*risk/i UV *riski serĉi 'riski' [risk.0i] (tr) 1.[risk.0i.valorajxon] Elmeti ion al necerto aŭ danĝero: ili riskas sian vivon por dek krejceroj [1]; [ili] pro mia vivo riskis siajn kolojn [2]; la soldato […] ofte jam riskis sian kapon [3]; neniu volis riski monon VivZam ; kiu ne riskas, tiu ne gajnas PrV . aventuro, kompromiti, ŝanco 2.[risk.0i.suferon] Sin elmeti al la eblo de ia bedaŭrinda okazo: en fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo […], tie oni riskas suferi malsaton [4]; [ni] riskas, ke nia laborado pereos vane EE ; li ŝovis la ŝnuran ringegon kelke da coloj pli alten, grimpis […], senĉese riskante rompi al si la kolon [5]. 3.[risk.0i.fari] Kuraĝi fari ion malgraŭ la eblo de malsukceso, de malbono: la komitato […] ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo [6]; sola mi iom timis riski promenadon kun fremdaj homoj en nekonatajn kvartalojn de Londono FdO . maltimi 1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua2. La Nova Testamento, Romanoj 16:43. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910 angle: risk beloruse: рызыкаваць ĉeĥe: riskovat ĉine: 冒险 [màoxiǎn], 冒險 [màoxiǎn], 走险 [zǒuxiǎn], 走險 [zǒuxiǎn] france: risquer germane: riskieren, wagen hispane: arriesgar hungare: kockáztat, reszkíroz japane: 危険にさらす [きけんにさらす], 賭ける [かける], ~の危険を冒す [のきけんをおかす], あえて~する nederlande: riskeren, op het spel zetten, wagen perse: خطر کردن، ریسک کردن pole: ryzykować portugale: arriscar, aventurar, avançar, ousar, parar (no jogo), expor ruse: рисковать, рискнуть slovake: riskovať tibete: རྒྱན་བཙུགས་ ukraine: рискувати, ризикувати, наражатися на небезпеку riskaserĉi 'riska' [risk.0a] [risk.0a.KOMUNE] Povanta malsukcesi, kaŭzi damaĝon, okazigi malfeliĉon: tio estas riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro [7]; fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn [8]; loterio estas riska investo [9]; kapti la riskan okazon forlasi la landon por ĉiam [10]. 7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 19109. Mu Binghua: Loterioj, Monato, 2000/06, p. 1310. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003 beloruse: рызыкоўны ĉeĥe: riskantní, rizikový ĉine: 冒险 [màoxiǎn], 冒險 [màoxiǎn], 冒冒失失 [màomàoshīshī], 有風險 [yǒufēngxiǎn], 有风险 [yǒufēngxiǎn] france: risqué germane: riskant japane: 危険な [きけんな], 一か八かの [ひとかやっかの] pole: ryzykowny, śmiały slovake: povážlivý, riskantný ukraine: рискований, ризикований riskoserĉi 'risko' [risk.0o] [risk.0o.KOMUNE] Ebleco, ke oni parte aŭ tute malgajnos, fiaskos, mortos: kun risko por sia vivo [11]; mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn [12]; dubo gardas kontraŭ risko PrV ; la risko de investoj en Usono kreskas [13]. danĝero 11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 11:1912. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 12:313. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14 beloruse: рызыка ĉeĥe: risk, riziko ĉine: 風險 [fēngxiǎn], 风险 [fēngxiǎn], 危险性 [wéixiǎnxìng], 危險性 [wéixiǎnxìng], 冒险行动 [màoxiǎnxíngdòng], 冒險行動 [màoxiǎnxíngdòng], 勇敢行动 [yǒnggǎnxíngdòng], 勇敢行動 [yǒnggǎnxíngdòng] france: risque germane: Risiko, Wagnis hispane: riesgo japane: 危険 [きけん], おそれ, 冒険 [ぼうけん], リスク [りすく], 災害 [さいがい] pole: ryzyko slovake: riziko tibete: ཉེན་ག་ ukraine: риск, ризик riskemaserĉi 'riskema' [risk.0ema] [risk.0ema.KOMUNE] Kiu ŝatas riski, volonte frontas eblecon gajni aŭ malgajni: junuloj povas esti tiel mortame riskemaj [14]! li ja estas konata riskemulo BdV ; la plej riskema kaj senrespondeca banko estis la Anglo-Irlanda, kiu pruntedonis […] per mono, kiun ĝi ne posedis [15]. 14. J. Francis: La Granda Kaldrono, 197815. Monato, Garvan Makaj: Tigro, kiu ne plu roras, 2011 beloruse: рызыкоўны ĉeĥe: hazardní, nebojácný, příliš odvážný, smělý ĉine: 无远见 [wúyuǎnjiàn], 無遠見 [wúyuǎnjiàn], 不小心 [bùxiǎoxīn], 沒有遠見 [méiyǒuyuǎnjiàn], 没有远见 [méiyǒuyuǎnjiàn], 胆大 [dǎndà], 膽大 [dǎndà] france: casse-cou, joueur (aimant le risque) germane: risikofreudig, unvorsichtig, wagemutig japane: 大胆な [だいたんな], 冒険好きの [ぼうけんすきの], 向こう見ずな [むこうみずな] pole: ryzykowny slovake: hazardný, príliš odvážny, smelý ukraine: сміливий, який не боїться риску, рисковитий senriskaserĉi 'senriska' [risk.sen0a] [risk.sen0a.KOMUNE] Sekura, ne prezentanta riskon, ne minacata de risko: ili nenion diris, nek bonan nek malbonan, kaj tio ĉiam estas la plej senriska [16]; efika kaj senriska rimedo por preskaŭ ĉiuspeca dormoproblemo: melatonino [17]; la afero ne estas senriska [18]; la loĝantaro vivis laŭ sia opinio en tute senriska regiono [19]. 16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo17. Monato, Roberto Pigro: Dormu bone, vivu bone (per melatonino), 201218. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 200419. Monato, Roberto Pigro: Ĝis la tero tremas, 2013 beloruse: бяз рызыкі ĉeĥe: nerizikový france: sûr (sans risque) germane: risikolos, ungefährlich japane: 危険のない [きけんのない], 安全な [あんぜんな], 無難な [ぶなんな], 堅実な [けんじつな] pole: bez ryzyka slovake: bez rizika ukraine: позбавлений риску, надійний, безпечний administraj notoj