*loĝ/i UV

*loĝi

(x)
1.
Daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivadas: li loĝas ekster la urbo [1]; la rusoj loĝas en Rusujo [2]; kiu loĝis en la domo kontraŭ ni [3]? se la tero estus loĝata […] de saĝuloj [4]; insuloj […] loĝataj de sennombraj birdaj aroj [5]; la lando de via fremdeloĝado [6]; loĝloko [7]; (figure) en nia karno, en nia malbona naturo loĝas nenio bona [8]!
2.
Gasti: loĝi ĉe amiko, en hotelo; loĝi dum kelkaj tagoj ĉe familio de kamparanoj [9].
angle:
dwell, inhabit, live, reside
beloruse:
жыць, насяляць, засяляць
bulgare:
живея, обитавам
ĉeĥe:
bydlet
ĉine:
1. 居住 [jūzhù] 2. 做客 [zuòkè]
france:
habiter, loger
germane:
wohnen, gastieren, übernachten 1. wohnen
hebree:
לגור
hispane:
habitar, vivir, residir, morar
hungare:
lakik, él (lakik)
indonezie:
berkediaman, berdomisili, bertempat tinggal, tinggal
japane:
住む [すむ], 居住する [きょじゅうする], 泊まる [とまる], 滞在する [たいざいする], 宿る [やどる]
malaje:
1. meninggal 2. tetamu
nederlande:
logeren 1. wonen
pole:
1. mieszkać 2. mieszkać, zamieszkiwać
portugale:
1. morar, habitar 2. hospedar-se
ruse:
проживать, жить 1. обитать, населять
ukraine:
жити, проживати, мешкати

*loĝanto

Tiu, kiu loĝas ie: tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj [10]; la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj [11]; la loĝantoj de la lando [12]; alia loĝanto de la strato [13].
angle:
dweller, inhabitant, resident
beloruse:
жыхар, насельнік
ĉine:
居民 [jūmín]
france:
habitant, occupant (d'une habitation)
germane:
Bewohner
hispane:
habitante
hungare:
lakó, lakos
indonezie:
penduduk, penghuni
japane:
住民 [じゅうみん], 居住者 [きょじゅうしゃ], 宿泊者 [しゅくはくしゃ]
nederlande:
bewoner
pole:
mieszkaniec
portugale:
morador, habitante
ruse:
житель, обитатель
ukraine:
житель, мешканець, жилець

loĝantaro

POL Tuto de la homoj loĝantaj en loko, urbo, provinco, lando...: la loĝantaro de la urbo dividiĝis [14]; bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro Marta ; la tuta loĝantaro de la tero [15].
angle:
population
beloruse:
насельніцтва
ĉine:
人口 [rénkǒu]
france:
habitants, nombre d'habitants, population
germane:
Einwohner (Plur.)
indonezie:
populasi
japane:
住民 [じゅうみん], 人口 [じんこう]
pole:
mieszkańcy
ruse:
население
ukraine:
населення

loĝebla

Kie oni povas loĝi: ili venis en landon loĝeblan [16]; iu vendos loĝeblan domon en urbo, kiun ĉirkaŭas muro [17]; ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero [18]; la insulo restis plejparte neloĝebla pro venena gaso [19].
angle:
habitable
beloruse:
жылы
ĉine:
宜居的 [yí jū de]
france:
habitable
germane:
bewohnbar
hispane:
habitable
hungare:
lakható
indonezie:
layak huni
japane:
居住できる [きょじゅうできる], 宿泊できる [しゅくはくできる]
nederlande:
bewoonbaar
pole:
mieszkalny
portugale:
habitável
ruse:
жилой, пригодный для жилья
ukraine:
придатний для житла

*loĝejo

Loko, domo aŭ ĉambraro, kie oni loĝas: ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo [20]; mia loĝejo estas mia reĝejo PrV ; ne bruligu fajron en ĉiuj viaj loĝejoj en la tago sabata [21]; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia loĝejo [22]; Babel […] fariĝis loĝejo de demonoj [23]; la tuta loĝejo [de la muso] konsistis el malgranda kaverno sub la stoploj [24]; somerloĝejo [25]; grandsinjora loĝejo [26]; la loĝejo de la surtera etaĝo [27]; mi ekloĝis en la kelloĝejo [28]; la loĝejo de la taglaboristino [29]; [ili] translokiĝas […] el la malnova loĝejo en la novan [30]; post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo Marta ; (figure) en la domo de mia patro ekzistas multe da loĝejoj, diris Kristo [31]; (figure) terura ŝlosilo, kiu fermas post mi la malliberejon de la vivo kaj malfermas antaŭ mi la loĝejon de la eterna nokto [32].
angle:
abode, dwelling, house, residence
beloruse:
жыльлё, жытло, кватэра
ĉine:
住所 [zhùsuǒ]
france:
appartement, habitation, logement
germane:
Wohnung
hungare:
lakás
indonezie:
kediaman, domisili, tempat tinggal
japane:
住みか [すみか], 住居 [じゅうきょ], 宿泊所 [しゅくはくじょ], 宿舎 [しゅくしゃ]
nederlande:
woning
pole:
mieszkanie, lokal
ruse:
жильё, жилище, квартира
tibete:
གནས་ཚང་
ukraine:
житло, помешкання, квартира

loĝigi

(tr)
Havigi loĝejon al iu: loĝigi laboristojn en barako; en la plej bona loko de la lando loĝigu vian patron [33]; [li] ekloĝigis ilin en la urboj de Samario [34]; Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena [35]; li tuj sendos al vi […] tutan regimenton por enloĝigi [36]; en la subtera etaĝo li loĝigis grekajn soldatojn [37]; volonte mi loĝigos vin en mia palaco [38].
angle:
accomodate, give a home to, put up
beloruse:
пасяляць, усяляць
ĉine:
收留 [shōuliú], 窝藏 [wōcáng], 窩藏 [wōcáng]
france:
héberger, loger (quelqu'un)
germane:
beherbergen
hispane:
acoger, hospedar
hungare:
elszállásol
indonezie:
mengakomodasi, menampung
japane:
住まわせる [すまわせる], 泊める [とめる]
nederlande:
huisvesten
pole:
dać mieszkanie, zakwaterować
portugale:
alojar, hospedar
ruse:
заселять, поселять, вселять
ukraine:
заселяти, поселяти

amasloĝejo

ARKI Loko aranĝita por densa loĝado de multaj homoj, kie privateco mankas: ESP kutime en UK-j amasloĝejo estas ekzemple gimnastejo de lernejo [39]; longaj labortempoj, malsanigaj amasloĝejoj, infanlaboro, mallonga vivdaŭro, mankanta laborprotekto estis kelkaj el la mankoj [40].
39. Nori: Amasloĝejo dum la UK, Esperantistaj Vegetaranoj, 2007-01-14
40. T. Bergmann: La socialisma disvolvo-strategio de la PR Ĉinio, Monda Asembleo Socia, 2008-08-27
angle:
dormitory (dorm), barracks
france:
grand ensemble, logement collectif
germane:
Massenquartier
indonezie:
asrama, dormitori
japane:
簡易宿泊所 [かんいしゅくはくじょ]
portugale:
alojamento coletivo
ukraine:
гуртожиток

ekloĝi

Aranĝi sian restadon en nova loko: ne iru en Egiptujon, por tie ekloĝi [41]; ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis [42]; [li] ekloĝis sur la monto [43]; ŝi ekloĝis en la alta mansardo Marta ; ni povis ekloĝi en ĉi tiu dometo IK .
angle:
settle in, take up residence
ĉine:
落戶 [luòhù], 落户 [luòhù], 定居 [dìngjū], 安家 [ānjiā]
france:
s'installer (pour habiter)
germane:
beziehen (Wohnung), einziehen (Wohnung), unterkommen
japane:
住みつく [すみつく], 居を定める [きょをさだめる]
pole:
zamieszkać, urządzić się
ruse:
поселиться
ukraine:
замешкати, поселитися, переїхати на.., перебратися на..

enloĝiĝi

Preni, ekokupi loĝejon: ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie [44]; ili […] enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj [45]; li enloĝiĝis en la hotelo [46]; antaŭ ol vi enloĝiĝas en mian ĉambron, mi devas al vi rimarki, […] ke oni akurate pagu la luan pagon FK .
angle:
settle in, take up residence
beloruse:
усяляцца, засяляцца
ĉine:
定居 [dìngjū]
france:
emménager, s'installer (emménager)
germane:
einziehen
hungare:
beköltözik
indonezie:
bermukim, menetap
japane:
入居する [にゅうきょする]
nederlande:
zijn intrek nemen
pole:
zamieszkać, wprowadzić się
ruse:
вселяться, вселиться, заселиться

kunloĝanto

Loĝanto de sama loĝejo: la produktaĵoj […] estu manĝaĵo por vi ĉiuj: por vi, por via sklavo, […] kaj por via kunloĝanto, kiuj loĝas ĉe vi [47]; li babilis kvazaŭ ni ja estas ankoraŭ kunloĝantaj kiel geedzoj [48]; tie ĉi loĝas homoj de diversaj naciecoj, kutimoj, religioj, rekonante la rajton al alieco de ĉiu kunloĝanto [49]. VD:domano
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:6
48. Monato, Betty Chatterjee: Karulino kanibalino, 2007
49. Zofia Banet-Fornalowa: Landlimoj sen limoj, Monato, 2000/10, p. 11
angle:
roommate
ĉine:
室友 [shìyǒu], 同屋 [tóngwū], 舍友 [shèyǒu]
france:
commensal, colocataire
germane:
Mitbewohner
indonezie:
teman sekamar
pole:
współlokator
tibete:
ཤག་རོགས་

pasloĝanto

Portempa restanto en loko, en lando: fremdulo kaj pasloĝanto mi estas ĉe vi [50]; li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso [51]. VD:gasto, migri, nomado
angle:
sojourner, temporary dweller, temporary resident
ĉine:
过客 [guòkè], 過客 [guòkè], 宾 [bīn], 賓 [bīn], 客 [kè]
france:
hôte de passage
germane:
Durchreisender, Gast
indonezie:
penghuni sementara
ruse:
временный житель

praloĝanto

Iu el la plej antikve konataj loĝantoj de lando: intermiksiĝas tradicioj de praloĝantoj kaj hispanoj [52]; la praloĝantoj de la amerika kontinento a [53]; ŝajnas, ke parto de la praloĝantoj de Finnlando rigardis sin kiel posteulojn de la alko [54]; la Akkadai (aŭ montanoj), la praloĝantoj en la orienta, monta parto de la Babela regno [55]. VD:indiĝeno
52. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
53. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
54. Monato, Saliko: Praa religia temo, 2009
55. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3a, Lemuel daŭrigas sian esploron
angle:
aboriginal
ĉine:
土人 [tǔrén], 土着居民 [tǔzhùjūmín], 土著居民 [tǔzhùjūmín], 山地人 [shāndìrén]
france:
indigène (subst.)
germane:
Ureinwohner
indonezie:
bumiputra, penduduk asli, inlander, pribumi
japane:
先住民 [せんじゅうみん], 原住民 [げんじゅうみん]
ruse:
древнейший житель
ukraine:
автохтон, корінний житель, тубілець

priloĝi

(tr)
Esti loĝanto, resti en: kiam Jerusalem estis priloĝata kaj bonstata [56]. VD:okupi
angle:
inhabit
ĉine:
寓居 [yùjū], 居住于 [jūzhùyú], 居住於 [jūzhùyú], 生息 [shēngxī]
france:
occuper (un lieu, y résider)
germane:
bewohnen
indonezie:
mendiami, menduduki (menempati), menghuni, mengokupasi, menempati
pole:
zamieszkiwać, zajmować, zasiedlać
ruse:
населять

transloĝiĝi

Ŝanĝi sian loĝejon, kaj okupi alian: li transloĝiĝis al la monto [57]; el la belegaj ĉambroj, en kiuj li antaŭe loĝis, li devis transloĝiĝi […] en malgrandan frontonan ĉambreton tute sub la tegmento [58]; en ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo PrV ; komisario de transloĝiĝoj [59]; poste ni transloĝiĝis Moskvon Metrop .
angle:
change one's dwelling, move, relocate
beloruse:
перасяляцца
ĉine:
搬移 [bānyí], 搬迁 [bānqiān], 搬遷 [bānqiān], 徙 [xǐ], 搬家 [bānjiā], 搬走 [bānzǒu]
france:
déménager
germane:
umziehen
hispane:
mudarse
hungare:
költözik, átköltözik
indonezie:
pindah rumah, pindahan rumah
japane:
転居する [てんきょする], 引っ越す [ひっこす]
nederlande:
verhuizen
pole:
przeprowadzać się
portugale:
mudar-se (de endereço)
ruse:
переселяться

administraj notoj