1reputaci/o JED reputacioserĉi 'reputacio' [reputa.0o] Opinio de la publiko atribuita al iu: la firmo […] ĝuas tie ĉi la plej bonan reputacion [1]; la mastro […] donis al li ĉambron […], kondiĉe ke li ne montros sin: alie la gastejo perdus la reputacion [2]; viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro Marta ; se ŝi akiros reputacion de bona tradukistino, [ŝi] ricevados multajn mendojn Marta ; baras al vi la vojon via […] malbona reputacio, kiun havas la laborantaj virinoj Marta ; se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule, estas fakto, ke Volter ne povas esti metata en tiun kategorion [3]; tre fama derviŝo, kiu havis la reputacion esti la plej bona filozofo el Turkio [4]; defendi sian propran reputacion kontraŭ malbona famo [5]; filozofoj […] nun havas reputacion esti senvaloraj [6]; pro lia reputacio pri troa drinkado, neniu miris, kiam Druso malsaniĝis [7]; la tuta dosiero […] estis reputacimurda por la gazetdirektoro [8]; per la akcidento ankaŭ grave makuliĝis la belga reputacio [9]. famo, renomohonoro, bona nomo, prestiĝo 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXX5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto6. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses7. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 229. Guido Van Damme: Pli bone unu birdo en la mano, Monato, jaro 1996a, numero 11a, p. 19a angle: reputation beloruse: рэпутацыя, слава bulgare: репутация ĉeĥe: jméno, proslulost, reputace, vážnost, úcta ĉine: 声誉 [shēngyù], 聲譽 [shēngyù], 誉 [yù], 譽 [yù], 名誉 [míngyù], 名譽 [míngyù], 信誉 [xìnyù], 信譽 [xìnyù], 名声 [míngshēng], 名聲 [míngshēng], 名头 [míngtou], 名頭 [míngtou] france: image publique, réputation germane: Reputation, Ruf, öffentlicher Ruf, Ansehen, öffentliches Ansehen, Leumund hispane: reputación hungare: hírnév, tekintély, reputáció japane: 評判 [ひょうばん], 世評 [せひょう] katalune: reputació nederlande: reputatie pole: reputacja, imię (opinia) portugale: reputação rumane: nume (opinie) ruse: репутация slovake: dobrá povesť, dobré meno tibete: སྙན་གྲགས་ ukraine: репутація, популярність, добре ім’я administraj notoj