ReVo
3apartament/o

apartamento

1.
Ĉiu el pluraj apartaj loĝejoj en domo: ŝi nun estas eksterurbe en domo kun du apartamentoj [1]; la nevo de Ĝoja Karal havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj [2]; ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda banĉambro, lito-plus-sidoĉambro, kaj manĝoĉambro [3]; la apuda ĉambro, kiu apartigis la geedzan apartamenton el la kuirejo, estis aliformigita en infanejon, en ĝi devis loĝi la guvernistino kun la du infanoj [4]; en la malsupra apartamento, korespondanta al la supra, estas la persono, kiu devas respondi, […] la voĉo iradas de supre malsupren kaj de malsupre supren [5]; unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj [6]; post tri semajnoj fariĝos libera loĝejo nro 46, […] mi rigardis ĝin, nu, ĝi estas ja proksimume kiel ĉiuj aliaj apartamentoj [7]; la novaj posedantoj prizonkamerojn rekonstruus por tie establi komfortajn apartamentojn[8]. VD:etaĝo, mansardo, partero2
2.
Komforta, eĉ luksa, loĝejo el pluraj apartigitaj ĉambroj en hotelo, por dispono de gastoj: fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun Maziero al ŝi ĝentile donis, en la dua etaĝo de sia hotelo, por la tuta daŭrado de la gefianĉiĝado [9]; ŝia malgranda apartamento de la Varena strato superis la ĝardenon de la Prelonga hotelo [10]; la rokmuzikisto kaj la aktorino, ĉiam kunaj, tiam kunloĝis en la apartamenta hotelo Domina Plaza [11]. VD:feria apartamento, pensiono1
3.
HISARKI Unu aŭ du vicoj da ĉambroj kun kuna funkcio apartigitaj en kastelo, ekz-e por dispono de la reĝa familio, gastoj, por aŭdiencoj, baloj k.s.: la grandoficiroj kaj grandoficirinoj de la Reĝeco kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto [12]; ili loĝis ankoraŭ en la kastelo, en sia iama apartamento [13]; se vi deziras trairi kelkajn el la plej luksaj apartamentoj de la reĝo, al kiuj oni ordinare ne allasas fremdulojn, mi tre volonte kondukos vin [14].

Unuvicaj apartamentoj apartigitaj per koridoroj en la kastelo de Meudon
PD  [15]
VD:alo1.c, galerio1.c
angle:
1. apartment (usone), flat (brite) 2. suite (hotel), 3apartments
beloruse:
апартамэнт, кватэра
bulgare:
апартамент
ĉeĥe:
apartmá
ĉine:
2. 套房 [tàofáng], 公寓式住房 [gōngyùshìzhùfáng] 3. 公寓式住房 [gōngyùshìzhùfáng], 公寓 [gōngyù], 公寓房間 [gōngyùfángjiān], 公寓房间 [gōngyùfángjiān]
france:
3appartement 2. appartement (de luxe)
germane:
1. (Etagen-)Wohnung 2. 3Appartement, Hotelsuite, Zimmerflucht 3. Appartement (Schloss), Enfilade, Raumflucht
hebree:
דירה
hispane:
2. vivienda, piso, apartamento, 3apartamiento
hungare:
lakosztály, apartman
itale:
3appartamento
japane:
アパートメント, フラット
pole:
3appartament
portugale:
3aposento
ruse:
роскошная квартира, апартаменты
slovake:
apartmán
ukraine:
(розкішна) квартира, апартаменти

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.