tribunus/o PIV1 , tribun/o tribunuso, tribunoserĉi 'tribunuso' serĉi 'o' [tribunus.0o] 1.[tribunus.0o.pleba] En Romio, oficisto elektita de la plebo, por defendi ties rajtojn kontraŭ la senato kaj la konsuloj (pleba, popola tribunuso): (figure) krom popola „tribunuso“ li (Majakovskij) estis ankaŭ homo, ema al kompato por la malfeliĉuloj [1]; li asignos al li la titolon Tribunuso de la Plebo [2]. ombudo, tribestro 2.[tribunus.0o.MIL] Romia oficiro: saluton kaj honoron al la nobla armea tribuno [3]! la tribunuso de la kohorto [4]. tribuno (podio)1. Estelo: V. Majakovskij: Per voco plena (Recenzo), Literatura Mondo, 1931:72. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2a angle: tribune beloruse: трыбун france: tribun germane: Tribun pole: trybun (ludowy) ruse: трибун ukraine: трибун administraj notoj