Aldoni tradukojn al ReVo:

*aparten/i

*aparteni

serĉi 'aparteni'
[aparte.0i]
(ntr)
1.
[aparte.0i.proprajxo]
EKON Esti ies propraĵo aŭ posedaĵo: la domo apartenas al li ― li estas mia onklo [1]; la gratuloj apartenas (estas merititaj de) […] al la tuta batalantaro [2]; (figure) la estonteco apartenas al ni [3]; (figure) jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi Marta ; eĉ […] rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi [4]; ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj [5]; el tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis Marta ; vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas PrV ; al ĉiu konvenas, kio al li apartenas PrV . VD:disponi1, havi2, posedi, proprieti
2.
[aparte.0i.aferoDe]
Esti afero de iu, dependi de: tiuj ĉi demandoj apartenas […] ekskluzive al la Lingva Komitato [6]; ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, aŭ pri aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj [7]; pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn, — nur al vi apartenas la venĝo [8]; ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj […], sed tio ne apartenas tien ĉi [9]; ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso [10]. VD:koncerni, tuŝi3
3.
[aparte.0i.partoDe]
Esti parto de io, iu el...: [tiu] sinjoro […] apartenas al la plej varmaj amikoj de ni [11]; jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon [12]; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem [13]; al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj [14]; ankaŭ mia patro apartenas al la estraro [15]; la simptomoj, kiujn ci priskribis, ne apartenas al nekuracebla malsano [16]; ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo Marta ; vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn Marta . VD:aliĝi, membri, partopreni
4.
[aparte.0i.aro]
MAT[17] (al aro) Esti elemento de ĝi: la nombro `2` apartenas al la aro de entjeroj; la fakton, ke elemento `a` apartenas al aro `bb E`, oni signas per `a in bb E` (legu: a apartenas al e, aŭ: a (estas) en e), aŭ per `bb E ∋ a` (legu: e enhavas a), ĝian malon per `a notin bb E`. VD:enhavi
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aÅ­gusto 1907
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, IV
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:23
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aÅ­gusto 1907
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aÅ­gusto 1907
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
9. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aÅ­gusto 1907
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, AntaÅ­parolo
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, AntaÅ­parolo
14. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
15. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
17. Plena Ilustrita Vortaro, aro
angle:
belong
beloruse:
належаць
ĉeĥe:
náležet
ĉine:
1. å±žäºŽ [shǔyú], 屬於 [shǔyú] 3. ä¸€äº‹ [yÄ«shì] 4. ä¸€äº‹ [yÄ«shì]
france:
appartenir
germane:
gehören 2. die Sache von jmd./etwas sein 3. Teil von etwas sein 4. angehören (als Element)
hebree:
להשתייך
hispane:
pertenecer
hungare:
tartozik al ĉiu konvenas, kio al li ~as: a magáé mindenkinek kedves.
itale:
appartenere
japane:
~のものである, ~に所属する [にしょぞくする]
nederlande:
behoren tot
norvege:
tilhøre
pole:
4. należeć, być elementem
portugale:
pertencer
ruse:
принадлежать
slovake:
náležať, patriť, prislúchať
svede:
tillhöra
ukraine:
належати

aparteno

serĉi 'aparteno'
[aparte.0o]
Ago, stato aparteni al io: lingvo […] plifortigas la senton de aparteno al la grupo [18]; devas malaperi ĉiuj privilegioj, bazitaj sur rasa, nacia, lingva aŭ religia apartenoj [19]; li malestime kapmontras mian jungŝturman bluzon, – […] ĝi estas kontraŭleĝa vesto, vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo Metrop .
beloruse:
прыналежнасьць, прычыннасьць, дачыненьне
germane:
Zugehörigkeit

apartenaĵo

serĉi 'apartenaĵo'
[aparte.0ajxo]
EKON
Propraĵo, posedaĵo, dependaĵo: tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj [20]; nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo, sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto Hamlet ; du kozakoj portis la duone senkonscian virinon, alia prenis ŝian apartenaĵon VojaĝImp ; la scienco kaj arto […] ĝis antaŭ nelonge estis apartenaĵo de fermitaj rondoj Ret . VD:havaĵo, posedaĵo, propraĵo, proprietaĵo
angle:
belonging, possession
beloruse:
маёмасьць
france:
bien (subst.), propriété
germane:
Eigentum, Eigenheit, Besitztum
hispane:
pertenencia
hungare:
tartozék, tulajdon
japane:
所有物 [しょゆうぶつ], 付属施設 [ふぞくしせつ], 属性 [ぞくせい]
nederlande:
bezit, eigendom
norvege:
eiendom
ruse:
принадлежность, собственность
slovake:
vlastníctvo
ukraine:
приналежність, власність

administraj notoj