2akapar/i JED akapariserĉi 'akapari' [akapar.0i] (tr) 1.[akapar.0i.EKON] Aĉeti kiel eble plej multajn varojn, kaj poste, per reteno, maloftigi ilin sur la merkato, por vendi ilin pli kare: ni dediĉis niajn vivojn ne al akaparo de oro, sed por la filozofio kaj ni estis tre feliĉaj [1]; okcidentaj industri-landoj volas akapari la merkaton de la tria mondo sub mantelo de altruismo [2]; la ekonomika milito en nia tutmondigita kapitalismo temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon [3]. foraĉetiakumuli, amasigi, monopoligi 2.[akapar.0i.forpreni] Alproprigi al si, kaŭzante al aliaj malutilon: tio kuraĝigis ribelantojn […] ekmiliti [kaj] akapari la riĉaĵojn de KDR: lignon, oron, eburon, diamantojn [4]; sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultatoj devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj aŭ individuaj esplorantoj [5]; la rerideto de la knabino estis tre malgaja […] la juĝisto iĝis kutima kaj ordinara terloĝanto kun avido kaj akaparemo en la koro, kiu nun volis posedi [6]; (figure) mi timas, ke mi akaparas multe de via tempo, sed vi ne povas prezenti al vi, kiom mi ŝatas vian amikecon [7]; Interreto kaj tuttera teksaĵo […] tiu ĉi mirinda ilo, kiu povus esti uzata por kulture riĉigi la homaron, estas akaparita de fiuloj [8]. militakiri, okupacii, pretendi, rabi, uzurpi 1. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Logos2. Monato, Stefan Maul: Primitive, 20063. MonatoS. Maul4. Monato, Zanandu Ntomono Zola: Afriko: Soldatoj – sed neniaj solvoj5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.7. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX8. Monato, Garbhan Macaoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, 2003 angle: 1. corner the market 2. usurp beloruse: 1. скупаць (для спэкуляцыі) 2. узурпаваць ĉeĥe: keťasit, skupovat zboží, šmelinařit, šmelit france: accaparer germane: 1. aufkaufen, künstlich verknappen, den Markt beherrschen [durch Verknappung] 2. an sich reißen, usurpieren, (widerrechtlich) aneignen, sich einverleiben, in Beschlag nehmen, für sich beanspruchen hebree: לאגור סחורות hispane: acaparar japane: 買占める [かいしめる], 独占する [どくせんする] nederlande: z. toe-eigenen 1. opkopen pole: spekulować portugale: açambarcar 1. fazer truste rumane: acapara, monopoliza ruse: 1. скупать (весь товар на рынке) 2. узурпировать, урвать (разг.) slovake: skupovať tovar, úžerníčiť, šmeliť 1. vykupovať (špekulatívne) 2. uchvátiť (prisvojiť si svede: 1. uppköpa (i spekulationssyfte) 2. lägga beslag på turke: tekeline almak, istifçilik etmek ukraine: скуповувати, баришувати, спекулювати, гендлювати administraj notoj