*admon/i UV *admoni serĉi 'admoni' [admon.0i] (tr) 1.[admon.0i.instigi] Instigi, kuraĝigi per firma parolo al ago aŭ plenumo de devo: mi ne sciis, kiu li estas kaj trifoje mi admonis lin respondi aŭ foriri [1]; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn […] forlasi la ŝipon [2]; mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo [3]; vi garantias por li, li admonis, sin turnante al la maljuna soldato [4]; la pastro […] admonis la popolamason disiri [5]; Por mi lin restigu! Korege, // Sed vane ŝi Zeŭson admonis [6]; admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon, alie ni forbruligos per fajro vin [7]; tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo [8]; la kamentubisto admonis ŝin per (al) prudento [9]; mi scias, kial Grace […] tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino [10]; admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian [11]. alvoki2, apelacii, disciplini, memorigi1, 2.[admon.0i.riprocxi] Riproĉi pasintajn agojn postulante pli bonan konduton: Mentezufis admonis min kiel maldiligentan lernanton [12]; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li [13]; [la profetoj] admonis ilin, sed ĉi tiuj ne atentis [14]; se homo ofte admonita restos obstina, li subite pereos sen ia helpo [15]; (figure) li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron, kaj fariĝis granda sereno [16]. skoldi, averti 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-114. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:158. La Nova Testamento, S. Mateo 16:209. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto10. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 189111. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 5:1112. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:1714. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:1915. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:116. La Nova Testamento, S. Mateo 8:26 angle: admonish 1. exhort, advise 2. censure, reprimand beloruse: 1. угаворваць, схіляць 2. адгаворваць bretone: 1. atizañ, broudañ 2. skandalat, krozal da bulgare: убеждавам, уговарям, увещавам ĉeĥe: domlouvat, domluvit, nabádat, napomínat, pobádat ĉine: 1. 三令五申 [sānlìngwǔshēn] 2. 俛 [miǎn], 励 [lì], 勵 [lì], 劝诫 [quànjiè], 勸誡 [quànjiè], 劝谏 [quànjiàn], 勸諫 [quànjiàn], 劝 [quàn], 勸 [quàn] france: 1. exhorter, appeler (à faire qc), édifier (exhorter à se bien comporter), mettre en garde, ordonner (exhorter) 2. réprimander, admonester, avertir (réprimander), blâmer (réprimander), disputer (réprimander), gronder (réprimander), menacer (réprimander), reprocher (à) germane: 1. anhalten, auffordern 2. ermahnen, verwarnen, rügen hebree: לִנְזוֹף hispane: 1. exhortar, apelar, inducir 2. reprender, amonestar, advertir, regañar hungare: 1. int, buzdít 2. int (dorgál), dorgál indonezie: memperingatkan, [tegur] menegur itale: ammonire, diffidare japane: 言い聞かせる [いいきかせる], 勧告する [かんこくする], 強く勧める [つよくすすめる], 戒める [いましめる], 訓戒する [くんかいする], 説諭する [せつさとする], 叱責する [しっせきする] nederlande: 1. aanmanen 2. berispen pole: 1. wzywać, zachęcać portugale: 1. exortar, induzir 2. admoestar, advertir, repreender rumane: 1. admonesta ruse: 1. уговаривать, убеждать 2. отговариват ь slovake: napomenúť, napomenúť, napomínať 1. vyzývať, nabádať 2. napomínať svede: 1. uppmana 2. förmana ukraine: умовляти, напучувати, закликати кого-н. зробити що-н., спонукати admonoserĉi 'admono' [admon.0o] Ago kaj vortoj de admonanto: aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, por ke vi poste estu saĝa [17]; li ne povis elpeli el sia kapo strangan antaŭtimon, sinadmonon, ke lia pasia amo al Zalmuna enhavas en si ion nebonan [18]; mi ne povas deteni min de admono: via malĝojo estas kaŭzata grandaparte de tro malvasta perspektivo [19]; „por pensadi pri homaro, atendu kelkajn jarojn!“ sonis admono patra [20]; la homaranismo [...] varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado [21]; Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ la petoj de la amikoj, malgraŭ la admonoj de la superuloj [22]; kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon [23]; al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono PrV ; eĉ mia Bub' stariĝis sen admono [24]; kvalito bona ne bezonas admonon (reklamon) PrV ; vorto sona estas plej admona PrV . 17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:2018. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 319. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro I20. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof21. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Ruslanda Esperantisto 1906 n-ro 5, p. 102-10622. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VII23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:3224. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 15 angle: admonition beloruse: угаворваньне, угаворы, пераконваньне bretone: atizadur, skandal bulgare: убеждаване, уговаряне, увещаване, увещание ĉeĥe: napomenutí, upomenutí, upomínka france: exhortation, réprimande, admonestation, avertissement (réprimande), mise en garde, ordre (exhortation), reproche hebree: תוֹכֵחָה hispane: exhortación, reprimenda, amonestación, advertencia, reproche hungare: buzdítás, intés, dorgálás, intelem, figyelmeztetés kvalito bona ne bezonas ~on: a jó bornak nem kell a cégér. vorto sona estas plej ~a: szóból ért az ember. itale: ammonizione, ammonimento, esortazione, avvertimento (monito), monito, diffida, lezione (consiglio) japane: 勧告 [かんこく], 勧め [すすめ], 訓戒 [くんかい], 説諭 [せつゆ], 叱責 [しっせき] pole: admonicja, napomnienie rumane: admonestare ruse: увещание, уговоры slovake: napomenutie deadmoniserĉi 'deadmoni' [admon.de0i] Admoni ne fari, admoni al la malo: la ŝajne senkulpa vorteto „aliel“ kunportas tiom da ŝanĝoj, ke oni devas strikte deadmoni de ĝia uzo [25]; vidinte lin bati knabon, vi pensas, ke vi devas lin deadmoni [26]; malgraŭ sia granda aĝo kaj nia insista deadmono li iris al la trajnhaltejo por nin atendi [27]. admonimalinstigi, dekonsili, malkonsili 25. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/tabelvortoj/ali-vortoj.php26. Ĉina Radio Internacio, http://esperanto.cri.com.cn/esperanto/2003/Jul/144986.htm27. El Popola Ĉinio, http://www.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/9910/bd99-10-9.html angle: dissuade from, advise against beloruse: адгаворваць, разупэўніваць bretone: dibennadiñ, dizaliañ bulgare: разубеждавам ĉeĥe: zrazovat (někoho něco udělat) france: dissuader, décourager (de faire qc), détourner (de l'intention de faire qc), mettre en garde (contre qc/qn) de~o: dissuasion, mise en garde (contre qc/qn). germane: abraten von, abbringen von hispane: disuadir, desanimar (de hacer algo), poner en guardia (contra alguien o algo) de~o: disuadir, llamar la atención (contra algo o alguien). hungare: lebeszél, óva int de~o: lebeszélés, óva intés. itale: dissuadere, sconsigliare de~o: dissuasione, monito. japane: 思いとどまらせる [おもいとどまらせる], ~しないよう説得する [しないようせっとくする] pole: odradzać, zniechęcać ruse: отговаривать slovake: odhovárať, odrádzať Readmonoserĉi 'Readmono' [admon.Re0o] Kvina libro de la hebrea Leĝo, parto de la Biblio, kie Dio denove admonas la Izraelidojn al sia servo: du kvadrataj ledaj skatoletoj enhavantaj pergamenaĵon kun, hebree, tekstoj el la Biblio (Readmono 6, 4-9, kaj 11, 13-21; Eliro, 13, 1-10, kaj 11-16), kiujn ortodoksaj judoj ligas al la maldekstra brako kaj al la frunto por matenpreĝi, memore pri la devo observi la Di-leĝon [28]; ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige (Readmono 23:19) [29]; el la Malnova Testamento Zamenhof tradukis: La Predikanto (1907), La Psalmaro (1908), La Sentencoj de Salomono (1909), Genezo (1911), Eliro (1912), Levidoj (1912), Nombroj (1914), Readmono (1914) [30]. 28. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 129. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 1630. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto angle: Deuteronomy beloruse: Другі Закон (кніга Бібліі) bretone: Adlezenn bulgare: Второзаконие france: Deutéronome germane: Deuteronomium hispane: Deuteronomio hungare: Deuteronomium, Második Törvénykönyv, Mózes 5. könyve indonezie: Ulangan (kitab) itale: Deuteronomio japane: 『申命記』 [『しんめいき』] pole: Księga powtórzonego prawa portugale: Deuterônimo ruse: Второзаконие ukraine: Второзаконня administraj notoj