*7german/o SPV

*7germano

1.
Ŝtatano de Germanujo: Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, ... [1]; la rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [2].
2.
Homo kun germana nacieco: por germanoj 1945 estis unu el pluraj cezuroj, kapitulaco de la (tria kaj laŭaserte miljara) regno, nula horo kaj rekomenco; similajn cezurojn ili havis en 1914 kaj 1918 (unua mondmilito), 1933 (nazia ekregado) kaj plej laste 1990, kiam kolapsis socialisma orientgermana ŝtato [3].
angle:
German
beloruse:
1. немец (грамадзянін Нямеччыны) 2. немец (паводле нацыянальнасьці)
bulgare:
2. германец, немец
ĉeĥe:
german
ĉine:
2. 德国人 [déguórén]
france:
1. citoyen allemand 2. Allemand (subst.)
germane:
1. deutscher Staatsbürger 2. Deutscher
hispane:
alemán
hungare:
1. német (állampolgár) 2. német
ide:
Germaniano, Germano
itale:
tedesco
japane:
ドイツ人 [ドイツじん]
katalune:
alemany (subst.)
nederlande:
1. Duits staatsburger 2. Duitser
norvege:
1. tysk statsborger 2. tysker
perse:
آلمانی
pole:
1. Niemiec, szkop (obraźl.), szwab (obraźl.) 2. Niemiec
portugale:
alemão 1. cidadão alemão 2. alemão
ruse:
1. гражданин Германии 2. немец
slovake:
Nemec, Nemka
svede:
1. tysk medborgare 2. tysk
tibete:
2. ཇར་མན་གྱི་མི
tokipone:
jan pi ma Tosi
turke:
1. alman vatandaşı 2. alman
ukraine:
німець
volapuke:
Deutänan

*germana

Rilatanta al germanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: germana lingvo, aŭtoro, konstitucio; la germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi [4]; la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia germana (germanlingva) preĝolibro en la mano [5]; per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [6]; en la nomo de la kvara tutmonda esperantista kongreso mi salutas la landon germanan, kies gastoj ni estas [7]; tiun tutan aferon Sarlanda Esperanto-Ligo decembro komence elmontris en la germana urbo Homburg [8]; disketo kun tiuj karaktraroj estas akirebla kontraŭ 10 germanaj markoj [9]; ĉu ne en Francio estis reĝimo kiu kunlaboris kun germanaj okupantoj [10]; neniu el tiuj krimoj povas relativigi la fatalan signifon de Auschwitz aŭ forigi la fakton ke la duan mondmiliton komencis germana armeo [11].
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en 1908
8. Pejno S.: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04
9. P. Peeraerts: Esperanto sen peno, Monato, 1993/09
10. S. Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03
11. S. Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03
angle:
German
beloruse:
нямецкі
bulgare:
немски, германски
ĉeĥe:
německý
ĉine:
德文 [déwén], 德意志 [déyìzhì], 說德語 [shuōdéyǔ], 德 [dé]
france:
allemand (adj.)
germane:
deutsch
hispane:
alemán
hungare:
német
ide:
Germaniana, Germana
itale:
tedesco (agg.)
japane:
ドイツの [どいつの], ドイツ語の [どいつごの]
katalune:
alemany (adj.)
nederlande:
Duits
norvege:
tysk
okcidentfrise:
Dútsk
perse:
آلمانی
pole:
niemiecki, germański
portugale:
alemão (adj.)
ruse:
немецкий
slovake:
nemecký
svede:
tysk
tibete:
ཇར་མན་སྐད་
tokipone:
pi ma Tosi
turke:
alman
ukraine:
німецький
volapuke:
Deutänik

elgermanigi

Traduki el la germana lingvo: en 1931 aperis dudek elgermanigitaj poemoj en la verko de K. Kalocsay Eterna Bukedo [12].
beloruse:
перакладаць зь нямецкай
germane:
aus dem Deutschen übersetzen

*Germanujo (DE)

GEOGPOL Ŝtato situanta en meza Eŭropo kaj limanta oriente al Pollando, okcidente al Nederlando, norde al Balta Maro kaj Danujo kaj sude al Aŭstrio k.a.: la rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [13]. li ligis sian tornistron kaj ekmigris profunden en Germanujon, de urbo al urbo sen halto kaj ripozo [14]; jen tie malsupre kuŝas Germanujo kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj la landoj kie Luther predikis Goethe kantis kaj kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj [15]; Germanujo ‐ la lando de la filozofoj kaj poetoj kiu estis iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan signifon per tio ke en ĉi tiu lando dank' al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon [16]. SIN:Germanio
mapo
afrikanse:
Duitsland
angle:
Germany
beloruse:
Нямеччына, Германія
bulgare:
Германия
ĉeĥe:
Německo
ĉine:
德国 [déguó]
dane:
Tyskland
eŭske:
Alemania
finne:
Saksa
france:
Allemagne, République fédérale d'Allemagne
galege:
Alemaña
germane:
Deutschland
hispane:
Alemania
hungare:
Németország
ide:
Germania
indonezie:
Jerman
interlingvae:
Germania
itale:
Germania
katalune:
Alemanya, República Federal d'Alemanya
kroate:
Njemačka
latinece:
Germania
nederlande:
Duitsland
norvege:
Tyskland
okcidentfrise:
Dútslân
okcitane:
Alemanha
perse:
آلمان
pole:
Niemcy
portugale:
Alemanha
ruse:
Германия
slovake:
Nemecko
svahile:
Ujerumani
svede:
Tyskland
tibete:
ཇར་མན
tokipone:
ma Tosi
turke:
Almanya
volapuke:
Deutän

judgermanaZ

PIV1
Nomepiteto kaj mallonga nomo de la judgermana lingvo li (Zamenhofo) esperis ke, kiel moderna lingvo uzata de milionoj da liaj samreligianoj, la judgermana povus esti universaligita [17].
17. Pri Zamenhof kaj Esperanto en „Jewish Encyclopedia“, Heroldo komunikas, n-ro 174, 2003-01-08
beloruse:
ідыш
france:
yiddish (adj.), juif-allemand
germane:
jiddisch
itale:
yiddish (agg.)
japane:
イディッシュ語の [イディッシュごの]
katalune:
jiddisch (adj.), judeoalemany (adj.)
nederlande:
Jiddisch (bn.)
pole:
jidiszowy, jidyszowy
ukraine:
їдиш, ідиш

judgermana lingvo

La tradicia lingvo de la aŝkenazoj, formiĝinta kiel adaptaĵo de la germana lingvo (ties meza dialekto) al la bezonoj de la mezeŭropaj judoj: la judgermana lingvo enhavas multe da hebreaj kaj slavaj vortradikoj; la skribsistemo de la judgermana lingvo uzas adaptaĵon de hebrea alfabeto; anstataŭ „Liezer“ oni kelkfoje legis „Lej-ezer“, kaj el tio fariĝis poste, en la judgermana lingvo, „Lejzer[18]. SIN:jido
18. N. Z. Maimon: Kiel estis nomata Zamenhof?, La nica literatura revuo, n-ro 5:1
beloruse:
ідыш
ĉeĥe:
židovsko-německý jazyk
ĉine:
意第緒語 [yìdìxùyǔ]
france:
yiddish (subst.)
germane:
Jiddisch
itale:
yiddish (lingua)
katalune:
jiddisch (subst.), judeoalemany (subst.)
nederlande:
Jiddisch (zn.)
perse:
ییدیش
pole:
jidisz, jidysz
ruse:
идиш
slovake:
židovskonemecký jazyk

administraj notoj

jud~a: Mankas verkindiko en fonto.