉe la matĉoj de la […] Virina Atleta Asocio [12]; [la] timoplena arbitracianto sukcesis ne elpeli serban futbaliston pro faŭlo kaj tuj poste ne prifajfi klaran punŝoton por Italio [13]; ruĝa karto montrata de arbitracianto dum matĉo [14].
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 9:33
10. Monato, Grupo Esperanto Marsejlo: Ĉu ni devas timi TTIP?, 2014
11. Monato, Bardhyl Selimi: Brulanta afero, 2008
12. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
13. Monato, Roberto Pigro: Futbalejo aŭ ĉu batalejo?, 2011
14. Monato, Jozefo Lejĉ: Adiaŭas fenomeno, 2011
angle:
arbitrator
beloruse:
арбітар (у судзе)
ĉine:
1. 仲裁人 [zhòngcáirén], 介紹人 [jièshàorén], 介绍人 [jièshàorén] 2. 公断人 [gōngduànrén], 公斷人 [gōngduànrén], 仲裁员 [zhòngcáiyuán], 仲裁員 [zhòngcáiyuán]
france:
arbitre (juge)
germane:
Schlichter, Schiedsrichter, Vermittler
hebree:
בּוֹרֵר
hungare:
döntőbíró, választott bíró
japane:
仲裁人 [ちゅうさいにん], 審判 [しんぱん]
ruse:
арбитр (судья)
slovake:
arbiter

administraj notoj