*konkurso
-
Antaŭaranĝita konkuro, laŭ difinitaj reguloj, kun
apartaj
juĝantaro kaj premioj.
- a)
- Aranĝita konkuro inter individuoj aŭ teamoj, eventuale en pluraj sinsekvaj maĉoj, por distingo de unua, dua kaj ceteraj rangoj: konkurso de saltado [1]; en la bilardejo gravaj konkursoj okazas inter pli kaj malpli lertaj ludantoj [2]; montri sian talenton en la internaciaj oratoraj konkursoj [3]; [oni] aranĝas por ili diversajn konkursojn kun premioj: longdistancajn kurojn, cervo- aŭ hundoveturadon, pafadojn [4]; belec-konkurso de urbaj infanetoj [5]; kura konkurso [6]; li estis premiita en la Belartaj Konkursoj [7]. turniro
- b)
-
Ekzameno
en kiu sukcesos nur la plej bonaj
kandidatoj en limigita, antaŭdifinita nombro
estigi, malfermi konkurson por tri vakantaj postenoj;
[en] septembro okazis konkurs-ekzamenoj ĉe la Universitato de Tirano
[8];
danke al stipendio, kiun mi gajnis per konkursa ekzameno, mi atingis diploman
gradon
[9];
finna arkitekto […] gajnis la konkurson pri la plej bona projekto por
registara konstruaĵo en Kuvajto, kaj oni invitis lin gvidi la konstruadon
[10].
adjudikoRim.: En ekzameno oni atentas nur la individuan valoron de la kandidatoj, en konkurso oni atentas pri ilia relativa valoro.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
2. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 8
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Dua skizo:
5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 40. Kaj Rapide Kreskas La Afero.
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
8. Monato, Bardhyl Selimi: Ekzameno ekzamenata, 2005
9. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte, 2012
10. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
2. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 8
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Dua skizo:
5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 40. Kaj Rapide Kreskas La Afero.
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
8. Monato, Bardhyl Selimi: Ekzameno ekzamenata, 2005
9. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte, 2012
10. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
- angle:
- competition, contest, match
- beloruse:
- конкурс
- bulgare:
- конкурс
- ĉeĥe:
- konkurs, soutěž, závod
- ĉine:
- 比賽 [bǐsài], 賽 [sài], 竞赛 [jìngsài], 征选 [zhēngxuǎn], 賽事 [sàishì]
- france:
- concours
- germane:
- Wettbewerb, Wettkampf, Wettstreit, Wettlauf
- hispane:
- 1.a concurso 1.b oposición (examen)
- japane:
- 競技 [きょうぎ], 競技会 [きょうぎかい], コンクール [こんくーる], 選抜試験 [せんばつしけん]
- katalune:
- concurs
- nederlande:
- wedstrijd, prijskamp, wedkamp
- pole:
- konkurs
- portugale:
- concurso, certame, gincana
- rumane:
- concurs
- ruse:
- конкурс, состязание
- slovake:
- súbeh, súťaž
konkursi
(x)
- Konkurse konkuri: ĉion kronis la „Lingva olimpiko“ por komencantoj, kiuj konkursis en vortsciado, deklamado, skriba tradukado kaj retoriko [11]; konkursis pli ol 4000 abiturientoj por nur 120 studlokoj [12]; ĉiu konkursanto konsentas per sia partopreno […], ke la rajto pri unua presigo de premiita verko apartenas al UEA [13]; 12 kandidatoj konkursos pri 7 lokoj de komitatanoj B en la Komitato de UEA [14]. aspiri
11.
La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
12. Monato, Bardhyl Selimi: Ekzameno ekzamenata, 2005
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
14. La Ondo de Esperanto, 2001, №4
12. Monato, Bardhyl Selimi: Ekzameno ekzamenata, 2005
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
14. La Ondo de Esperanto, 2001, №4
- beloruse:
- удзельнічаць у конкурсе, спаборнічаць
- bulgare:
- конкурирам, състезания
- ĉeĥe:
- soupeřit, soutěžit, závodit, účastnit se konkursu
- ĉine:
- 賽跑 [sàipǎo], 竞 [jìng], 争鸣 [zhēngmíng], 別苗頭 [biémiáotóu]
- france:
- concourir
- germane:
- wetteifern, um die Wette laufen, am Wettstreit teilnehmen ~anto: Wettkampfteilnehmer, Wettbewerber.
- hispane:
- concursar, opositar (presntarse a examenes oposición)
- japane:
- 競技する [きょうぎする], 試合する [しあいする], 競い合う [きそいあう]
- nederlande:
- aan een wedstrijd deelnemen, wedijveren
- pole:
- brać udział w konkursie
- ruse:
- состязаться, участвовать в конкурсе
- slovake:
- súťažiť, zúčastniť sa súťaže
konkursaĵo
- Objekto, verko, kiun kandidato prezentas en konkurso: la konkursaĵoj devas esti verkoj ankoraŭ nepresitaj [15]; ĉiujn konkursaĵojn en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni sendu rete al la sekretario [16]; la limdato de la alsendado de la konkursaĵoj: 15 apr [17].
15.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Kelkaj indikoj de postpubereco
16. UEA: Belartaj Konkursoj de UEA en 2015, Gazetaraj Komunikoj, 2014-10-14 (556)
17. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
16. UEA: Belartaj Konkursoj de UEA en 2015, Gazetaraj Komunikoj, 2014-10-14 (556)
17. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
- beloruse:
- конкурсная праца
- france:
- soumission (objet présenté à un concours)
- germane:
- Wettbewerbsbeitrag, Beitrag (Wettbewerb), Einreichung
- japane:
- コンクール作品 [こんくーるさくひん]
- pole:
- praca konkursowa
aĉetkonkurso
- Publika anonco pri bezono de provizaĵoj aŭ servoj, al kiu kandidatoj-provizantoj povas respondi per propono ĝis limdato, je kiu la anoncinta institucio elektos inter ili tiun, de kiu ĝi aĉetos: lokaj kompanioj […] havas laŭleĝajn avantaĝojn en aĉetkonkursoj kaj ofte simple proponas malpli altajn prezojn [18]. adjudiko
18.
S. Belov:
Teknikaj mirakloj de Ĉinio, 2018-09-09
- angle:
- call for bids
- beloruse:
- конкурс (у гандлі), тэндар (у гандлі)
- ĉine:
- 招投标 [zhāotóubiāo], 招标 [zhāobiāo], 竞标 [jìngbiāo], 公开声明 [gōngkāishēngmíng]
- france:
- appel d'offre
- germane:
- Ausschreibung