*silk/o *silko serĉi 'silko' [silk.0o] 1.[silk.0o.fadeno] Delikata kaj brila fadeno sekreciita de iu speco de raŭpo: ili starigis du teksilojn […] kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron [1]; ŝi montris laĉon plektitan el multkolora silko [2]; ŝuoj broditaj per silko [3]. kokono, bombikso 2.[silk.0o.TEKS] Teksaĵo farita el tiaj fadenoj: viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditaĵo [4]; lia frako estas el silko, sed estas ne eble diri precize, kian koloron ĝi havas [5]; amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa susurado de la silko Marta ; robo el batik-desegna silko [6]; vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro PrV . atlaso 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:135. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 10 angle: silk beloruse: шоўк, ядваб ĉeĥe: hedvábí ĉine: 丝绸 [sīchóu], 絲綢 [sīchóu] france: soie germane: Seide hispane: seda hungare: selyem japane: 絹 [きぬ], 絹糸 [けんし], 絹織物 [きぬおりもの], シルク nederlande: zijde pole: jedwab portugale: seda ruse: шёлк slovake: hodváb ukraine: шовк silkaserĉi 'silka' [silk.0a] 1.[silk.0a.el] Farita el silko: mi kovris vin per silka kovrotuko [7]; ŝi prenis sian grandan oran tondilon, distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo kaj kudris malgrandan beletan saketon [8]; [li] enligis ĝin en sian silkan poŝtukon [9]; sofoj kun silka tego [10]; oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapiŝoj [11]; la butikisto prenis siajn valorajn paperojn kaj la servistino sian silkan mantilon, kiun ŝiaj rimedoj permesis al ŝi aĉeti [12]. 2.[silk.0a.rilata] Iel rilata al silko: la silka brilo de kalandrita papero; ĝi prosperis pro sukceso de silka entrepreno [13]. Silka Vojo 7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:108. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto13. Monato, Chen Yinhua: Evoluanta filmejo Hengdian, 2008 beloruse: шаўковы, ядвабны ĉine: 真丝 [zhēnsī], 真絲 [zhēnsī] france: en soie, de soie germane: 1. seiden 2. Seiden- hungare: selyem- japane: 絹の [きぬの], 絹でできた [きぬでできた], 絹のような [きぬのような] nederlande: zijden pole: jedwabny ruse: шёлковый ukraine: шовковий silkecaserĉi 'silkeca' [silk.0eca] Havanta kelkajn ecojn, la aspekton de silko: silkecaj nigraj haroj Marta ; ĉarma vesto el silkeca kaj bele surbrodita ŝtofo [14]. brila, glacea, muara, ondobrila, satena 14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI beloruse: шаўкавісты, шоўкападобны france: soyeux germane: seidig hispane: sedoso hungare: selymes japane: 絹状の [きぬじょうの], 絹に似た [きぬににた] nederlande: zijdeachtig pole: jedwabisty ruse: шелковистый ukraine: шовковистий administraj notoj