Aldoni tradukojn al ReVo:

*trajt/o PV

*trajto

serĉi 'trajto'
[trajt.0o]
1.
[trajt.0o.vizagxa]
Linio de la vizaĝo: homo jam griziĝanta, kun severaj trajtoj [1]; ŝi estis bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaĝo kvazaŭ el eburo [2]; tiel malofte mi renkontas vin, ke mi povus forgesi viajn trajtojn [3]; la trajtoj de la vizaĝo estis prezentataj tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj [4]; subtilaj trajtoj FdO ; regulaj trajtoj Marta ; rigidiĝintaj trajtoj Marta ; la mildaj trajtoj de la patro Marta .
2.
[trajt.0o.karakteriza]
Karakteriza eco: ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego [5]; ekkoni per apartaj trajtoj la landon de la antikvaj grekoj [6]; mi rakontos al Vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo [7]; li ekrakontis pri la herooj de siaj libroj, skizis la ĉefajn trajtojn de ruze elpensitaj situacioj [8]; ili draste reduktas la trajtojn de la reprezentata afero: literoj fakte ne peras al ni la kvalitaron de la parolsonoj [9]. VD:diferencigilo, distingilo, karakterizo
3.
[trajt.0o.ekzempla]
Ago rimarkinda kiel ekzemplo: la forte maljuna ekscelenco mem malsupreniris al la malfeliĉa virino, por antaŭliberigi ŝin de la malfacila iro […] tio kompreneble estas nur negrava trajto, sed […] ĝi sonoras el la profundo de la koro Fab3 ; tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro ideoj [10]; ĝi estas de ilia flanko bona trajto, ke ili donis al mi prunte [11]. VD:gesto, komplezo, maniero2
angle:
trait, feature 1. line (of face)
beloruse:
рыса (твару, характару и да г .п.) , характэрная асаблівасьць
ĉeĥe:
rys obličeje, rys povahy
france:
trait (du visage, de caractère...)
germane:
Zug (Eigenart) 1. Gesichtszug 2. Charakterzug, Eigenschaft, Eigenheit en ĝeneralaj trajtoj: in groben Zügen. 3. Geste, Zug (Geste), Manier
hispane:
rasgo 1. facción (del rostro) 2. rasgo característico, -a en ĝeneralaj trajtoj: a grandes rasgos.
hungare:
1. arcvonás 2. jellemvonás 3. ismertetőjegy
itale:
2. caratteristica
japane:
顔立ち [かおだち], 目鼻立ち [めはなだち], 特色 [とくしょく], 特徴 [とくちょう]
nederlande:
1. gelaatstrek 2. karaktertrek 3. trek
pole:
właściwość, cecha, rys 1. rysy twarzy 2. właściwość, cecha charakterystyczna, rys en ĝeneralaj trajtoj: w ogólnych zarysach, w zarysie, szkicowo. okoliczności sprawy .
portugale:
1. traço, feição
ruse:
черта (лица, характера и т.п.)
slovake:
charakteristická vlastnosť, znak, črta (na tvári)
ukraine:
риса (обличчя, характеру)

trajtaro

serĉi 'trajtaro'
[trajt.0aro]
La karakterizaj ecoj de iu aŭ io kune: subite la trajtaro de l' afero aliiĝis; la polico informiĝis […] ĉu iu el iliaj pacientoj prezentas klinikan trajtaron akordigeblan kun la serio da murdoj [12]; ni kapablas tre sovaĝe interbatali [pro] tiu nia karaktera trajtaro [13]. VD:ecaro, esenco1, karaktero, naturo2, profilo3
beloruse:
сукупнасьць рысаў, пералік акалічнасьцяў
germane:
Charakterbild, Profil (Eigenschaften)
pole:
okoliczności sprawy

administraj notoj