*tualet/o UV *tualeto serĉi 'tualeto' [tualet.0o] 1.[tualet.0o.HEJM] Tuto de la aĵoj kaj aranĝoj necesaj por sinvestado, sinpurigado kaj beligado: eĉ dum la milita marŝado li zorgis pri sia tualeto kaj surverŝis sin per parfumoj [1]; malfermita ĝi faras la servon de kurteno, kiu estas antaŭtirita, dum la vizaĝo faras tualeton [2]; [li] oferis tro da zorgoj al la tualeto kaj senĉese ordonis bruligi odekolonon [3]. kosmetiko, ŝminko1 2.[tualet.0o.TEKS] Tuto de la objektoj, per kiuj oni sin vestas: simpla, eleganta, ceremonia tualeto; ŝia tre dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko, estis unu el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo [4]; surmetinte belan tualeton, la reĝino stariĝis antaŭ la spegulo [5]; ŝia ĉambristino, aliris kaj eliris tra la ĉambro, ordigante la noktan tualeton de sia juna mastrino [6]; la abato Benojto, fininte sian pastran tualeton, eliris el la malantaŭaĵoj de l’ altaro [7]; malantaŭ la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj, […] elegantaj ĉapeletoj kaj malgrandaj kufetoj, tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare aĉetadis la objektojn por sia tualeto Marta ; Klaro ne konas la societon, eble ŝi volus partopreni la ekskurson, „ho ne!“ interrompis ŝin Klaro, rigardante la helan kaj elegantan tualeton de sia samaĝulino, mi ne povas forlasi la domon [8]. kostumo, vestkompleto 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua8. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II angle: toilet (attire) ĉeĥe: toaleta, večerní úbor, úprava zevnějšku ženy france: toilette germane: 1. Körperpflege, Toilette (Pflege) 2. Aufmachung (Kleidung), Ausgehkleidung, Toilette (Kleidung), Ausstaffierung, (festliche) Kleidung, Outfit, Gewandung, Staat (Kleidung) hungare: toalett, öltözék japane: 衣装 [いしょう], 化粧道具一式 [けしょうどうぐいっしき] katalune: agençament, condícia nederlande: 1. toilet 2. kleding pole: 1. toaleta 2. toaleta (strój) (przest.), ubranie, ubiór, strój portugale: 2. traje, vestimenta ruse: туалет (наряд, одежда) slovake: toaleta, úbor ukraine: туалет (вбрання, одяг) tualetiserĉi 'tualeti' [tualet.0i] (ntr) [tualet.0i.KOMUNE] Sin atente purigi, ŝminki, vesti: mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis [9]; ŝi sciis, ke la knabino tualetas pli frue ol kutime, ke ŝi ne trankvilas eĉ unu momenton atendante la horon eliri al la strato [10]. kostumiRim.: Troveblas ankaŭ ekzemploj de transiga kompreno: ŝi […] tualetis sin per kapornamaĵoj kaj rigardis sin en la spegulo [11]. [ĵv] 9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 28. Tute Libera Kiel Birdo Aera.10. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 199211. Pu Songling, trad. Guozhu: Fantomo de Sinpendiginto, en: La Strangaĵoj de Liaozhai, 2000 ĉine: 打扮 [dǎban], 整容 [zhěngróng] france: faire sa toilette germane: sich zurechtmachen, sich herausputzen japane: 身づくろいする [みづくろいする], 化粧する [けしょうする] pole: robić toaletę ukraine: займатися туалетом, приводити себе в порядок tualetejoserĉi 'tualetejo' [tualet.0ejo] 1.[tualet.0ejo.HEJM] Ĉambro por sinpurigado kaj sinvestado: elirante el sia tualetejo, li renkontis en la antaŭĉambro Mazieron [12]; la ronda ĉambro […] estis eĉ aliformigita de la junulino en tualetejon [13]. vestejo 2.[tualet.0ejo.necesejo] (evitinde) Necesejo: ili troviĝis en la aviadilo, kaj Ĝoja […] aliĝas al la longa atendovico staranta ĉe la tualetejo [14]. 12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina14. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 25 angle: 1. dressing room ĉeĥe: 1. herecká šatna, oblékárna ĉine: 1. 更衣室 [gēngyīshì], 化妆室 [huàzhuāngshì], 化妝室 [huàzhuāngshì] france: 1. cabinet de toilette germane: 1. Ankleidezimmer, Umkleide 2. Toilette hungare: 1. öltőzőszoba japane: 化粧室 [けしょうしつ], 楽屋 [がくや] katalune: 1. lavabo, recambró nederlande: 1. kleedkamer pole: 1. toaleta (pokój do toalety) (przest.), przebieralnia, garderoba toaleta (pokój do toalety) (przest.), ruse: 1. туалетная комната (для одевания), уборная (артистическая) slovake: 1. toaleta, úpravovňa ukraine: 1. убиральня (артистична), туалетна кімната tualetemaserĉi 'tualetema' [tualet.0ema] [tualet.0ema.KOMUNE] Kiu ofte, zorge tualetas, flegas sian eksteran aspekton; koketa: la baj-oj estas tualetemaj kaj ŝatas porti vestojn de sia propra nacio [15]. plaĉema, vanta 15. -: Dali, fama kultura urbo de Ĉinio, [El Popola Ĉinio, 2003] ĉine: 娇媚 [jiāomèi], 嬌媚 [jiāomèi] france: coquet germane: kokett pole: kokieteryjny administraj notoj