*tribuno
- 1.
- Podio por oratoro: sur la tribuno por la Levidoj stariĝis Jeŝua, Bani, Kadmiel, […] kaj Kenani, kaj ekvokis per laŭta voĉo al la Eternulo, ilia Dio [1]; (figure) vi faris el la gazeto tribunon de kalumniado Metrop ; (figure) ĉu oni laŭ vi povus do eviti la impreson, ke okcidentaj tribunoj de komunikiloj, aparte ekzemple la via, fakte tiamaniere provas mallumigi tiujn vidpunktojn de la vastaj araba kaj islama mondoj [2]? estrado
- 2.
- Altigita galerio por eminentuloj en spektejo aŭ apud parado: la tribunoj per senfinaj vicoj ĉirkaŭas la arenon Metrop ; ĉe la centra punkto de la marŝejo, kvar ŝipoj estis aranĝitaj por formi kvadraton sufiĉe grandan por subteni larĝan kajon kun levita tribuno ĉe unu flanko [3].
Rim.:
Malofte ankaŭ tribunuso, roma funkciulo, estas nomata
tribuno.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:4
2. Al-Amily: Monato ne neŭtrala, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 6a
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria
2. Al-Amily: Monato ne neŭtrala, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 6a
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria
- angle:
- tribune, podium, rostrum, speaker's platform
- beloruse:
- трыбуна
- ĉeĥe:
- tribuna
- ĉine:
- 主席台 [zhǔxítái], 主席臺 [zhǔxítái], 講壇 [jiǎngtán], 讲坛 [jiǎngtán]
- france:
- tribune (podium)
- germane:
- Tribüne, Podium, Rednertribüne
- hungare:
- szónoki emelvény, pulpitus
- japane:
- 演壇 [えんだん], 高座 [こうざ]
- nederlande:
- tribune
- portugale:
- tribuna
- ruse:
- трибуна
- ukraine:
- трибуна, поміст, кафедра