engaĝi
(tr)
- 1.
- Dungi distriston aŭ artiston por limigita tempo: estas engaĝitaj ŝatataj muzikaj ensembloj kaj kantistoj [1]; engaĝa honorario (gaĝo KrDE ); la decidantoj preferis decidi per si mem, ne engaĝante lokajn artistojn (aŭ tre malmultajn), […pretekstante] ke ili ne havas sufiĉan buĝeton [2].
- 2.
-
Igi iun partopreni en io:
socie engaĝita, ironia filmo
[3];
mi ja ĵuris ne engaĝi min
(enmiksi min)
en politikajn aferojn, kiam mi akceptis labori por UN
[4];
la Fernández-aj verkoj […] ligas nin al la homa komuno ankaŭ per
absolute mal-eburtura engaĝiteco
[5];
Tuvalo volas engaĝi sin por internaciaj kontraktoj pri
reduktado de la venenaj gasoj, kiuj kaŭzas surteran varmiĝon
[6];
ruandaj kaj ugandaj politikistoj kaj militistoj estas engaĝitaj en tiu disrabado
[7];
Eŭropa Unio […] en sia principaro forte engaĝas sin
por homaj kaj fundamentaj rajtoj
[8].
agiti2.c,
interesi1.b,
rekrutigi2Rim.: Kiam oni interesas iun, oni vekas ties atenton. Kiam oni engaĝas iun, oni instigas ties aktivan subtenon. Kiam oni agitas iun, oni ekscitas ties fervoron kaj batalemon. [Wolfram Diestel]
1.
Zofia Banet-Fornalowa: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
2. Monato, Thierry Spanjaard kaj Esperanto-Marseille: Publika mono por privata koncerto, 2013
3. Monato, Film-arto: Emocia „duŝo“, tremiga „mago“
4. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 25
5. La Ondo de Esperanto, 2002, №6
6. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
7. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola: Disrabado de naturaj riĉaĵoj, 2003
8. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj
2. Monato, Thierry Spanjaard kaj Esperanto-Marseille: Publika mono por privata koncerto, 2013
3. Monato, Film-arto: Emocia „duŝo“, tremiga „mago“
4. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 25
5. La Ondo de Esperanto, 2002, №6
6. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
7. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola: Disrabado de naturaj riĉaĵoj, 2003
8. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj
- angle:
- ~a honorario: musicians' fee.
- beloruse:
- ангажаваць, залучаць
- ĉine:
- 延聘 [yánpìn]
- france:
- engager 1. enrôler ~a honorario: cachet.
- germane:
- 1. engagieren ~a honorario: Gage. 2. zur Mitarbeit bewegen, einbinden ~iteco: Engagement.
- hispane:
- involucrar 1. fichar, inscribir, reclutar, contratar 2. implicar, comprometer
- hungare:
- 1. szerződtet (művészt) 2. bevon (dologba)
- japane:
- 雇う [やとう], 契約する [けいやくする], 巻き込む [まきこむ], 引き入れる [ひきいれる]
- norvege:
- engasjere
- pole:
- 1. dawać angaż, angażować (kogoś) 2. angażować (kogoś, w coś)
- portugale:
- engajar
- taje:
- จ้าง, ชักชวน
- ukraine:
- запрошувати, анґажувати (актора на основі контракту), втягувати
engaĝiĝi
- Proprainiciate aktivi aŭ defendi vidpunkton pri afero (ofte politika) kvankam tio ne estas deviga: en 1984 li engaĝiĝis kontraŭ la danuba akvocentralo [9]; klaŭno bezonas talenton, socian engaĝiĝon kaj personan forton [10]. indiferenti2, oponianiĝi, apologii, partopreni2, porparoli, subteni2
9.
Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 -
2000, Monato, 2000/07, p. 12
10. Monato, Walter Klag: Ride resaniĝi
10. Monato, Walter Klag: Ride resaniĝi
- angle:
- be committed
- beloruse:
- ангажавацца, далучацца
- france:
- s’engager, s’investir
- germane:
- sich engagieren, aktiv werden
- hispane:
- implicarse, comprometerse, enfrascarse
- hungare:
- elkötelezi magát
- japane:
- 政治に参加する [せいじにさんかする]
- pole:
- angażować się (w coś)
- ukraine:
- заанґажуватися