abol/i PIV1 , abolici/i PVEF aboli, aboliciiserĉi 'aboli' serĉi 'i' [abol.0i] (tr) 1.[abol.0i.JUR] Per jura akto definitive nuligi leĝon aŭ forigi kutimon: sklaveco estis abolita en Brazilo en 1888; ili reeltrovos […] ĉiujn laŭŝajne malgravajn kutimojn kiujn la antaŭuloj abolis [1]; la prezidento Putin aboliciis la ŝtatan komitaton pri ekologio kiel memstaran organizaĵon [2]; estas afero de la ŝtatoj difini kaj redifini, ratifi kaj aboli sian pun-juron [3]; aboli leĝojn de eksa Jugoslavio bremsantajn privatigon [4]; ni trovu vojon por aboli atomarmilojn per koncentrado de solidarecaj fortoj de mondaj civitanoj [5]; naciaj registaroj abolis la parlamenton de Norda Irlando en 1972 [6]; Butano, Grekio, Samoo, Senegalo kaj Turkio […] abolis la mortpunon [7]. 2.[abol.0i.FIG] (figure) Malfondi, ĉesigi: Germana Poŝto jam aboliciis – pro interreto – la telegramservon [8]. ĉesigi, fini1, forigienkonduki, establi1, fondi, starigi1. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-93. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 44. Monato, Bardhyl Selimi: Kial daŭre tumultoj?5. Monato, Tetu Makino: Minacata la kontraŭmilita konstitucio6. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio7. Monato, Marko Naoki Lins: Ekzekutado ekzekuciata8. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12 angle: abolish beloruse: адмяніць, скасаваць bretone: terriñ (ul lezenn) ĉeĥe: vymýtit zvyk, zastavit soudní řízení, zrušit zákon ĉine: 1. 开禁 [kāijìn], 開禁 [kāijìn], 撤銷 [chèxiāo], 撤销 [chèxiāo] 2. 取消 [qǔxiāo] dane: afskaffe, ophæve, afskaffelse, abolition france: abolir, abroger, annuler (par un acte juridique) germane: aufheben, abschaffen, einstellen (abschaffen) hebree: בוטל, לבטל hispane: abolir hungare: eltöröl itale: abolire, abrogare japane: 廃止する [はいしする] katalune: abolir, revocar, abrogar nederlande: afschaffen okcitane: abolir perse: لغو کردن، برچیدن pole: umorzyć, uchylić, znieść portugale: abolir, anular, extinguir, revogar ruse: отменить, упразднить slovake: dekrét, odstrániť zvyk, odstrániť zákon, zrušiť (zákon, obyčaj), zrušiť ukraine: скасовувати abolo, abolicio serĉi 'abolo' serĉi 'o' [abol.0o] [abol.0o.JUR] Jura forigo, malvalidigo de leĝo, regulo, kutimo: en 1872 Mori Arinori, la posta japana ministro pri klerigado, eĉ proponis la abolon de la japana lingvo kaj ties anstataŭigon per la angla: tiun ideon tamen oni ne konsideris serioze [9]; abolon de ĉi tiuj diskriminaciaj dispozicioj iniciatis gejaj organizaĵoj jam en 1993 per propono submetita al la Konstitucia Kortumo [10]. (figure) la koncepto de „neŭtrala religio“ povas pluvivi nur ĉe kompleta abolicio de la kredo entute [11]; por pensantaj homoj fariĝis neakcepteblaj antaŭjuĝoj seksaj, rasaj aŭ naciaj, kaj […] malgraŭ ilia pluekzistado regas forta tendenco al ilia kompleta abolicio [12]. 9. Isikawa T.: Ĉina ideografio: ĉu kateno aŭ heredita trezoro?, Monato, 2018:04, p. 14a10. Monato, István Ertl: Gajiĝas gejoj, 200311. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 200712. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9 beloruse: абаліцыя, адмена, скасаваньне ĉine: 使无效 [shǐwúxiào], 使無效 [shǐwúxiào] france: abolition germane: Aufhebung, Abschaffung, Einstellung (Abschaffung) ukraine: аболіція, скасування administraj notoj