*pokalo
- 1.
-
Iom luksa, funelforma trinkujo,
kun kruro kaj piedo, ofte kun kovrilo:
- a)
- Tia ujo destinita por trinkado de vino, biero, alkohola aŭ iel valora trinkaĵo: inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi PrV ; altaj kruĉoj por vino, skatoletoj kun boteletoj de parfumoj, oraj kaj arĝentaj pokaloj kaj glasetoj, fajencaj supujoj kaj pladoj [1]; Sargon ordonis alporti al si grandan vitran pokalon [2]; salono plenigita per muziko kanto rido kaj sonoj de pokaloj [3]; li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero [4]; li profunde ekspiris kaj eltrinkinte grandan pokalon da vino komencis mediti [5]; mi fariĝu Hebreo se unu pokalo da tia nektaro ne valoras du draĥmojn [6]. kaliko
- b)
- Tia ujo el valora metalo donata kiel trofeo en konkursoj: Oratora Konkurso siatempe premiita per la arĝenta „Pokalo Ivo Lapenna" MemLapenna .
- 2.
- (metonimie) Konkurso1.a en kiu la venkinto ricevas pokalon1.b: ĉirkaŭ 300000 turistoj vizitis la plej okcidentan regionon de Ruslando; la direktoro de la loka flughaveno sciigis, ke ĉiusemajna kvanto da aviaj pasaĝeroj superis tiun de la periodo de la mondpokalo en 2018 [7].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 10
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 6
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
7. H. Gorecka: Okcidente de Ruslando: Kaliningrada regiono turisme, Radio Esperanto, 2020-10-18 (55)
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 10
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 6
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
7. H. Gorecka: Okcidente de Ruslando: Kaliningrada regiono turisme, Radio Esperanto, 2020-10-18 (55)
- angle:
- 1.a cup, goblet 1.b cup, trophy
- beloruse:
- 1.a келіх, кілішак 1.b кубак (спартовы) 2. кубак (спаборніцтва)
- ĉeĥe:
- kalich, pohár, pokál, číše
- ĉine:
- 奖杯 [jiǎngbēi], 獎杯 [jiǎngbēi], 杯 [bēi], 盃 [bēi]
- france:
- coupe
- germane:
- Pokal
- nederlande:
- 1.a bokaal 1.b beker (trofee), trofee
- pole:
- 1.a puchar (naczynie) 1.b puchar
- portugale:
- taça
- rumane:
- ceașcă
- ruse:
- 1.a бокал, рюмка 1.b кубок
- slovake:
- kalich, pohár, čaša
Pokalo [8] (Crt)
- Sud-hemisfera stelfiguro (Crater).
8.
D. Galadí-Enríquez, A. Wandel: La kosmo kaj ni, 2005
- angle:
- Crater
- beloruse:
- Келіх (сузор’е), Чаша (сузор’е)
- ĉeĥe:
- kalich, pohár, pokál, číše
- france:
- Coupe (constellation)
- germane:
- Becher
- hispane:
- Copa
- japane:
- 杯 [はた], シャンペングラス, トロフィーカップ, 優勝杯 [ゆうしょうはい]
- latinece:
- Crater
- nederlande:
- Beker (sterrenbeeld)
- pole:
- Puchar (gwiazdozbiór)
- rumane:
- Cupa (constelație)
- slovake:
- kalich, pohár, čaša
- ukraine:
- келих, кубок
administraj notoj
P~o
:
Mankas dua fontindiko.