1relief/o JED reliefoserĉi 'reliefo' [relief.0o] en: 1.[relief.0o.FORM] en: Elstareco de io sur ebena surfaco: [liaj vestoj] tiel strikte gluiĝis al la korpo, ke ĉiuj detaloj de ties reliefo tute klare videblis [1]; profilo 2.[relief.0o.BELA] en: EdE Elstara bildo (skulptaĵo) sur plata fono: de tombŝtono vere brilis blanka, galopanta ĉevalo en marmora reliefo [2]; pastro Sleymer malfermis en Konstanz monumenton — marmoran tabulon kun reliefo kaj subskriboj en la volapüka kaj germana lingvoj — sur la domo, en kiu vivis, laboris kaj mortis J.M. Schleyer [3]. altreliefo, bareliefo, kameomodli, plastika 3.[relief.0o.GEOG] en: Formo de la tersurfaco en iu regiono; modelo de la tersurfaco: Okcidenta Balkanio konsistas el landoj, kies reliefo estas relative montara [4]; oni uzis kartografiajn reliefojn kaj satelitajn bildojn, plenumante tiumaniere precizan glaciej-kronologion [5]; etendiĝis relative vasta ebena spaco, […] la reliefo, malglata pro la rokoj piede de la natura ŝtonmurego, fariĝis plata kaj kovrita de malabunda herbaro [6]. 4.[relief.0o.FIG] en: (figure) Atentokapta videbleco: kelkaj sabataj kaj dimanĉaj aranĝoj povus havi pli da reliefo ol nun [7]; la lastaj balotoj elmontris tute reliefe tiun situacion. profilo3 1. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 102. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, ÅGE3. E. Drezen, tr. N. Hohlov kaj N. Nekrasov: Mondolingvo: Tri jarcentoj da sercado, Leipzig: Ekrelo, 19314. Monato, Bardhyl Selimi: Balkanio: Montaraj aŭtovojoj5. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras, 20136. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 57. La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109) angle: relief, outstanding representation beloruse: рэльеф bulgare: релеф ĉeĥe: kontrast france: relief germane: Relief, Profil hispane: relieve hungare: dombormű, relief ~e: kitapinthatóan. itale: rilievo japane: 起伏 [きふく], 凹凸 [おうとつ], 浮彫り [うきぼり], レリーフ nederlande: reliëf pole: wypukłość portugale: relevo ruse: рельеф ~e: рельефно, выпукло. slovake: kontrast ukraine: рельєф reliefaserĉi 'reliefa' [relief.0a] en: 1.[relief.0a.FORM] en: Kies formo havas reliefon, kavojn, tuberojn: lavopelvo, riĉe ornamitan per reliefaj oraj figuroj [8]; ses reliefaj punktoj povas helpi al vidhandikapuloj legi, skribi, muziki [9]; li montris al mi reliefan portreton [10]. 2.[relief.0a.kontrasta] en: (figure) Antentokapta per forta kontrasto: pleonasmo […] kiel retorika figuro […] servas por doni pli da forto, pli da koloro al la penso, […] la frazoj: aŭdi per siaj propraj oreloj kaj vidi per siaj propraj okuloj, estas pli reliefaj [11]; la maro […] estas ankaŭ reliefa temo en la muzika arto de Kjara Kon11 ; ŝia bela voĉo povus esti iomete pli reliefa, sed [cetere] estas neriproĉebla [12]. distinga1, drasta, kontrasta 8. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Brajlo10. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-0111. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo angle: 2. outstanding beloruse: рэльефны, выпуклы ĉeĥe: plastický, vypouklý france: en relief germane: Relief-, reliefartig 1. reliefiert 2. griffig, ausgeprägt, markant, prägnant, hervorstechend japane: 浮彫りの [うきぼりの], 起伏に富んだ [きふくにとんだ], 際立った [きわだった] pole: obrazowy ruse: рельефный slovake: kontrastný, vypuklý, výrazný ukraine: рельєфний, перен. виразний, яскравий reliefigi, elreliefigiserĉi 'reliefigi' serĉi 'elreliefigi' [relief.0igi] en: (tr) 1.[relief.0igi.FIZ] en: Formi aŭ evidentigi reliefon de objekto: kontrasto […] reliefigas la formojn kaj akcentas la kolorojn [13]. 2.[relief.0igi.FIG] en: (figure) Atentigi pri..., emfazi, akcenti3: la 65 partoprenintoj en la seminario […] reliefigis la sekvajn temojn […] [14]; sciante pri […] forto kaj mono [necesaj] por fari tian ampleksan libron, mi kun forta bedaŭro elreliefigis kelkajn frapajn trajtojn de la libro [15]. 13. I. Lapenna: Retoriko, 195014. D. Charters: Raporto pri la simpozio, [2011]15. Der Esperantist, jan. 1984, n-ro 123, p. 18 beloruse: 1. рабіць рэльефным 2. выпінаць, падкрэсьліваць france: mettre en relief germane: 2. herausarbeiten, hervorheben japane: 浮彫りにする [うきぼりにする], , 際立たせる [きわだたせる], 強調する [きょうちょうする] pole: uwydatniać, uwypuklać ruse: сделать рельефным, перен. выпятить ukraine: робити рельєфним, перен. виділяти, підкреслювати altreliefoserĉi 'altreliefo' [relief.alt0o] en: [relief.alt0o.BELA] en: Skulptaĵo, kies figuroj tre elstaras el surfaco: [li] studis tre atente la rimarkindan altreliefon de la pordego [16]; granda altreliefo pri la dudekmama Artemisa el Efezo [17]; (figure) ĉu Camacho jam skulptis al si altreliefon en la poezia sceno [18]? 16. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo17. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Tombeja Arabesko18. Monato, Carlo Minnaja: Du vivpoemaroj, 2005 angle: high relief beloruse: гарэльеф ĉeĥe: hluboký reliéf france: haut-relief germane: Hochrelief hispane: altorrelieve hungare: magasdombormű itale: altorilievo japane: 高浮彫り [たかうきぼり] nederlande: haut-reliëf pole: wypukłorzeźba ruse: горельеф slovake: hlboký reliéf malaltreliefo serĉi 'malaltreliefo' [relief.malalt0o] en: [relief.malalt0o.BELA] en: Skulptaĵo, kies figuroj malmulte elstaras el ebena fono kaj estas iom platigitaj; bareliefo: la malaltreliefoj de l' Partenono [19]; malaltreliefo […] prezentas la Herkulajn penlaborojn [20]. 19. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 190920. -: Baziliko de Sankta Marko en Venecio, Katolika Sento, 2002:3 angle: bas-relief beloruse: барэльеф ĉeĥe: basreliéf ĉine: 浅浮雕 [qiǎnfúdiāo], 淺浮雕 [qiǎnfúdiāo] france: bas-relief germane: Flachrelief hispane: bajo relieve hungare: lapos dombormű katalune: baix relleu nederlande: bas-relief pole: płaskorzeźba ruse: барельеф slovake: basreliéf svede: planrelief, målerisk relief, lågrelief malreliefoserĉi 'malreliefo' [relief.mal0o] en: [relief.mal0o.BELA] en: Skulptaĵo, kies figuroj estas konkave gravuritaj en surfaco: fera varmigebla ilo por enpremi malreliefajn desegnojn [21]; Stejskal legis brajlon sur la malreliefa flanko [22]. gravuraĵointajlo 21. La Ondo de Esperanto, 2002, №222. Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888–2015. Vol. 4, p. 282 angle: counter-relief beloruse: контаррэльеф germane: Negativrelief, Hohlform pole: wklęsłorzeźba ruse: контррельеф senreliefaserĉi 'senreliefa' [relief.sen0a] en: 1.[relief.sen0a.FORM] en: Plata, ebena: la pentraĵoj […] similas al tiuj senreliefaj bildoj, en kies truon vi metas la kapon kaj fotiĝas: nur la vizaĝo vivas [23]. 2.[relief.sen0a.FIG] en: (figure) Senĉarma, neoriginala, banala: la raportojn pri Francisko Rijal abunde ornamis seninteresaj detaloj, sed la pridemandado de Anĝela, lia amatino, elstaris el la senreliefa tuto [24]; sengusta, proza, pala 23. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 200624. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten angle: 1. flat, even beloruse: 1. пляскаты, роўны 2. неарыгінальны, невыразны, банальны ĉeĥe: bez kontrastu, nevýrazný ĉine: 平 [píng], 平坦 [píngtǎn] france: plat germane: platt, unreliefiert hungare: lapos (átv. is) itale: 1. piatto (agg.) 2. insignificante japane: 平板な [へいばんな], 精彩を欠いた [せいさいをかいた] nederlande: 1. plat 2. onopvallend pole: płaski, niewyróżniający się ruse: 1. плоский, ровный 2. неоригинальный, невыразительный, банальный slovake: bez kontrastu, nevýrazný administraj notoj ~igi, el~igi: Mankas verkindiko en fonto. mal~o: Mankas verkindiko en fonto.