kosmetiko
- 1.
- Arto higiene flegi kaj beligi la haŭton, la harojn kaj la dentojn: virina amilaro kontraŭ la tagoj […] ĝi protektas [sed] dubindas ĉu la kosmetiko iam estos netrabreĉebla barikado fronte al la ĉiotaŭzan mondmalordon [1]; [ja] okuloj, vangoj, buŝo / estas fruktoj aŭtentikaj / sen bezono de retuŝo / per artaĵoj kosmetikaj [2]; virrevuo […] ampleksas la tipajn „virajn temojn“ kiel aŭtoj, virinoj kaj sporto, […] kaj eĉ kosmetiko [3].
- 2.
- Kosmetikaĵo: oliv-oleo [uziĝas] ankaŭ por kosmetikoj [4].
- 3.
- (figure) Ekstera plibeligo, sen tuŝi kernan problemon: politikaj observantoj opinias, ke la serĉado de nova identeco estas pura kosmetiko, ĉar ekstremdekstra pensmaniero pluekzistos en la kapoj de la partiestroj [5].
Rim.:
Etimologie la vorto devenas, same kiel kosmo,
de la greka „κόσμος“ ― ordo, ornamo, deco, gloro.
1.
Edwin de Kock: Testamente ―
plena originala poemaro en Esperanto, p. 229
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vilaĝanino
3. Vikipedio, Virrevuo
4. Vikipedio, Oliv-oleo
5. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vilaĝanino
3. Vikipedio, Virrevuo
4. Vikipedio, Oliv-oleo
5. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
- angle:
- 1. cosmetics 2. cosmetic, beauty preparation
- beloruse:
- касмэтыка
- ĉeĥe:
- kosmetický výrobek
- ĉine:
- 化妆品 [huàzhuāngpǐn], 美容 [měiróng]
- france:
- cosmétique
- germane:
- 1. Kosmetik, Schönheitspflege 2. Kosmetikum, Schönheitsmittel
- greke:
- 1. καλλυντικά
- hungare:
- 1. kozmetika, szépségápolás 2. kozmetikum, szépítőszer
- indonezie:
- 1. kosmetika 2. kosmetik
- itale:
- 1. cosmesi 2. cosmetico, preparazione cosmetica
- japane:
- 化粧法 [けしょうほう], 美容術 [びようじゅつ]
- nederlande:
- 1. schoonheidsverzorging, cosmetiek 2. schoonheidsmiddel (ontr.), cosmeticum (ontr.)
- pole:
- kosmetyka
- portugale:
- 1. cosmética 2. cosmético
- rumane:
- cosmetică, înfrumusețare
- ruse:
- косметика
- slovake:
- kozmetický výrobok
kosmetikaĵo
- Substanco uzata en kosmetiko: sub flava ombrelo ili elsakigis kosmetikaĵojn kaj atenteme beligis sin [6]; oni uzas kafon ankaŭ en parfumproduktado, en kosmetikaĵoj kaj en medicino [7]; [ŝi] havis jam spertojn pri vendado de kosmetikaĵoj kaj tiel havigis la startkapitalon [8].
6.
Min Zuhua:
Konkurso de ji-oj pri beleco, nacimalplimultoj de Ĉinio, 2004-12
7. Monato, Bardhyl Selimi: Kafo-klaĉo, 2013
8. Monato, Walter Klag: Frandaĵoj fratinaj, 2013
7. Monato, Bardhyl Selimi: Kafo-klaĉo, 2013
8. Monato, Walter Klag: Frandaĵoj fratinaj, 2013
- beloruse:
- касмэтычны сродак
- ĉine:
- 化妆品 [huàzhuāngpǐn], 脂粉 [zhīfěn], 粉黛 [fěndài]
- france:
- cosmétique (produit)
- itale:
- cosmetico, preparazione cosmetica
- japane:
- 化粧品 [けしょうひん]
- nederlande:
- schoonheidsmiddel, cosmeticum
- pole:
- kosmetyk
- rumane:
- cosmetice