Aldoni tradukojn al ReVo:

*tur/o PV

*turo

serĉi 'turo'
[tur.0o]
1.
[tur.0o.ARKI]
ARKI Tre alta, ne tre vasta konstruaĵo, plej ofte ronda aŭ kvadrata: ni konstruu al ni […] turon, kies supro atingos la ĉielon (vd Babelturo) [1]; la gardostaranto staris sur la turo […] kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason [2]; li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon [3]; ili starigis sieĝajn turojn, detruis [la] palacojn (kp bastiono1) [4]; ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis [5]; en la supro de Ejfela turo li tagmanĝis VivZam ; pulvoturo [6]; stari por iu kiel muro kaj turo PrV ;
2.
[tur.0o.sxaka]
SPO Ŝakpeco kutime figurata per turo, movebla laŭ vertikaloj aŭ horizontaloj de la ŝaktabulo: turo estas tre utila por protekti la antaŭeniron de peono [7].
angle:
1. tower 2. rook
beloruse:
1. вежа, вышка 2. тура
ĉeĥe:
věž
france:
1. tour (bâtiment) 2. tour (échecs)
germane:
Turm
hinde:
1. मीनार [mīnār]
hispane:
torre
hungare:
1. torony 2. bástya
indonezie:
1. menara 2. benteng (bidak catur)
itale:
1. torre 2. torre (scacchi)
japane:
[とう], やぐら, 鐘楼 [しょうろう], 飛び込み台 [とびこみだい], ルーク, 飛車 [ひしゃ]
nederlande:
toren
pole:
wieża 1. wieża
portugale:
torre
ruse:
1. башня 2. ладья
slovake:
veža
svede:
torn
ukraine:
вежа, башта, вишка, тура

Babelturo

serĉi 'Babelturo'
[tur.Babel0o]
[tur.Babel0o.FRAZ]
BIB(frazaĵo) ESP Simbolo de la lingva ĥaoso, aludo al mito el la Hebrea Biblio: vi ankaŭ pri la turo de Babelo bonege parolas [8]; ili kaŝe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj VivZam ; problemo de kreskanta Babel-turo ene de la EU-komunumo [9]; dia puno pro la babeltura konstruado [10]. VD:Babelo, zigurato
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
9. Monato, Garbhan MacAoidh: Babele babili, 2004
10. Nikolao Gudskov: Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?, Monato, 2012/12, p. 21
angle:
Tower of Babel
beloruse:
Бабілёнская вежа
bulgare:
Вавилонска кула
ĉeĥe:
Babylonská věž
france:
tour de Babel
germane:
Turm von Babel, Turm zu Babel
hebree:
מℷדל בבל
hispane:
Torre de Babel
hungare:
Bábel tornya, bábeli torony
indonezie:
Menara Babel
itale:
Torre di Babele
japane:
バベルの塔 [バベルのとう]
katalune:
torre de Babel
nederlande:
toren van Babel
perse:
برج بابِل
pole:
wieża Babel
ruse:
Вавилонское столпотворение
slovake:
Babylonská veža
svede:
Babels torn
turke:
Babil kulesi
ukraine:
Вавилонська вежа

regturo, kontrolturo

serĉi 'regturo'
serĉi 'kontrolturo'
[tur.reg0o]
[tur.reg0o.AVI]
AVI Turo ĉe flughaveno, de kiu oni observas kaj regas la avian trafikon: regulkonforma radiofonia konversacio inter la regturo kaj alteriĝanta […] aviadilo [11]; la atmosferaj kondiĉoj malebligis, ke la regturo vidu la akcidenton [12]; nederlanda piloto ne komprenis anglalingvan mesaĝon senditan el la kanaria kontrolturo [13]; infana voĉo aŭdiĝis el la kontrolturo de novjorka flughaveno JFK [14].
11. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
12. Vikipedio, Aviadila kolizio..., 2010-02-03
13. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
14. D. Karthaus: Radio Verda, RV161, 2010-03-14
angle:
control tower
beloruse:
дыспэтчарская вежа, кантрольна-дыспэтчарскі пункт
france:
tour de contrôle
germane:
Kontrollturm, Tower
indonezie:
menara kontrol
itale:
torre di controllo
pole:
wieża kontrolna

*lumturo [15]

serĉi 'lumturo'
[tur.lum0o]
1.
[tur.lum0o.ARKI]
ARKI Tura konstruaĵo kun supra ordinare rotacia lumĵetilego por montri la vojon al ŝipoj, aviadiloj kaj ceteraj: la lumturo kaj preĝeja turo de Skagen aperis al ili kiel ardeo kaj cigno sur la blua akvo [16]; la lumturoj de la malproksima ankoraŭ Newhaven komencis brileti FdO ; mia patro estis lumturgardisto [17].
2.
[tur.lum0o.FIG]
(figure) Gvidanto, gvidilo: Anglio, lumturo de demokratio inter la nacioj [18]; la tuta entrepreno meritas atenton pro siaj ekologiaj ideoj […ĝi estas] lumturo en la medio de universitata instruado [19].
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, lum'tur'
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
17. Garvan Makaj': Vojaĝo unudirekta, Monato, 2010/08-09, p. 30
18. Paul Blaskowicz: Amuza Gubbins, Monato, 2005/09, p. 6
19. Monato, Jens Spillner: Nova fakejo vid-al-vide de renoma eldonejo, 2015/08-09, p. 20-21
angle:
lighthouse
beloruse:
маяк
ĉeĥe:
maják
france:
1. phare
germane:
Leuchtturm lum~gardisto: Leuchtturmwärter.
hispane:
1. faro
hungare:
1. világítótorony 2. fárosz
indonezie:
1. mercusuar
itale:
1. faro
japane:
灯台 [とうだい]
nederlande:
2. vuurtoren
pole:
1. latarnia morska
portugale:
farol
ruse:
маяк
slovake:
maják
svede:
fyr(torn)
ukraine:
маяк

ebura turo

serĉi 'ebura turo'
[tur.ebura0o]
[tur.ebura0o.FRAZ]
(frazaĵo) Klerula izoliĝo de la ordinara mondo: arto nun ne plu estas ponto inter la artisto kaj lia publiko, la artistoj fermiĝas en eburaj turoj, produktas, kaj poste ĵetas la rezultojn kvazaŭ spite al la publiko [20]; en tiu periodo filmlaborantoj eliris el la ebura turo kaj kontemplis, kion bezonas la plejparto de la ĉinoj en la vivo [21].
20. C. C. Guglielminetti: Kompreni aŭ ne, Nica Literatura Revuo, 1961-03 ĝis 04, numero 6/4, p. 156-160a
21. Wa Na: Ĉinaj filmaj reĝisoroj de nova generacio , El popola Ĉinio, vidita je 2006-06-14
angle:
ivory tower
beloruse:
вежа са слановай косткі
france:
tour d'ivoire
germane:
Elfenbeinturm
indonezie:
menara gading
itale:
torre d'avorio
nederlande:
ivoren toren
pole:
wieża z kości słoniowej
portugale:
torre de marfim

administraj notoj