lezi
(tr)
- 1.
- Kaŭzi patologian difekton aŭ ŝanĝon en organo: skarlatino ofte lezas iun organon; koncerne la pulmojn: fumi kanabon ja lezas ilin [1]; [li] dum jaroj sisteme planis siajn atencojn, […] aĉetis pafilojn kaj specialan municion, kiu maksimume lezu trafitan korpon [2]. dolorigi, vundi1
- 2.
- (figure) Kaŭzi damaĝon: la milito lezis internacian leĝaron kaj tiel starigis danĝeran precedencon [3]; oni preskaŭ hontas lezi per dikaj turismaj botoj la vojetojn tra ekflorantaj arbaroj [4]; neologismoj, kiuj tute ne lezas la strukturon de la lingvo [5]. damaĝi, difekti, malrespekti, malobei, malobservi, ofendi, treti2
1.
Monato, Paulo Sérgio Viana: El Kanado pri kanabo, 2013
2. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 2012
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
4. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj, 2004
5. Franz-Georg Rössler: Profite vojaĝu kun Edwin, Monato, 1994/06, p. 21

- angle:
- hurt 1. injure, wound 2. violate, break
- beloruse:
- пашкодзіць, паразіць
- ĉine:
- 损 [sǔn], 損 [sǔn], 损伤 [sǔnshāng], 損傷 [sǔnshāng], 触犯 [chùfàn], 觸犯 [chùfàn]
- france:
- léser
- germane:
- verletzen, schädigen 2. beschädigen
- hungare:
- 1. megsért, sérülést okoz 2. sért
- japane:
- 損傷を与える [そんしょうをあたえる], 傷つける [きずつける], 損害を与える [そんがいをあたえる]
- nederlande:
- 1. letsel toebrengen 2. schade berokkenen
- pole:
- uszkodzić (organ)
- portugale:
- lesar
- rumane:
- leziuna, strica
- ruse:
- поразить, повредить
- ukraine:
- ушкодити, уразити
lezo
- 1.
- Patologia difekto aŭ ŝanĝo en organo: videblas laboratorie spuroj de peza hepata lezo [6]; kiam oni rompas oston aŭ vundiĝas, molekuloj en la korpo ekreagas, provante sanigi la lezon [7]; la vundito havis tranĉilan lezon en la koro kaj forpasis [8]; en la banlokoj oni kuracas malsanojn de la mova aparato, statojn post operacioj kaj lezoj [9].
- 2.
- (figure) Damaĝo: la publikigo […] prezentas lezon de miaj aŭtoraj rajtoj [10]. rompo2
6.
Monato, last: Malbonan apetiton, 2010
7. Monato, Ivo Durwael: Memsanigaj materialoj?, 2011
8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
9. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko, 2015
10. Monato, Irmi Haupenthal, eldonistino: Lezo de aŭtoraj rajtoj, 2005

- 1. injury 2. violation
- beloruse:
- пашкоджаньне, паражэньне
- ĉine:
- 1. 伤 [shāng], 傷 [shāng], 外伤 [wàishāng], 外傷 [wàishāng] 2. 损伤 [sǔnshāng], 損傷 [sǔnshāng]
- france:
- lésion
- germane:
- 1. Verletzung 2. Beschädigung
- hungare:
- 1. sérülés 2. megsértés
- japane:
- 損傷 [そんしょう], 障害 [しょうがい], 損害 [そんがい]
- nederlande:
- 1. letsel 2. schade
- pole:
- lezja
- portugale:
- lesão, dano
- rumane:
- leziune
- ruse:
- повреждение, поражение
- tibete:
- རྨས་སྐྱོན་
- ukraine:
- ушкодження, ураження (тіла, органу)