kapitalo
- 1.
- Parto de la riĉaĵoj uzata por produktado; profiton donanta proprumaĵo; tuto de la provizaĵoj kaj iloj, t. e. laborrimedoj: tiuj ĉi provoj […] englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn EE ; mi mem povas eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas […] tro malgrandajn kapitalojn DL ; la pastroj ne elspezas ĉion, sed amasigas kaj pligrandigas sian kapitalon [1]; (figure) [li] en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco Marta ; oni povas uzi la pli altajn tonojn, se […] el la morto de iu persono oni deziras tiri politikan kapitalon (avantaĝon) [2].
- 2.
- Sumo de posedata mono, konsiderata kiel ĉefaĵo, kontraste kun la rento, konsiderata kiel akcesoraĵo: ŝi posedas kapitalon da dek kvin mil rubloj IK ; al ni en ĉia okazo restas ankoraŭ 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin aranĝis […] kaj rezervis kapitaleton en la ŝpara banko FK .
- angle:
- capital
- beloruse:
- капітал
- ĉeĥe:
- jistina, kapitál
- ĉine:
- 資 [zī], 資本 [zīběn]
- france:
- capital (nom, econ.)
- germane:
- Kapital
- hispane:
- capital
- hungare:
- tőke
- japane:
- 資本 [しほん], 資本金 [しほんきん], 資金 [しきん], 元手 [もとで]
- nederlande:
- kapitaal
- pole:
- kapitał
- rumane:
- capital
- ruse:
- капитал
- slovake:
- istina, kapitál
- tokipone:
- mani
- ukraine:
- капітал
kapitala
- 1.
- Rilata al kapitalo: kovri la deficitojn el la kapitala konto [3]; elspezoj […] pagataj de la kapitala rento [4]; 2 milionoj da kapitala mono [5]; kapitala alfluo [6]; en evoluintaj landoj la kapitala rendimento ĝenerale povas esti de 9 % ĝis 11 % [7].
- 2.
- (arkaismo) Eksterordinare granda, profitiga: li mortigis tian kapitalan bovidon Hamlet . majuskla, krimego
3.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en
Perspektivo, 18.6 Financa Fortikiĝo
4. Ĉu solvoj?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
5. La komitato en Gotenburgo: ĉu jam konstrue al stabila tutmonda asocio?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
6. Monato, Evgeni Georgiev: Bonaj perspektivoj por 2014, 2014
7. Monato, Mu Binghua: Monopolo super la elektropova provizado, 2006
4. Ĉu solvoj?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
5. La komitato en Gotenburgo: ĉu jam konstrue al stabila tutmonda asocio?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
6. Monato, Evgeni Georgiev: Bonaj perspektivoj por 2014, 2014
7. Monato, Mu Binghua: Monopolo super la elektropova provizado, 2006
- beloruse:
- капітальны
kapitalismo
- Ekonomia funkciado, en kiu grandajn firmaojn posedas pliparte privataj kapitalhavantoj: necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, kaj ne kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo sufiĉas, por ke ĝi efektiviĝu [8]; transiro de socialismo al kapitalismo [9]; sociala kapitalismo [10]; kapitalisma liberalismo [11]; la azia kapitalismo ne estas moderna, ĝi estas paria kapitalismo [12]. feŭdismo, komunismo, liberalismo2
8.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, De la deziro al la efektivigo
...
9. Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
10. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
11. Monato, Zlatko Tišljar: Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?, 2004
12. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
9. Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
10. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
11. Monato, Zlatko Tišljar: Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?, 2004
12. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
- angle:
- capitalism
- beloruse:
- капіталізм
- ĉeĥe:
- kapitalizmus
- ĉine:
- 資本主義 [zīběnzhǔyì]
- france:
- capitalisme
- germane:
- Kapitalismus
- hispane:
- capitalismo
- japane:
- 資本主義 [しほんしゅぎ]
- nederlande:
- kapitalisme
- pole:
- kapitalizm
- rumane:
- capitalism
- slovake:
- kapitalizmus
- tibete:
- མ་རྩའི་རིང་ལུགས་
- ukraine:
- капіталізм
kapitalisto
- Homo posedanta kapitalon, de ĝi ricevanta renton: [la] plej influaj membroj estas la novkapitalistoj, kiuj posedas fabrikojn kaj entreprenojn [13]; dum la industria epoko, kapitalistoj ĝenerale regis la produktadon kaj la socion [14]; kapitalisto karesanta sian monsakon [15]; mi estas nek kapitalisto nek borsoĵonglisto [16].
13.
Zlatko Tišljar: Ordo tordita -- dekstren
maldekstren, Monato, 2001/01, p. 7
14. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
15. Monato, Jakvo Schram: Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo, 2012
16. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
14. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
15. Monato, Jakvo Schram: Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo, 2012
16. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
- angle:
- capitalist
- beloruse:
- капіталіст
- ĉeĥe:
- kapitalista
- ĉine:
- 資本家 [zīběnjiā]
- france:
- capitaliste
- germane:
- Kapitalist
- hispane:
- capitalista
- hungare:
- tőkés, kapitalista
- japane:
- 資本家 [しほんか]
- nederlande:
- kapitalist
- pole:
- kapitalista
- rumane:
- capitalist
- ruse:
- капиталист
- slovake:
- kapitalista
- ukraine:
- капіталіст