Aldoni tradukojn al ReVo:

*sci/i

*scii

serĉi 'scii'
[sci.0i]
(tr)
1.
[sci.0i.informon]
Posedi precize iun informon en sia menso: mi scias, ke vi estas honesta; ŝi sciis, ke ŝi mem kantus pli bele [1]; mi de teruro ne sciis, kion fari [2]; havanta devon fari du aferojn mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ elekti Hamlet ; kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras [3]; vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero [4]; poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra [5]; se la lernanto scius bone sian lecionon [6]... saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion PrV ; ne scii la detalojn de la regularo; neniu scias lian tombon (kie estas lia tombo) [7]; la venĝo ne devas scii (havi) limojn Hamlet ; (frazaĵo) kiom mi scias (laŭ tio, kion mi scias) BdV .
2.
[sci.0i.0povi]
Scipovi: scii naĝi; scii ludi ŝakojn; sciu (estu kapabla) elokventi, sciu ankaŭ silenti PrV ; vi sciis bone ekspluati mian situacion Marta .
afrikanse:
weet
albane:
di
amhare:
ማወቅ
angle:
know
arabe:
تعرف
armene:
Õ«Õ´Õ¡Õ¶Õ¡Õ¬
azerbajĝane:
öyrənmək
beloruse:
ведаць
bengale:
জানা
birme:
သိ
bosne:
znam
bulgare:
зная, знам 2. ÑƒÐ¼ÐµÑ
ĉeĥe:
dovést, moci (umět), umět, umět, vědět, znát
ĉine:
悉 [xī], 知 [zhī], 晓得 [xiǎode], 曉得 [xiǎode], 知晓 [zhīxiǎo], 知曉 [zhīxiǎo], 識得 [shíde], 识得 [shíde], 認得 [rènde], 认得 [rènde], 知道 [zhīdào]
dane:
kende
estone:
tea
eÅ­ske:
jakingo
filipine:
alam
france:
savoir (verbe) kiom mi ~as: autant que je sache.
galege:
saber
germane:
wissen, sich auskennen 2. können
guĝarate:
ખબર
haitie:
konnen
haÅ­se:
sani
hinde:
पता
hispane:
saber 1. saber kiom mi ~as: hasta donde sé. 2. saber, conocer ~i ludi ŝakojn: saber jugar al ajedrez.
hungare:
1. tud 2. tud, képes ~i ludi ŝakojn: tud sakkozni.
igbe:
mara
indonezie:
tahu, mengetahui
irlande:
tá a fhios
islande:
vita
japane:
知っている [しっている]
jave:
ngerti
jide:
וויסן
jorube:
mọ
kanare:
ಗೊತ್ತು
kartvele:
ვიცი
kazaĥe:
білу
kimre:
gwybod
kirgize:
билүү
kmere:
ដឹង
koree:
알고
korsike:
cunnosce
kose:
azi
kroate:
znam
kurde:
zanîn
latine:
scitis
latve:
zināt
laÅ­e:
ຮູ້
litove:
žinoti
makedone:
знаете
malagase:
mahafantatra
malaje:
tahu
malajalame:
അറിയുക
malte:
taf
maorie:
e mohio ana
marate:
माहित
monge:
paub
mongole:
мэдэх
nederlande:
1. weten 2. kunnen
nepale:
थाहा
njanĝe:
ndikudziwa
okcidentfrise:
witte
panĝabe:
ਪਤਾ ਹੈ
paŝtue:
پوه
portugale:
saber
ruande:
menya
ruse:
знать 2. ÑƒÐ¼ÐµÑ‚ÑŒ
samoe:
iloa
sinde:
خبر
sinhale:
දැන
skotgaele:
fios
slovake:
ovládať, vedieť
slovene:
vedeti
somale:
ogahay
ŝone:
ziva
sote:
tseba
sunde:
nyaho
svahile:
kujua
taĝike:
донистан
taje:
ทราบ
tamile:
எனக்கு தெரியும்
tatare:
бел
telugue:
తెలుసు
tibete:
ཤེས་
turke:
bilmek
ukraine:
знаю
urdue:
جانتے ہیں
uzbeke:
bilaman
vjetname:
biết
zulue:
bazi

scio

serĉi 'scio'
[sci.0o]
1.
[sci.0o.ado]
Sciado: scio de kelkaj ĝeneralaj principoj povas anstataŭi la scion de multaj faktoj; tio fariĝis sen mia scio; [ĉu] vi estis sen mia scio en la opera balo FK ? mia scio pri la hebrea estas magra [8]; laŭ mia scio; laŭ mia scio komunismo estas depratempa revo de la homaro pri la justa komunumo, kie inter la homoj regas frateco [9].
2.
[sci.0o.ajxo]
Sciaĵo: akiri multe da scioj [10]; kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn [11]; via buŝo tenu scion [12].
angle:
knowledge
beloruse:
1. Ð²ÐµÐ´Ð°Ð½ÑŒÐ½Ðµ 2. Ð²ÐµÐ´Ð°
bulgare:
знание
ĉeĥe:
poznatek, vědomost, vědomí, vědění, znalost
ĉine:
知識 [zhīshi], 知识 [zhīshi], 学问 [xuéwèn], 學問 [xuéwèn], 認識 [rènshi], 认识 [rènshi], 見聞 [jiànwén], 见闻 [jiànwén], 見識 [jiànshi], 见识 [jiànshi], 学识 [xuéshí], 學識 [xuéshí], 智 [zhì], 識 [shí], 识 [shí], 墨水 [mòshuǐ]
france:
connaissance, savoir (subst.) sen mia ~o: à mon insu. laŭ mia ~o: à ce que je sais.
germane:
Wissen, Kenntnis
hispane:
conocimiento 1. conocimiento, el conocimiento laÅ­ mia ~o: que yo sepa.
hungare:
tudás, ismeret 1. tudás, tudomás sen mia ~o: tudtom nélkül. laÅ­ mia ~o: tudomásom szerint.
indonezie:
pengetahuan
japane:
知っていること [しっていること], 関知 [かんち], 知識 [ちしき], 情報 [じょうほう]
ruse:
знание
slovake:
informácie, oznámenie, poznatok
tibete:
ཤེས་པ་
turke:
bilge, bilme laŭ mia ~o: bildiğim kadarıyla.
ukraine:
знання

sciado

serĉi 'sciado'
[sci.0ado]
[sci.0ado.KOMUNE]
Stato de tiu, kiu scias: sciado pri higieno estas ĉiam utila; li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron [13]; ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado DL ; nesciado de leĝo neniun pravigas PrV .
angle:
knowledge
beloruse:
веданьне
bulgare:
знание
ĉeĥe:
poznání, vědomost, vědění, znalosti
ĉine:
知識 [zhīshi], 知识 [zhīshi], 認識 [rènshi], 认识 [rènshi], 学问 [xuéwèn], 學問 [xuéwèn]
france:
connaissance, savoir (subst.)
germane:
Wissen
hispane:
conocimiento
hungare:
tudás (ismerés)
indonezie:
pengetahuan
japane:
知っていること [しっていること], 関知 [かんち]
ruse:
знание
slovake:
poznanie, vedomosť, znalosti
ukraine:
знання

sciaĵo

serĉi 'sciaĵo'
[sci.0ajxo]
[sci.0ajxo.KOMUNE]
Tio, kion oni scias, informo, fakto...: unu el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido [14]; per kia malfacila maniero oni akiras en pli malfrua aĝo la necesajn sciaĵojn FK ; nia nuna komunismo […] estas bazita sur scienca fundamento, ekipita per ĉiuflankaj teoriaj kaj praktikaj sciaĵoj [15]; simile vi devas akcepti ke sciaĵoj ne nur ŝuldas sian sciiĝon al la Bono, sed ankaŭ siajn ekziston kaj realecon [16].
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
15. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), 4, la fatala saĝeco
16. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6a
angle:
knowledge
beloruse:
веда
bulgare:
знание, факт
ĉine:
知識 [zhīshi], 知识 [zhīshi], 認識 [rènshi], 认识 [rènshi], 智 [zhì], 識 [shí], 识 [shí]
france:
connaissance, savoir (subst.)
germane:
Wissen
hispane:
conocimiento conocimiento, saber (subst.), conciencia
hungare:
tudott dolog, ismeret
indonezie:
pengetahuan
japane:
知識 [ちしき], 情報 [じょうほう]
ruse:
знание, весть
ukraine:
відомість

sciero

serĉi 'sciero'
[sci.0ero]
[sci.0ero.KOMUNE]
Elemento de scio, nekompleta scio; informero: legita Korano alportas scierojn, dum recitata Korano komunikas sian sekreton [17].
17. I. Andalusi: Enkonduko en la Koranon (3), 2009-12-07
beloruse:
элемэнт ведаў
france:
élément de savoir
indonezie:
unsur pengetahuan

*sciigi

serĉi 'sciigi'
[sci.0igi]
(tr)
[sci.0igi.KOMUNE]
Fari, ke iu sciu pri io: mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi [18]; sciigu Johanon pri tio [19]; paĝio […] sciigis al li la komploton [20]; oni sciigis al la princo, ke malsupre atendas liaj infanoj [21]. SIN:komuniki1, informi
angle:
let know, inform, notify
beloruse:
паведаміць
bulgare:
уведомявам, известявам, информирам, съобщавам
ĉeĥe:
dát na vědomí, informovat, oznámit, podat zprávu, sdělit, uvádět ve známost, uvědomit, vyrozumět, zpravit
ĉine:
晓 [xiǎo], 曉 [xiǎo], 通知 [tōngzhī], 告訴 [gàosu], 告诉 [gàosu], 訴 [sù], 诉 [sù], 詵 [shēn], 诜 [shēn], 上覆 [shàngfù], 告知 [gàozhī]
france:
apprendre (faire savoir), faire part (de quelquechose), faire savoir
germane:
mitteilen, melden, benachrichtigen, wissen lassen, in Kenntnis setzen
hispane:
informar, hacer saber, notificar
hungare:
közöl, tájékoztat, tudat, üzen
indonezie:
memberi tahu, menginformasikan
japane:
知らせる [しらせる], 通知する [つうちする]
nederlande:
laten weten, mededelen
ruse:
известить, уведомить, проинформировать сообщить
slovake:
dať na vedomie, informovať, oznámiť
ukraine:
сповіщати, повідомляти

sciigo

serĉi 'sciigo'
[sci.0igo]
[sci.0igo.KOMUNE]
Tio, kion oni sciigas: hodiaŭ mi ricevis bonan sciigon; kiam Laban aŭdis la sciigon pri Jakob […] li kuris al li renkonte [22]; la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris [23]; sciigoj de gazetoj FK ; komuniki al li la sciigon [24]; la sciigo pri mobilizado disportiĝis kiel fulmotondro. VD:avizo, informo, komuniko, novaĵo
angle:
notification
beloruse:
паведамленьне
bulgare:
уведомление, известие, съобщение
ĉeĥe:
informace, informování, oznámení, sdělení, uvědomení, vyrozumění, zpravení, zpráva
ĉine:
通告 [tōnggào], 启事 [qǐshì], 啟事 [qǐshì], 公告 [gōnggào], 通知 [tōngzhī], 宣布 [xuānbù], 通知单 [tōngzhīdān], 通知單 [tōngzhīdān], 消息 [xiāoxí]
france:
annonce, avis (annonce)
germane:
Mitteilung, Meldung, Nachricht
hispane:
anuncio, aviso, notificación
hungare:
tájékoztatás, értesítés, közlés, közlemény, üzenet
indonezie:
pemberitahuan, informasi, notifikasi
japane:
知らせ [しらせ], 通知 [つうち]
ruse:
известие, уведомление
slovake:
chýr; upovedomenie, odkaz, správa
ukraine:
повідомлення, звістка

*sciiĝi [25]

serĉi 'sciiĝi'
[sci.0igxi]
(ntr)
[sci.0igxi.KOMUNE]
Ekscii, ricevi scion pri...: Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo [26]; lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li [27]; kion ni aŭdis kaj sciiĝis [28]? la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas [29]; mi demandis scivole, por sciiĝi, kiel [li] progresis FK .
beloruse:
даведвацца, атрымліваць веды, дазнавацца
bulgare:
уведомявам се, информирам се
ĉine:
獲知 [huòzhī], 获知 [huòzhī], 了解知識 [liǎojiězhīshi], 了解知识 [liǎojiězhīshi], 得知 [dézhī], 獲悉 [huòxī], 获悉 [huòxī]
france:
apprendre (que)
germane:
erfahren
japane:
知る [しる], わかってくる
nederlande:
vernemen
ukraine:
дізнаватися, довідуватися

antaÅ­scii

serĉi 'antaŭscii'
[sci.antaux0i]
(tr)
[sci.antaux0i.KOMUNE]
Anticipe scii: ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj [30]; la nomarĥo kun ĝemo sin ĵetis sur la plankon, kaj antaŭsciigis Mefreson, ke li estas grave malsana [31]; la unua parto [de la historio] povus resti nerakontita, ‐ ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj [32]. VD:konjekti, diveni
angle:
know in advance
beloruse:
ведаць загадзя, прадбачыць
bulgare:
знам предварително
ĉine:
早知 [zǎozhī]
france:
savoir d'avance antaŭ~igi: avertir (informer), informer. antaŭ~igo: avertissement (information préalable), information préalable.
germane:
vorhersehen
hispane:
advertir, informar con antelación
hungare:
előre tud antaŭ~igi: figyelmeztet (előre tájékoztatat), előre tájékoztatat. antaŭ~igo: figyelmeztetés (előzetes tájékoztatás), előzetes tájékoztatás.
ruse:
заранее знать, провидеть
ukraine:
передбачувати, знати наперед

ĉioscia

serĉi 'ĉioscia'
[sci.cxio0a]
[sci.cxio0a.KOMUNE]
Kiu scias ĉion, aŭ tia ŝajnas pro tre vasta kompreno: homo ne povus esti tiel saĝa kaj ĉioscia [33]. Doktoro Ĉioscia [34]; la dio de abrahamaj religioj […] estas la kreanto de la mondo, eterna, ĉiopova, ĉioscia [35].
angle:
omniscient
beloruse:
усяведны
bulgare:
всезнаещ
ĉine:
全知 [quánzhī], 无所不知 [wúsuǒbùzhī], 無所不知 [wúsuǒbùzhī]
france:
omniscient
germane:
allwissend
hispane:
omnisciente
indonezie:
mahatahu
japane:
全知の [ぜんちの]
nederlande:
alwetend

ekscii

serĉi 'ekscii'
[sci.ek0i]
(tr)
1.
[sci.ek0i.informon]
Ricevi aŭ akiri informon, iĝi scianta ion: ekscii la veron; ekscii pri ies intrigoj; ekscii gravan novaĵon; kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron [36]; kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon [37].
2.
[sci.ek0i.sperti]
Per sperto aŭ travivaĵo bone, ĝisfunde kompreni: sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo [38].
angle:
learn, realize
beloruse:
даведацца, дазнацца
bulgare:
научавам, разбирам
ĉeĥe:
dovědět se, zvědět; zjistit
ĉine:
得知 [dézhī], 了解知識 [liǎojiězhīshi], 了解知识 [liǎojiězhīshi]
france:
apprendre (une nouvelle), s'apercevoir (que)
germane:
erfahren
hispane:
1. enterarse 2. darse cuenta
hungare:
1. megtud, tudomást szerez 2. megért
indonezie:
menyadari
japane:
知る [しる], わかる
nederlande:
te weten komen, leren, realiseren
ruse:
узнать
slovake:
dozvedieť sa
ukraine:
дізнатися, довідатися

multescia, multscia

serĉi 'multescia'
serĉi 'multscia'
[sci.multe0a]
[sci.multe0a.KOMUNE]
Havanta multajn sciojn, vaste pri diversaj temoj aŭ profunde pri unu temo: Valdemaro Doe estis malhumila kaj fiera, sed ankaŭ multescia kaj sperta [39]. loĝejon, kiun [li] ekkonstruis per sia multescianta prudento FK ; li estas multscia, simpatia, trafe reaganta, foje atakanta [40].
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
40. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
beloruse:
дасьведчаны, абазнаны
ĉeĥe:
mnoho vědoucí, vzdělaný
ĉine:
博学 [bóxué], 博學 [bóxué], 博聞強識 [bówénqiángzhì], 博闻强识 [bówénqiángzhì], 深知 [shēnzhī], 見識廣 [jiànshìguǎng], 见识广 [jiànshìguǎng], 飽學 [bǎoxué], 饱学 [bǎoxué]
france:
érudit, savant (adj.)
germane:
kenntnisreich
hispane:
erudito, científico (adj.)
hungare:
nagy tudású
indonezie:
berpengetahuan luas, berwawasan luas, banyak tahu
slovake:
vzdelaný
ukraine:
багатознаючий

malscio

serĉi 'malscio'
[sci.mal0o]
(malofte)
[sci.mal0o.KOMUNE]
Plena nescio, neinformiteco: ili tre miris pro nia malscio [41]; en feliĉa malscio Iolanta pasas la tempon inter amikinoj [42]. SIN:stulteco
angle:
ignorance
beloruse:
няведаньне
bulgare:
незнание
ĉeĥe:
úplná neznalost
ĉine:
无知 [wúzhī], 無知 [wúzhī]
france:
ignorance
germane:
Unwissen
hispane:
ignorancia
hungare:
tudatlanság
indonezie:
kebodohan, kedunguan, ketidaktahuan
japane:
完全無知 [かんぜんむち]
ruse:
незнание
slovake:
nevedomosť, neznalosť
tibete:
མ་རིག་པ་
turke:
cahillik
ukraine:
незнання

nesciulo

serĉi 'nesciulo'
[sci.ne0ulo]
[sci.ne0ulo.KOMUNE]
Tiu, kiu ne scias ion, ne havas multajn sciojn: Karlo ĉiam sentis sin nesciulo apud li [43].
43. E. Privat: Karlo, 1909
beloruse:
недасьведчаны (наз.), невук
france:
ignard (subst.), ignorant (subst.)

scipovi

serĉi 'scipovi'
[sci.0povi]
(tr)
[sci.0povi.KOMUNE]
Kapabli fari ion danke al akiritaj scioj kaj praktika ekzercado: scipovi la hispanan lingvon; la kvinjara Ludoviko jam scipovis legi kaj skribi ruse [44]; ili scipovis konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon.
44. G. Berveling: La gepatra de Zamenhof (2), Monato, 2003:2, p. 8a
angle:
know how (to do something)
beloruse:
умець
bulgare:
умея
ĉeĥe:
dovést, moci (umět), umět, znát
ĉine:
可 [kě], 能够 [nénggòu], 能夠 [nénggòu]
france:
savoir (une langue, nager, etc.)
germane:
können
hispane:
saber algo, conocer como
hungare:
tud (képes)
indonezie:
bisa (melakukan sesuatu), tahu (cara melakukan sesuatu dsb.)
japane:
できる, 心得がある [こころとくがある]
nederlande:
kunnen, beheersen, weten hoe (je iets moet doen)
ruse:
уметь
slovake:
dokázať, môcť, vedieť
turke:
bilmek
ukraine:
уміти, знати (мову, ремесло і т.п.)
volapuke:
kanön

scivoli

serĉi 'scivoli'
[sci.0voli]
[sci.0voli.KOMUNE]
Deziri scii ion: ĉiu scivolis, kiel tio eblus [45] mi ege scivolis pri ĉio, kio restis al mi kaŝita [46]; mi scivolis, kiu estas la alia persono, kiu kandidatiĝis al la redaktoreco [47]; tio tenas kaj interesas la aŭdantaron, ĉar ili scivolas pri la ŝajna kontraŭdiro [48]; VD: sin demandi
45. Brian Kaneen: Spite al la terorismaj atencoj, La Ondo de Esperanto, 2001:11
46. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
47. Ĵenja Zvereva Amis: Kontakto 50-Jara: Unue oni kunredaktu, poste oni geedziĝu, Kontakto
48. Cezaro Rossetti: Kredu Min, Sinjorino!, jaro 1990a, ĉapitro 16a
angle:
be curious (about something), wonder (about something)
beloruse:
цікавіцца, быць зацікаўленым
ĉine:
有好奇心 [yǒuhàoqíxīn]
france:
être curieux de
indonezie:
ingin tahu, penasaran
japane:
知りたがる [しりたがる], 知りたいと願う [しりたいとねがう], 詮索する [せんさくする]
nederlande:
zich afvragen, benieuwd zijn
ukraine:
хотіти знати, бути допитливим

scivola

serĉi 'scivola'
[sci.0vola]
[sci.0vola.KOMUNE]
Deziranta scii ion: la knabinoj scivole rigardis la tutan loĝejon [49]; la mastro […] scivola sekvis lin senbrue [50]; ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro [51]; je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la ĉielo sur ŝin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj [52].
49. trad. K. Bein: Internacia Krestomatio, Neniam plu!
50. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
52. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La deveno de la virino
angle:
curious (eager to know), eager to know
beloruse:
дапытлівы, цікаўны, схільны да ведаў
ĉine:
好奇 [hàoqí], 好奇心 [hàoqíxīn]
indonezie:
ingin tahu, penasaran
japane:
探るような [さぐるような], 詮索するような [せんさくするような], 知りたがる [しりたがる], 好奇心のある [こうきしんのある]
nederlande:
benieuwd, nieuwsgierig
tibete:
ཇུས་གཏོགས་ཚ་པོ་

scivolo, scivoleco

serĉi 'scivolo'
serĉi 'scivoleco'
[sci.0voleco]
[sci.0voleco.KOMUNE]
Deziro scii ion: ŝia scivolo kaj deziro estis tiel ekscititaj, ke ŝi fine diris […] [53]; la pastrino vojaĝis nokte […] por ŝirmi sin de la scivolo kaj respektemaj salutoj de la loĝantoj [54]; multaj personoj aliĝas al la esperantismo pro simpla scivoleco [55]; kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco Marta ; la enketjuĝisto, male, rigardis min kun scivolo [56].
53. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
54. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 13a
55. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aÅ­gusto 1907
56. A. Camus, trad. M. Duc Goninaz: La Fremdulo, 1993
angle:
curiosity, interest (curiosity)
beloruse:
цікаўнасьць, дапытлівасьць
ĉine:
好奇心 [hàoqíxīn]
indonezie:
keingintahuan, rasa penasaran
japane:
知りたいと願う気持 [しりたいとねがうきもち], 興味 [きょうみ]
nederlande:
nieuwsgierigheid, benieuwdheid
ukraine:
цікавість, допитливість, зацікавленість

scivolema

serĉi 'scivolema'
[sci.0volema]
[sci.0volema.KOMUNE]
Konstante inklina ekscii aferojn: mi estas scivolema homo, kiu ofte volas esplori novajn kampojn [57] ili volis vidi, kiel iras la veturado […] ĉar ili estis tre scivolemaj [58]; unu el la telefonistinoj, [...] kiu estas iom pli scivolema ol ŝi devus, subaŭskultis telefonan alvokon de kolegino [59] VD:esplorema
Rim.: Pro alilingvaj influoj, multaj parolantoj ne distingas inter scivola kaj scivolema. Ĝenerale scivolo referas al la deziro scii unu specifan aferon, dum scivolemo kutime referas al konstanta inklino voli ekscii pri diversaj aferoj. En multaj okazoj scivolo estas mallongedaŭra mensa stato, dum scivolemo estas longedaŭra eco de ies personeco.
57. Tomio Frejarö: Intervjuo: 10 jarojn de La Perdita Generacio, Kontakto, 2013:4
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
59. Claude Piron: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
angle:
curious (inquisitive), inquisitive
beloruse:
цікаўны
bulgare:
любопитен, любознателен
ĉeĥe:
zvídavý, zvědavý
ĉine:
好奇 [hàoqí], 好奇心 [hàoqíxīn], 有好奇心 [yǒuhàoqíxīn]
france:
curieux
germane:
neugierig, wissbegierig
hispane:
curioso
hungare:
kíváncsi, tudásszomjas
indonezie:
kepo, ingin tahu (secara berlebihan), penasaran (secara berlebihan)
japane:
好奇心の強い [こうきしんのつよい], 詮索好きな [せんさくすきな], 物見高い [ものみだかい]
nederlande:
nieuwsgierig, leergierig, weetgraag
ruse:
любознательный, любопытный (о человеке)
slovake:
zvedavý
turke:
meraklı
ukraine:
цікавий, допитливий, зацікавлений

scivolemo

serĉi 'scivolemo'
[sci.0volemo]
[sci.0volemo.KOMUNE]
Konstanta inklino ekscii aferojn: nur malmultaj volas lerni fremdan lingvon pro nura scivolemo [60]; malbena mia scivolemo, kiu devigis min surgrimpi la kradon de mia subplafona fenestreto, kiam ekestis tiu tumulto ekstere [61].
60. Jukka Laaksonen: Esperanto faras tion jene, Esperantolehti, 2000:2
61. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
angle:
curiosity, inquisitiveness, thirst for knowledge
beloruse:
цікаўнасьць, дапытлівасьць, прага да ведаў
bulgare:
любопитство, любознателност
ĉeĥe:
touha znát, zvídavost
ĉine:
好奇心 [hàoqíxīn]
france:
curiosité
germane:
Neugier
hispane:
curiosidad
indonezie:
kekepoan, keingintahuan (yang berlebihan), rasa penasaran (yang berlebihan)
japane:
好奇心 [こうきしん], 興味 [きょうみ], 探究心 [たんきゅうしん]
nederlande:
nieuwsgierigheid, leergierigheid
slovake:
túžba poznať, zvedavosť
ukraine:
цікавість, допитливість, зацікавленість

scivolemulo

serĉi 'scivolemulo'
[sci.0volemulo]
[sci.0volemulo.KOMUNE]
Homo scivolema: oni aŭskultis interesajn prelegojn kaj partoprenis diskutojn, kaj ŝajnas ke neniam la diskutotempo sufiĉis por la scivolemuloj [62]; kreiĝis ankaŭ marbordaj homaj vivmanieroj: historio, kulturo kaj lingvo, danke al kiuj la loĝantaro nun logas scivolemulojn kaj vojaĝantojn [63]; ni iras preter la flegma policano kaj areto da scivolemuloj, starantaj sur la trotuaro kaj levintaj la kapojn al lumigitaj fenestroj de la lokalo Metrop .
62. Aleksander Korĵenkov: redakcia enkonduko, La Ondo de Esperanto, 2002:8-9
63. Raita Pyhälä: Kie la tero altiĝas , Monato, 2017/01, p. 24
beloruse:
цікаўны чалавек
nederlande:
nieuwsgierig persoon, nieuwsgierig aagje

povoscii

serĉi 'povoscii'
[sci.povo0i0povi]
(tr)
(arkaismo)
Scipovi: li povosciis naĝi [64]; povoscii paroli Jude [65]; povoscii ludi harpon [66]; fari bonon ili ne povoscias [67]; ili ne hontas, eĉ ne povoscias ruĝiĝi [68]; povoscii pretigi la […] supon plej bonguste [69]; oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon Marta .
Rim.: En la moderna lingvo la formo „scipovi“ (t.e. povi per scio) estas preferata.
angle:
know how
beloruse:
умець
bulgare:
умея
ĉeĥe:
mít vědomosti (pro určitou práci)
germane:
können
hispane:
saber algo, conocer como
hungare:
tud (képes)
indonezie:
bisa (melakukan sesuatu), tahu (cara melakukan sesuatu dsb.)
japane:
できる, 精通している [せいつうしている]
ruse:
уметь
slovake:
ovládať, vedieť
ukraine:
уміти, знати (мову, ремесло і т.п.)
volapuke:
kanön

administraj notoj

~ero: Mankas dua fontindiko.
ne~ulo : Mankas dua fontindiko.
~povi: Mankas dua fontindiko.
~volemulo: Mankas verkindiko en fonto.