ĉantaĝ/i

ĉantaĝi

(x)
JUR Trudpostuli de iu monon aŭ favoron per minaco, ekz-e de skandalo: kiam mi ne akceptis, li komencis ĉantaĝi: li distrumpetis, ke mi aĉetis la loĝejon el mono, akirita per banditismo [1]; [eble] Paŭlo […] ĉantaĝis iun, pri kiu li sciis ion kulpigan ChC ; li ĉantaĝas ŝin al falsa atesto ChR ; neniu respondeca lando permesus sin spliti ĉantaĝata de teroristoj kaj ĝi ne permesus fondiĝon de nova malamika ŝtateto [2]; Ĉinio triumfas per ekonomia prospero kaj kiel plej granda kreditoro de Usono: ĝi posedas usonajn ŝuldatestojn en valoro de 1,7 miliardoj da dolaroj, tiaj sumoj igas Usonon ĉantaĝebla [3]. VD:devigi, embarasi2, insisti, premi2, trudi, truddevigi
Rim.: En pli malvasta senco temas nur pri minacoj per publikigo de kompromitaj informoj, sed manke de alia jura termino, oni uzas la vorton ankaŭ pli ĝenerale por devigoj per iu ajn minaco (de maldungo, de malprofito, de blokado kc).
1. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la ĉiovido
2. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin!, 2003
3. Monato, Stefan Maul: Perdata influo, 2008
angle:
blackmail
beloruse:
шантажаваць
bulgare:
изнудвам
ĉine:
訛詐 [ézhà]
france:
faire du chantage, faire chanter
germane:
erpressen, nötigen
greke:
εκβιάζω
hebree:
לִסְחוֹט
hispane:
chantajear
hungare:
zsarol
itale:
ricattare
japane:
強請る [ゆする], 恐喝する [きょうかつする]
katalune:
fer xantatge
nederlande:
afpersen, chantage plegen
pole:
szantażować
portugale:
chantagear
ruse:
вымогать, шантажироваать
slovake:
vydierať
ukraine:
шантажувати, вдаватися до шантажу

ĉantaĝa

Rilata al ĉantaĝo: ĉantaĝa afero ChB ; ĉantaĝa foto ChV ; estis ĉantaĝa letero, kaj la rendevuo estis fiksita je la sabato vespere ChB .
beloruse:
шантажны, шантажысцкі

ĉantaĝe

Per ĉantaĝo: [ili] povus sufiĉe scii […] por logi ĉantaĝe la arkitekton ChB ; li ne plu dubis, ke la morton […] kaŭzis ĉantaĝviktimo, sed el ĉiuj koncernatoj, kiu puŝis lin abismen ChV .
beloruse:
шантажысцкі, шантажуючы
germane:
erpresserisch

ĉantaĝo

JUR Ago ĉantaĝi: devigi lin per ia premrimedo, ĉantaĝo aŭ io simila ChB ; ĉantaĝprovo ChV ; enketistoj supozis […] ĉantaĝon de mafiecaj bandoj […] dum atestintoj supozis dekstreman terorismon [4]. SUP:devigo
beloruse:
шантаж
ĉine:
勒索罪 [lèsuǒzuì], 敲詐 [qiāozhà], 勒索 [lèsuǒ], 黑信 [hēixìn]
germane:
Erpressung
japane:
強請 [ゆすり], 恐喝 [きょうかつ]
ukraine:
шантаж

ĉantaĝisto

Tiu, kiu vivtenas sin per ĉantaĝado: [li] aperis kiel majstra ĉantaĝisto, la tuta dosiero […] estis reputacimurda por la gazetdirektoro, kiu laŭ tiuj dokumentoj neniam hezitis akcepti monon por manipuli la informadon ChV ; la konsilantaro kunlaboris kun Pola Subtera Ŝtato por kontraŭbatali ĉantaĝistojn [5].
beloruse:
шантажыст
ĉine:
勒索者 [lèsuǒzhě]
germane:
Erpresser
japane:
ゆすり屋 [ゆすりや]
ukraine:
шантажист

administraj notoj