Aldoni tradukojn al ReVo:

setl/i

setli

serĉi 'setli'
[setl.0i]
[setl.0i.establi]
Establi loĝejon en nova teritorio: riĉaj homoj penas kadre de la leĝaro setli ĉe la usona riverbordo kaj tien transloĝigi siajn familianojn [1]; [li] setlis en Brazilo, kie li rekonstruis la entreprenojn helpe de eksterlandaj produktejoj [2]; Perto, naskiĝanta ĉefurbo de la frua deknaŭa-jarcenta okcident-aŭstralia setlado [3]; oni starigis komisionon en Aŭstralio por rekomendi kiel reamikigi aborigenojn kaj setlintojn [4]; (figure) amaso da neregistaraj organizaĵoj […] setlis (establiĝis) ĉirkaŭ EU en Bruselo [5]. VD:ekloĝi, kolonii
1. Monato, AMik: Rio-granda stimulado, 2011
2. Monato, Julius Hauser: Tomáš Baťa, reĝo de la ŝuistoj, 2012
3. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
4. Ralph Harry: Paŝoj al amikeco, Monato, 2000/11, p. 15
5. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, 2003
beloruse:
пасяляцца, сяліцца
ĉine:
落戶 [luòhù], 落户 [luòhù], 定居下來 [dìngjūxiàlái], 定居下来 [dìngjūxiàlái], 栖居 [qījū], 棲居 [qījū]
germane:
siedeln, sich ansiedeln, sich niederlassen
pole:
osiedlać się
ukraine:
поселятися, осідати

setlejo

serĉi 'setlejo'
[setl.0ejo]
Establejo de loĝejoj: en Kernavė troviĝas spuroj de kulturoj, kiujn postlasis homoj antaŭ 11 000 jaroj, inkluzive de kvar kastelmontoj, urbo, preĝejo, setlejo, tombejo [6]; fine de la 1a jarcento antaŭ Kristo la romianoj fondis setlejon Darioritum sur la teritorio de kelta tribo [7]; proksime de la unua juda setlejo oni trovis forlasitan katolikan monaĥejon [8]; bela setlejo, perfekte ekipitaj lernejoj, infanĝardeno […] bonorde aranĝitaj en la vilaĝo [9]. VD:kolonio1, kvartalo, vilaĝo, urbo
6. Monato, LAST: Trezoroj de la pasinteco, 2004
7. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes, 2010
8. Monato, Franz-Georg Rössler: Nova sinagogo inaŭgurita en Speyer, 2012
9. Monato, Alice Liu: Floras enklavo komunista, 2011
beloruse:
паселішча
ĉine:
租界 [zūjiè], 殖民地 [zhímíndì], 殖民 [zhímín], 移民 [yímín], 移民点 [yímíndiǎn], 移民點 [yímíndiǎn], 小鎮 [xiǎozhèn], 小镇 [xiǎozhèn], 村落 [cūnluò], 聚落 [jùluò]
germane:
Siedlung, Niederlassung, Ansiedlung
pole:
kolonia, osada
ukraine:
поселення

administraj notoj