3apartament/o JED apartamentoserĉi 'apartamento' [aparta.0o] 1.[aparta.0o.doma] Ĉiu el pluraj apartaj loĝejoj en domo: ŝi nun estas eksterurbe en domo kun du apartamentoj [1]; la nevo de Ĝoja Karal havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj [2]; ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda banĉambro, lito-plus-sidoĉambro, kaj manĝoĉambro [3]; la apuda ĉambro, kiu apartigis la geedzan apartamenton el la kuirejo, estis aliformigita en infanejon, en ĝi devis loĝi la guvernistino kun la du infanoj [4]; en la malsupra apartamento, korespondanta al la supra, estas la persono, kiu devas respondi, […] la voĉo iradas de supre malsupren kaj de malsupre supren [5]; unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj [6]; post tri semajnoj fariĝos libera loĝejo nro 46, […] mi rigardis ĝin, nu, ĝi estas ja proksimume kiel ĉiuj aliaj apartamentoj [7]; la novaj posedantoj prizonkamerojn rekonstruus por tie establi komfortajn apartamentojn[8]. etaĝo, mansardo, partero2 2.[aparta.0o.hotela] Komforta, eĉ luksa, loĝejo el pluraj apartigitaj ĉambroj en hotelo, por dispono de gastoj: fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun Maziero al ŝi ĝentile donis, en la dua etaĝo de sia hotelo, por la tuta daŭrado de la gefianĉiĝado [9]; ŝia malgranda apartamento de la Varena strato superis la ĝardenon de la Prelonga hotelo [10]; la rokmuzikisto kaj la aktorino, ĉiam kunaj, tiam kunloĝis en la apartamenta hotelo Domina Plaza [11]. feria apartamento, pensiono1 3.[aparta.0o.kastela] Unu aŭ du vicoj da ĉambroj kun kuna funkcio apartigitaj en kastelo, ekz-e por dispono de la reĝa familio, gastoj, por aŭdiencoj, baloj k.s.: la grandoficiroj kaj grandoficirinoj de la Reĝeco kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto [12]; ili loĝis ankoraŭ en la kastelo, en sia iama apartamento [13]; se vi deziras trairi kelkajn el la plej luksaj apartamentoj de la reĝo, al kiuj oni ordinare ne allasas fremdulojn, mi tre volonte kondukos vin [14]. Unuvicaj apartamentoj apartigitaj per koridoroj en la kastelo de Meudon PD [15]alo1.c, galerio1.c 1. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 32. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 33. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 10. Virina Rideto Pli Kaptas Ol Reto.4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua5. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXII6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto8. Last: Entreprenistoj interesiĝas pri prizonoj, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 9a9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa11. Monato, Laimius Stražnickas: En ĉiu malbono ..., 200512. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVIII13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI15. Jules Hardouin-Mansart, http://www.artandarchitecture.org.uk/images/conway/8365063d.html: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Plans_of_ground_floor_and_second_floor_of_the_Chateau_Neuf.jpg angle: 1. apartment (usone), flat (brite) 2. suite (hotel), 3apartments beloruse: апартамэнт, кватэра bulgare: апартамент ĉeĥe: apartmá ĉine: 2. 套房 [tàofáng], 公寓式住房 [gōngyùshìzhùfáng] 3. 公寓式住房 [gōngyùshìzhùfáng], 公寓 [gōngyù], 公寓房間 [gōngyùfángjiān], 公寓房间 [gōngyùfángjiān] france: 3appartement 2. appartement (de luxe) germane: 1. (Etagen-)Wohnung 2. 3Appartement, Hotelsuite, Zimmerflucht 3. Appartement (Schloss), Enfilade, Raumflucht hebree: דירה hispane: 2. vivienda, piso, apartamento, 3apartamiento hungare: lakosztály, apartman itale: 3appartamento japane: アパートメント, フラット pole: 3apartament portugale: 3aposento rumane: apartament ruse: роскошная квартира, апартаменты slovake: apartmán ukraine: (розкішна) квартира, апартаменти administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.