ReVo
*bala/i UV

*balai

(tr)
1.
Forpuŝi la polvon aŭ malpuraĵon per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj: balai la kuirejon [1]; balai la straton [2]; (figure) ventego balais la fundon FdO ; vi devus du jarojn balai ĉe mi la ĉevalejon [3]; [la paseroj] balais la teron per siaj vostoj [4]; se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo PrV . VD:balai sub la tapiŝon
2.
(figure) Forbalai: Dum semajno prusaĉojn leviĝo popola ⫽ Balais, ke ne restis eĉ nur unu sola [5]! ĝis kiam oni ne balais la tutan junan PEA-stabon antaŭ la Jubilea UK […] [6].
angle:
sweep
beloruse:
месьці, падмятаць
bretone:
skubañ
bulgare:
мета, помитам
ĉeĥe:
mést, smést, zametat
ĉine:
1. 掉向 [diàoxiàng], 打扫 [dǎsǎo] 2. 打扫 [dǎsǎo], 掉向 [diàoxiàng]
france:
balayer
germane:
kehren, fegen
hebree:
לטַאטֵא
hispane:
barrer
hungare:
1. seper
indonezie:
1. menyapu, menyeka 2. menyapu bersih, menyapu habis
japane:
掃く [はく], 走査する [そうさする]
katalune:
1. escombrar, agranar 2. bandejar, treure del mig, eliminar
nederlande:
vegen
perse:
روبیدن، جارو کردن
pole:
1. zamiatać, zmiatać 2. zamiatać
portugale:
varrer
ruse:
мести, подметать
slovake:
zametať, zmiesť
svede:
sopa
tibete:
གད་དར་བྱེད་
turke:
süpürmek
ukraine:
мести, замітати, підмітати

balaaĵo

1.
balaitaĵo: barelo de balaaĵo [7]; for en la balaaĵon Fab3 ! [li] montris sub tiu balaaĵo kelke da potpecoj de florpoto [8]; ili estas plenplenaj de balaaĵoj, ĉifonoj [9]; (figure) balaaĵon el korto eksteren ne elportu (ne publike kverelu pri privataj misoj) PrV .
2.
(figure) Senvaloraĵo, bagatelo, elĵetaĵo, rubo: ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio [10]; vi povis aĉeti la tutan balaaĵon por unu krono [11]; la agonianto jam estas rigardata nur balaaĵo, kiun oni devas forigi [12]; tiam ekkaptis ilin la uragano fortege kaj Ni faris ilin balaaĵo [13].
angle:
1. sweepings
beloruse:
сьмецьце
bretone:
1. skubadur, skubien
bulgare:
2. боклук
ĉine:
1. 垃圾 [lājī]
france:
1. balayure, ordure 2. rebut
germane:
Kehricht
hebree:
מה שטואטא
hungare:
szemét
indonezie:
sampah
japane:
ちり, ごみ
katalune:
deixalles 1. escombraries, fems 2. brolleria, fotesa, bagatel·la
nederlande:
1. veegsel 2. afval, vuilnis
perse:
خاکروبه، آشغال
pole:
1. śmieci 2. śmieci
ruse:
сор, мусор
ukraine:
сміття

balailo

Ilo por balai: la knabinoj alportis la balailon kaj purigis la pelton [14]; ligisto de la balailoj [15]; en la kuirejo ŝi refoje purigis […] per siteloj da akvo, viŝilo kaj balailo [16]; tiu eltranĉas la komikajn amuzajn bildojn: […] jen maljunan sorĉistinon, kiu rajdas sur balailo kaj tenas sian viron sur la nazo [17]; nova balailo bone balaas (oni montras fervoron transprenante novan taskon) PrV ; sidi kiel muso sub balailo (silenti, senmovi pro timo aŭ singardo) PrV .
angle:
broom, sweeper
beloruse:
мятла, венік
bretone:
balaenn, skubellenn
bulgare:
метла
ĉeĥe:
koště
ĉine:
[huì], 埽 [sào], 扫 [sào], 笤帚 [tiáozhou], 帚 [zhǒu], 扫把 [sàobǎ], 扫帚 [sàozhou]
france:
balai
germane:
Besen ligisto de la ~iloj: Besenbinder.
hebree:
מְטַאטֵא
hispane:
escoba
hungare:
seprű
indonezie:
sapu
itale:
scopa, ramazza
japane:
ほうき
katalune:
escombra, granera
nederlande:
bezem, veger, borstel (bezem)
perse:
جارو
pole:
miotła, zmiotka
portugale:
vassoura
rumane:
mătură
ruse:
метла, веник
slovake:
zmeták
tibete:
ཕྱགས་མ་
turke:
süpürge
ukraine:
мітла, помело, віник

balaileto

Balailo kun mallonga tenilo por unumana uzo: unu el la atributoj de ĵiloj estas simpla balaileto el salikaĵoj, kunligitaj per rotangaĵoj [18]; se la virino menciis hundorimenon, Betsy poste venis kun ĝi – sammaniere okazis je la balailo, kiun la hundino klare distingas de balaileto [19].
18. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
19. Monato, Evgeni Georgiev: Ŝafhundo senlima, 2010
angle:
hand broom
france:
balayette
germane:
Handfeger

elbalai

(tr)
Forbalai: mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel oni elbalaas malpuraĵon [20].
beloruse:
вымятаць, адмятаць
bretone:
skubañ kuit
bulgare:
измитам
ĉeĥe:
vymést
ĉine:
[sǎo]
france:
balayer (éliminer)
germane:
ausfegen
hungare:
elsöpör
indonezie:
menyapu bersih, menyapu habis, menyapu keluar
itale:
spazzare via
katalune:
eliminar, treure del mig
nederlande:
leegvegen
pole:
wymiatać, zamiatać
slovake:
vymiesť
ukraine:
вимітати

forbalai

(tr)
(figure) Dispuŝi, perforte forigi: mi forbalaos de ĝi ĝian polvon, kaj mi faros ĝin nuda roko [21]; mi [...] forbalaos la postesignojn post vi [22]; unu el la lastaj diktatoroj de I’ civilizita mondo estas forbalaita de sia trono [23]; la vento forbalaas la nubojn, la foliojn; la malnovaj pensmanieroj estas forbalaitaj.
beloruse:
адмятаць, вымятаць
bretone:
skubañ kuit
bulgare:
помитам
ĉeĥe:
odmést, vymetat, vymést, zamést
ĉine:
横扫 [héngsǎo], 扫除 [sǎochú], 所向披靡 [suǒxiàngpīmǐ], 卷 [juǎn]
france:
balayer (éliminer)
germane:
wegfegen
hungare:
elsöpör
indonezie:
menyapu bersih, menyapu habis
japane:
掃き捨てる [はきすてる], 一掃する [いっそうする]
katalune:
eliminar, treure del mig
nederlande:
wegvegen
pole:
wymiatać, zamiatać
slovake:
odmiesť, zmiesť
ukraine:
змітати

brosbalailo

Balailo kun brosa ekstremo por frotpurigi: la patrino alkuris kun brosbalailo [24]. SIN:viŝbroso
24. V. Váňa: Kiel ni Mortigadis Leporon..., 1961
angle:
scrubber
beloruse:
шчотка для падлогі
ĉeĥe:
smeták
france:
balai-brosse
germane:
Schrubber
indonezie:
sapu sikat
katalune:
escombra-raspall
slovake:
zmeták

administraj notoj