ReVo
*bros/o

*broso

Ilo farita el haregoj aŭ vergetoj kaj tenilo, por forigi per froto malpuraĵon, kombi, masaĝi: mi prenis broson kaj purigis la veston [1]; la pordisto kuras post mi sur la ŝtuparo kun broso: permesu […] mi al vi purigos la botojn [2]; mia hararo estis lavita per rotacianta broso [3]; ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj [4]; mia pantalono estas kovrita per polvo, ĉu vi havas broson [5]? Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke ĝia tenilo leviĝis malantaŭ ŝia dorso [6]; li frotis sin en malvarma akvo, frotis sin per malmola broso [7].
angle:
brush
beloruse:
шчотка
bretone:
broust
bulgare:
четка
ĉeĥe:
kartáč
ĉine:
炭精刷 [tànjīngshuā], 銅刷 [tóngshuā], 刷 [shuā], 刷子 [shuāzi], 毛刷 [máoshuà]
france:
brosse
germane:
Bürste
hebree:
מִברֶשֶׁת
hispane:
cepillo
hungare:
kefe
japane:
ブラシ
katalune:
raspall
nederlande:
borstel
perse:
ماهوت‌پاک‌کن، برُس
pole:
szczotka
portugale:
escova
ruse:
щётка
slovake:
kartáč, kefa
svede:
borste
ukraine:
щітка

brosi

(tr)
Froti per broso: brosi tapiŝon, barbon, dentojn; li brosis al si la botojn kaj la surtuton, kombis al si la belajn blondajn harojn [8]; [li] brosis tiujn longajn harojn trans la verton [9]; ŝi ligis al li la kravaton, […] brosis al li la ĉapelon per la manplato [10]; [la] placo[n…] zume kaj senhaste brosis specialaj maŝinoj [11]; [ili] regule brosu siajn dentojn post abunda manĝado [12]. VD:balai, purigi, senpolvigi, skrapi
angle:
brush
beloruse:
чысьціць шчоткай
bretone:
broustañ
bulgare:
четкам
ĉeĥe:
kartáčovat
ĉine:
刷掉 [shuādiào], 刷去 [shuāqù], 刷 [shuā], 梳理 [shūlǐ]
france:
brosser
germane:
bürsten
hebree:
להבריש
hispane:
cepillar
hungare:
kefél
japane:
ブラシをかける [ぶらしをかける]
katalune:
raspallar
nederlande:
borstelen
perse:
ماهوت‌پاک‌کن زدن، برُس زدن
pole:
szczotkować
ruse:
чистить щёткой
slovake:
kefovať
svede:
borsta
ukraine:
чистити щіткою

harbroso

Broso por malimpliki la hararon: suspirinte, ŝi brosis siajn longajn harojn per harbroso, dum ŝi nevole rememoris, kion Tingting diris [13]. VD:kombilo
13. Qiong Yao, trad. Vejdo: En Profunda Korto, 2011
angle:
hairbrush
beloruse:
шчотка для валасоў
bulgare:
четка за коса
ĉine:
发刷 [fàshuā]
france:
brosse à cheveux
germane:
Haarbürste
japane:
ヘアブラシ
katalune:
raspall de cap
perse:
برُس مو، برُس سر
pole:
szczotka do włosów
svede:
hårborste

dentbroso, dentobroso

Broso por la dentoj: Estus peke alkonsili, ⫽ Ke ŝi uzu dentobroson [14]; nur la sapon kaj dentbroson ili forportas pro higienaj kaŭzoj [15]; elektra dentobroso [16]; ŝi nur prenu sian dentobroson kaj piĵamon, kaj ek [17]!
angle:
toothbrush
beloruse:
зубная шчотка
bulgare:
четка за зъби
ĉine:
牙刷 [yáshuā]
france:
brosse à dents
germane:
Zahnbürste
hebree:
מִברֶשֶׁת שִׁנַיִם
japane:
歯ブラシ [はブラシ]
katalune:
raspall de dents
perse:
مسواک
pole:
szczoteczka do zębów
svede:
tandborste
tibete:
སོ་འཁྲུ་
ukraine:
зубна щітка

dratbroso

Broso kun metalaj haregoj uzata por prilaboro de metalaj surfacoj: dratbroso estas broso ne por dratoj, sed el dratoj [18].
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
angle:
wire brush
germane:
Drahtbürste

lavbroso

Broso uzata por lavi ion (haŭton, manĝilaron k.a.): sapon oni ne provizas […] ankaŭ ne lavbrosojn [19].
angle:
washing brush
germane:
Spülbürste

viŝbroso

Broso kun longa tenilo por viŝi plankon: ni ja havis nek viŝbroson nek balailon [20].
angle:
scrubber
germane:
Schrubber
ukraine:
Швабра

administraj notoj

har~o: Mankas dua fontindiko.
drat~o : Mankas dua fontindiko.
lav~o : Mankas dua fontindiko.
viŝ~o : Mankas dua fontindiko.