Aldoni tradukojn al ReVo:

1verdikt/o

verdikto

serĉi 'verdikto'
[verdik.0o]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
JUR Decido de juĝantaro pri akuzito: [ili] skribas maljustajn verdiktojn [1]; Via ekscelenco sendu Memfison […] kaj donu al ili verdiktojn [2]; du aliaj akceptis la verdikton sen protesto [3]; la senato eldonis jam verdikton [4]; liaj verdiktoj estas nerevokeblaj [5]; en la argumentado de la verdikto ofte sonis la vortoj „ekstremisto“, „malpaciganto“ [6]; verdiktoj de superaj kortumoj [7]; MT fariĝis nepagipova kaj estis devigita en juĝejo peti verdikton pri bankroto [8]; (figure) la literaturisto […] elparolis verdikton (prijuĝon) pri ŝia desegnado Marta . SUP:juĝoSUB:absolvo2, kondamno
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Decido de juĝantaro pri konkurantoj. VD:arbitracio
angle:
verdict, decision, finding
beloruse:
вэрдыкт, прысуд, прыгавор
ĉeĥe:
judikát, ortel, rozsudek, soudní výrok, verdikt
france:
verdict
germane:
Urteil, Urteilsspruch, Richterspruch
hungare:
ítélet, döntés
japane:
判決 [はんけつ], 評決 [ひょうけつ], 判定 [はんてい], 審判 [しんぱん]
katalune:
veredicte
nederlande:
vonnis, uitspraak (vonnis), verdict
portugale:
veredito
ruse:
приговор, вердикт
slovake:
ortieľ, rozsudok
ukraine:
вирок, присуд, вердикт, рішення журі

verdikti

serĉi 'verdikti'
[verdik.0i]
(tr)
Diri verdikton: [li] malamegas lin kaj verdiktis al li morton en la animo [9]; la tribunalo ne facile verdiktos, li fidis je ŝanco [10]; (figure) „kisinda“, li verdiktis [11]; ni verdiktos ke vi ne kulpas pri murdo [12]; la angloj tuj estus transdonintaj lin al Aŭstralio, por ke tie oni povu verdikti (juĝi) lin [13]. SUB:absolvi2, kondamni1VD:juĝi1, konvikti
beloruse:
прыгаварыць, вынесьці прысуд
france:
prononcer le verdict
germane:
das Urteil sprechen
hungare:
ítélkezik, ítéletet hoz
japane:
判決を言い渡す [はんけつをいいわたす], 判定を下す [はんていをくだす]
katalune:
emetre veredicte
ruse:
вынести приговор, вынести вердикт
ukraine:
виносити вирок

administraj notoj