3arbitraci/o JED arbitracioserĉi 'arbitracio' [arbitr1.0o] [arbitr1.0o.JUR] Decido pri ia grava malkonsento, farita de juĝanto elektita de la disputantoj: ĉiu internacia malkonsento devus esti finita per arbitracio; antaŭ […] arbitracia juĝantaro, la paroladoj povas daŭri eĉ plurajn tagojn [1]; la Internacia Arbitracia Kortumo en Hago [2]; en 1905 aperis la originala verko de Gaston Moch Historio Resuma de l’ Arbitracio Konstanta [3]; la Ligo sukcesis almenaŭ eviti plurfoje militon inter malgrandaj landoj kaj ilin devigi al arbitracio [4]; la demando devas esti submetita al arbitracia tribunalo, kiu konsistas el la ĝenerala sekretario de UEA kaj du membroj de la Estraro [5]. juĝomediacio 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto4. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto angle: arbitration beloruse: арбітраж, арбітражны суд ĉeĥe: arbitráž, rozhodování, smírčí řízení ĉine: 仲裁裁决 [zhòngcáicáijué], 仲裁裁決 [zhòngcáicáijué], 公断 [gōngduàn], 公斷 [gōngduàn] france: arbitrage (juridique) germane: Schiedsspruch, Schiedsurteil hebree: בוררות hispane: arbitraje hungare: választott bírósági döntés, választott bírósági ítélet japane: 仲裁 [ちゅうさい] katalune: arbitratge ruse: арбитраж, третейский суд slovake: arbitráž, rozsudok, zmierovací súd ukraine: арбітраж, третейський суд arbitraciiserĉi 'arbitracii' [arbitr1.0i] (tr) [arbitr1.0i.JUR] Juĝi per arbitracio: la milita leĝo rajtigis la armeon arbitracii la konflikton [6]; Unuiĝintaj Nacioj ne sukcesis arbitracii la konflikton en eksa Jugoslavio [7]; la Eŭropa Juĝkortumo arbitracius disputojn inter la komisiono kaj la membroŝtatoj [8]. 6. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 19927. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 58. Monato, Lenio Marobin: Eŭropo: nepras forta, centra administrado, 2014 angle: arbitrate beloruse: судзіць (аб арбітражным судзе), праводзіць арбітраж ĉeĥe: rozhodnout rozhodčím, vynést rozsudek ĉine: 刨光 [páoguāng] france: arbitrer germane: durch Schiedsspruch entscheiden, schlichten, vermitteln hebree: לעשות בוררות hispane: arbitrar hungare: döntőbíráskodik, döntőbírósági ítéletet hoz japane: 仲裁する [ちゅうさいする] katalune: arbitrar slovake: vyniesť rozsudok arbitracianto, arbitraciulo, arbitraciisto serĉi 'arbitracianto' serĉi 'arbitraciulo' [arbitr1.0ulo] 1.[arbitr1.0ulo.JUR] Interkonsentita juĝonto: ne ekzistas inter ni arbitracianto, kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ [9]; la koncernaj partioj, interkonsente, decidas elekti trian sendependulon, nomatan arbitracianto, kiu respondecos solvi la konflikton [10]. mediacianto, mediatoro1, ombudo 2.[arbitr1.0ulo.SPO] Iu, kiu zorgas pri la respektado de la reguloj dum sporta konkurso: [en la] futbalmatĉo inter Albanio kaj Nederlando […] venkis la nederlandanoj, kvankam dubinde, pro diskutebla decido de la brita arbitraciisto [11]; semajnfine ŝi agas kiel arbitraciantino ĉe la matĉoj de la […] Virina Atleta Asocio [12]; [la] timoplena arbitracianto sukcesis ne elpeli serban futbaliston pro faŭlo kaj tuj poste ne prifajfi klaran punŝoton por Italio [13]; ruĝa karto montrata de arbitracianto dum matĉo [14]. 9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 9:3310. Monato, Grupo Esperanto Marsejlo: Ĉu ni devas timi TTIP?, 201411. Monato, Bardhyl Selimi: Brulanta afero, 200812. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 200913. Monato, Roberto Pigro: Futbalejo aŭ ĉu batalejo?, 201114. Monato, Jozefo Lejĉ: Adiaŭas fenomeno, 2011 angle: 1. arbitrator 2. referee, umpire beloruse: арбітар (у судзе) ĉine: 1. 仲裁人 [zhòngcáirén], 介紹人 [jièshàorén], 介绍人 [jièshàorén] 2. 公断人 [gōngduànrén], 公斷人 [gōngduànrén], 仲裁员 [zhòngcáiyuán], 仲裁員 [zhòngcáiyuán] france: arbitre (juge) germane: Schlichter, Schiedsrichter, Vermittler hebree: בּוֹרֵר hungare: döntőbíró, választott bíró japane: 仲裁人 [ちゅうさいにん], 審判 [しんぱん] ruse: арбитр (судья) slovake: arbiter administraj notoj