Aldoni tradukojn al ReVo:

2trofe/o PV

trofeo

serĉi 'trofeo'
[trofe.0o]
1.
[trofe.0o.MIL]
MILSPO Armoj, standardoj aŭ iaspecaj militakiraĵoj elmontrataj kiel signo de venko; korpoparto de ĉasita besto (vd ĉastrofeo): la pli grandaj, paradaj ĉambroj enhavis multajn trofeojn el militoj kaj ĉasejoj [1]; trezoro, ornamaĵo ĝi estas, nacioj lanĉis militon por malpli ol tiu trofeo [2]; Mihail de Brariae portis de Egiptio al sia patrolando mumion kiel trofeon el sia vojaĝo [3]; tiun nokton ni kampadis apud la batalejo kaj starigis trofeon [4]. VD:akiro, kaptaĵo, suveniro
2.
[trofe.0o.SPO]
SPO Objekto (pokalo ks) donata al venkinto en konkurso kiel premio: en la filmfestivalo de Montrealo de 2007 Nic Balthazar sukcesis arigi tri premiojn, nome la trofeon Granda Premio de la Amerikoj, la premion pri la plej populara filmo kaj la premion de la eŭkumena (ekumena) ĵurio [5]; trofeon Fyne de UEA ricevis ĉi-jare Sveda E-Federacio [6]; Brugse Tripel estas unu el la maloftaj bierspecoj, kiu 3 jarojn sinsekve estis honorata per ora medalo de Monde Sélection, kaj ankaŭ per la trofeo de alta internacia kvalito [7]. VD:medalo, titolo3
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. Per Lerta Admono Alfluas La Mono.
3. Monato, Roberto Pigro: Notindaj rilatoj, 2012
4. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj – 2005
5. Monato, PaÅ­l Peeraerts: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo, 2008
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
7. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
angle:
trophy
beloruse:
трафэй
ĉeĥe:
trofej
france:
trophée
germane:
Trophäe, Siegeszeichen
hispane:
trofeo
hungare:
győzelmi jelvény, trófea
itale:
trofeo
japane:
トロフィー, 優勝記念品 [ゆうしょうきねんしな], 狩猟記念品 [しゅりょうきねんしな], 戦勝記念標 [せんしょうきねん標], 戦利品 [せんりひん]
nederlande:
trofee, zegeteken
pole:
1. trofeum
portugale:
troféu
ruse:
трофей
slovake:
trofej
ukraine:
трофей

ĉastrofeo

serĉi 'ĉastrofeo'
[trofe.cxas0o]
[trofe.cxas0o.CXAS]
Elmontrata ĉasakiraĵo en la formo de remburita korpo de besto, kornaro, dentego...: – kaj tio estas liaj ĉastrofeoj? – jes, trofeoj [8]. VD:ĉasaĵo, kaptaĵo, predo
8. trad. J. Tiĥonov: Ĝuste tiu Münchhausen, 2009
france:
trophée de chasse
germane:
Jagdtrophäe

administraj notoj